Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovrilo de Blankaj noktojDostojevskij en Esperanto: la unua volumo aperis

Partoprenantoj de la unua Balta Esperanto-Forumo havis la ŝancon ĉeesti la lanĉon de Blankaj noktoj, kiu estas la unua volumo de la plurvoluma verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto.

Sezonoj planas eldoni kvin volumojn.

En la unua volumo, Blankaj noktoj, estas ses prozaĵoj verkitaj antaŭ la “Grandaj Romanoj”.

La dua volumo enhavos reeldonon de Krimo kaj puno — eble la plej legata verko de Dostojevskij, kiun Sezonoj unuafoje eldonis en 1993.

En la tria volumo aperos Idioto, lia plej lirika romano, kies protagonisto personigas la kristanajn ideojn de boneco, frateco kaj karitato.

Sed tiujn virtojn ne havas la centraj figuroj de Demonoj — pamfleto kontraŭ la socialismaj ideoj, kies adepto Dostojevskij estis en la juneco. Ĝi aperos en la kvara volumo.

La projekton kronos traduko de Fratoj Karamazov — la lasta kaj la plej grava el ĉiuj romanoj de Dostojevskij, en kiu, laŭ la vortoj de Demetrio Karamazov, “la diablo kaj Dio interbatalas, kaj la batalkampo estas en la homaj koroj”.

Eksterserie estos eldonita volumo kun publicistaj verkoj, interalie, la parolado pri Puŝkin, fragmentoj el Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Taglibro de verkisto, k.a.

Por la unua volumo el la abunda verkaro estas elektitaj ses verkoj. Kvar el ili, kiujn oni kutime nomas “fruaj”, estis eldonitaj antaŭ la aresto de la verkisto. Cetere, la vorto “frua” estas apenaŭ aplikebla al Dostojevskij. Li malhavis la kutiman “debutan periodon” kaj venis en la rusan literaturon kiel tute matura aŭtoro. (Krome, ĉiun el tiuj verkoj li reviziis kaj parte reverkis en la jaroj 1860aj).

Malriĉaj homoj diskoniĝis jam antaŭ la apero. Ricevinte fine de majo 1845 la manuskripton, Grigoroviĉ portis ĝin al Nekrasov kaj rekomendis aperigi ĝin en la dua almanako de la naturalisma skolo. Nokte ili duope tralegis ĝin kaj je la kvara horo matene venis al Dostojevskij por esprimi sian raviĝon. Matene Nekrasov iris al Belinskij, donis al li la manuskripton kaj diris: “Nova Gogol aperis!” La nekredemo de Belinskij baldaŭ malaperis kaj vespere li entuziasme petis, ke Nekrasov tuj konatigu al li la aŭtoron. Post tiaj reagoj la romano estis kondamnita al sukceso (kaj al kondamno fare de la konservativa kritiko).

Sozio aperis kelkajn tagojn post Malriĉaj homoj kaj estis akceptita malpli varme ol la unua romano, kvankam Belinskij menciis, ke “en Sozio estas ankoraŭ pli multe da krea talento kaj pensprofundeco ol en Malriĉaj homoj”. Nuntempe oni konas Sozion per la dua eldono, kiun la aŭtoro grave reviziis en 1866 (ĝia traduko aperas ĉi-volume). Laŭ Nabokov, Sozio estas la plej bona verko de Dostojevskij, “kvankam ĝi estas aroga imito de Nazo de Gogol”.

Blankaj noktoj evoluigas la figuron de la revanto, kies trajtoj estis skizitaj en Malriĉaj homoj, Mastrino kaj Malforta koro (poste en Netoĉka Nezvanova kaj Humiligitaj kaj ofenditaj). Honesta ŝtelisto estas enlibrigita por iomete prezenti la kontribuon de Dostojevskij al la rakonta ĝenro.

La du lastaj noveloj de ĉi tiu volumo estis verkitaj post la reveno de Dostojevskij al Peterburgo.

Misfortuna historio montras kolizion de la humanismaj ideoj kun la “ofica pozicio” fone de la liberalaj reformoj en Ruslando komence de la 1860aj jaroj.

Noticoj el la kelo markas la komencon de la nova etapo, kiu definitive formiĝos en Krimo kaj puno, kaj kiu estas ofte nomata “fantasta realismo”. Per la Kelo Dostojevskij dubigis ne nur la manieron atingi la “helan estontecon”, sed ankaŭ la celon de la socialismaj movadoj, ĉar li antaŭkurante sian tempon klare konsciis, ke “realigita socialismo” malebligos elekton kaj ne povos lasi la homon spirite libera. Aliflanke, li montras la mizerecon de la filozofio de sia “malheroo” (seniluziiĝinta adepto de la demokratia romantismo de la antaŭa generacio), baziĝanta sur ignorado de la realeco kaj sur dominado de la estetiko super la etiko kaj moralo.

La verkojn el la unua volumo tradukis Grigorij Arosev, Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov. Ilin provlegis diversnacianoj Sten Johansson (svedo), Wolfgang Kirschstein (danlanda germano), Alen Kris (ruso), Daniel Luez (franco).

La 448-paĝa libro estas malmole bindita kaj provizita per jaketo (kromkovrilo) projektita de Larisa Jakovleva. La libro estas mendebla ĉe la libroservo de UEA kaj aliaj granda libroservoj kontraŭ 30 eŭroj aŭ rekte ĉe Sezonoj.

En nia ret-paĝaro estas konsultebla la tuta teksto de Misfortuna historio kaj la unua ĉapitro de Noticoj el la kelo.

Ni esperas, ke la verkaro de Dostojevskij trovos en Esperantujo same varman akcepton, kian trovis la pli ol 1500-paĝa kvarlibra projekto “Tolkien en Esperanto”, kiun ni realigis fine de la 1990aj jaroj.


Novaĵoj