Zamenhofa Semajnfino

Kaliningrado, 15–16 dec 2001

Kaliningrado: la semajnfinejo (Foto de HaGo)

Malfermante la Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrado, Maksim Kejda emfazis ke ĝi estas la unua internacia E-renkonto en ĉefurbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Por tiu unuafojaĵo 15–16 dec 2001 en Kaliningrado kunvenis 24 esperantistoj el Litovio, Pollando, Svedio kaj Ruslando.

La sabata programo okazis en la Kulturpalaco de maristoj (eksa borso de Königsberg, vidu la foton), ornamita per sloganrubando pri Esperanto. Kadre de seminario pri balta kunlaboro Edward Kozyra (Pollando) kaj Bengt Nordlöf (Svedio) prezentis interesajn projektojn, en kiuj planas partopreni ankaŭ esperantistoj el Kaliningrado kaj Klaipeda.

La redaktoro de La Ondo prelegis dufoje: pri Waringhien okaze de ties centa naskiĝdatreveno, kaj pri la eksterlingvaj ideoj de Zamenhof. Krome li rakontis pri Esperanto al la urbanoj, kiuj venis al la seminariejo danke al gazeta kaj radia informado. La partoprenantoj kaj urbanoj plezure konatiĝis kun okpanela Internacia Fotoekspozicio.

Ĉar la ruslandanoj estis malpli multaj ol la gastoj, la etoso estis vere internacia, precipe en la komuna vespermanĝo.

Dimanĉe okazis ekskurso por la alilandaj gastoj kaj kelkaj kaliningradanoj tra la urbo de Kantio.

Halina Gorecka


Novaĵoj