Liro: VinjetoLiro-2002

Je la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrad estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro-2002, organizita de La Ondo de Esperanto.

La kvinpersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 45 konkursaĵojn de 22 aŭtoroj el 12 landoj — Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio, Malto, Pollando, Ruslando, Svedio, Togolando, Usono. Ankoraŭ neniam Liro estis tiel internacia.

La rezulto de Liro-2002

Originala prozo

Laŭreato: Paul Gubbins (Britio) pro “Finsezone”.
Laŭda mencio: Aleksandr Parfentjev (Ruslando) pro “El du ovoj du fratetoj”.

Originala poezio

Laŭreato: Nicolino Rossi (Italio) pro “Preter”.
Laŭdaj mencioj: Viktor Ĉaldajev (Ruslando) pro “En nigra ĉirkaŭpreno de mallum'…”; Marie-France Conde Rey (Francio) pro “Gefiloj de Gaia”; Benoît Philippe (Germanio) pro “Vizite”.

Traduka poezio el la rusa: Фёдор Сологуб “Расточитель”

Laŭreato: Michel Duc Goninaz (Francio).
Laŭda mencio: Aleksandr Uljanov (Ruslando).

Traduka prozo el la rusa: Михаил Лермонтов “Тамань”

La konkurso de okazis, ĉar partoprenis nur unu traduko.

Traduka prozo el la angla: Saki. “The Lost Sanjak”

Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).
Laŭdaj mencioj: Paul Gubbins (Britio); A.P. (Jack) Warren (Britio).

Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj havas la rajton ĝis la 31a de decembro 2004 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme aŭ elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2002

Legu pli pri Liro


Novaĵoj