Emblemo de MTMonda Turismo ne plu funkcias

La 22an de septembro, post la sukcesaj aranĝoj en la Parko de la Mondo de Malbork, mi vizitis la sidejon de Monda Turismo en Bydgoszcz, kie mi partoprenis la malfondan kunvenon de ĉi tiu internacia asocio, aliĝinta al UEA en 1992, funkciinta dum pli ol 30 jaroj. Anstataŭ la bankrotinta MT baldaŭ ekfunkcios nova, pli modesta, internacia klubo kies Konsilio estis formita jam en Bydgoszcz. Ĉi sube estas la Rezolucio, kiun mi ricevis en Bydgoszcz.

Halina Gorecka


Rezolucio

de la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de “Monda Turismo”
okazanta en Bydgoszcz (Pollando) la 22-an de septembro 2002

Konsiderinte la ekstreme malfacilan financan situacion de la Asocio, kiu rezultas per daŭra nepagipovo kaŭzita de tutmonda krizo en aviadila turismo kaj krizo de internacia busa turismo en Pollando, la Eksterordinara Ĝenerala Kunveno de “Monda Turismo” decidas:

1. Pravigi la decidon de la prezidanto, direktoro de la centra Oficejo kaj direktoro de la Turisma Servo “Esperantotur” turni sin al ĉi-koncerna juĝejo en Bydgoszcz kun formala peto verdikti bankroton de la Asocio, kio okazis la 2-an de aŭgusto 2002, kaj subteni la peton.

2. Dissolvi la Asocion, laŭ § 16, alineo 2 punkto e) de la statuto de “Monda Turismo”, akceptita en Istanbulo la 20-an de aŭgusto 1900* kaj registrita de la Vojevodia Juĝejo en Bydgoszcz la 27-an de septembro 1900*, kaj komenci likvid-procezon samtempe kun la juĝeja verdikto.

3. Deklari finon de ofic-periodo de la ĝisnunaj Estraro kaj Revizoroj de “Monda Turismo” kaj malnomi direktorojn de la Centra Oficejo de “Monda Turismo” kaj Turisma Servo “Esperantotur”.

4. Sugesti al la ĝisnunaj Landaj Reprezentantoj de “Monda Turismo” memstare daŭrigi la laboron en la kampo de disvolvo de internacia Esperanto-turismo en propraj landoj.

5. Proponi al sindiko aŭ kuratoro nomota de la juĝejo kiel kunlaborantojn pri bankroto/likvido:

Ĝis la juĝeja decido la samaj tri personoj estu la solaj rajtigitaj reprezenti la Asocion ekstere kaj gvidi kurantajn aferojn de la Asocio; tamen por valideco de dokumentoj kaŭzantaj jurajn aŭ financajn efikojn bezonataj estas subskriboj de almenaŭ du el tiuj-ĉi* personoj.

6. Kaze de negativa decido de la juĝejo pri bankroto — nomi la personojn indikitajn en punkto 5, kiel likvidistojn de “Monda Turismo” laŭ art. 36 alineo 1 de la pola Leĝo pri Societoj. Tiukaze la dua frazo de punkto 5. validu per analogio.

* Tiel en la teksto (HaGo).


Novaĵoj