Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad

unuafoje je diplomatia nivelo

Kaliningrad fariĝis la kvina urbo en la mondo — post Vieno, Berlino, Bratislavo kaj Brazilio — en kiu la pollanda ŝtato per sia diplomatia reprezentejo gastigis esperantistojn okaze de la Zamenhofa Tago.

La 13an de decembro Ĝenerala Konsulo de Pollando, Jarosław Czubiński, bonvenigis kelkajn dekojn da esperantistoj el Ruslando, Pollando kaj Litovio, en la Kaliningrada Konsulejo de Pollando. En sia malferma parolado la diplomato (li, interalie, partoprenis ĉi-julie la malfermon de la 1a Balta Esperanto-Forumo en la urbodomo de Kaliningrad) aparte akcentis la neceson kaj gravecon de la komuna lingvo en la unuiĝanta Eŭropo.

Poste la kunvenintojn alparolis prezidanto de Pola E-Asocio, Stanisław Mandrak, prezidanto de la Malborka E-klubo Edward Kozyra, gvidanto de Vilna literatura E-Rondeto Valdas Banaitis kaj prezidanto de Kaliningrada Regiona E-Unuiĝo Halina Gorecka. Fine, la kunvenintojn atendis polece abunda regalo, malavare proponita de la konsulejo.

La Zamenhofa Semajnfino daŭris sabate (14 dec) en la Kulturpalaco de Maristoj per prelegoj de Aleksander Korĵenkov pri ideologia heredaĵo de Zamenhof kaj pri eldonprojekto Dostojevskij en Esperanto. La partoprenantoj (entute ĉirkaŭ 80, plejparte poloj) kun intereso spektis la ĝisdatigitan Internacian Fotoekspozicion de La Ondo de Esperanto kaj kuntostis je la sukceso de la baldaŭaj centa kajero de la Ondo kaj unua kajero de Pola Esperantisto. Estis anoncita la rezulto de Liro-2002, unuafoje sen laŭreatoj el Ruslando.

Post la koncerto de folklora ensemblo Plomiene kaj akrobata grupo Salto — venintaj el Pollando per speciala buso de Esperantotur — okazis en populara kafejo У быков (Ĉe Virbovoj) bonetosa Zamenhofa Bankedo.

Dimanĉe gastoj konatiĝis kun la urbo, kiu en 2005 festos sian 750-jaran jubileon.

La Zamenhofa Semajnfino estis bona okazo por intervjuoj kun Stanisław Mandrak kaj Halina Gorecka, kiujn radiostacio Балтик плюс emisiis, respektive, dimanĉe kaj lunde. Krome, en tagĵurnalo Каскад aperis “senmita” artikolo pri la iniciatoro de Esperanto.

HaGo

Zamenhofa Tago en Kaliningrad
Sur la foto: Jarosław Czubiński malfermas la Zamenhofan Semajnfinon. (Fotis Leonid Romenskij)
Novaĵoj