Redakcie

Kvankam kutime ĉi tie aperas komentario de Alen Kris pri socia aktualaĵo, ni decidis dediĉi la aprilan kolumnon al nia revuo, ĉar la 102a estas por La Ondo grava numero. Sed ĵaŭde, jam tajpinte la unuajn frazojn, mi aŭdis ke bomboj falis sur Bagdadon.

Alen Kris ja esprimis sian opinion pri la (tiutempe okazonta, sed ja klare neevitebla) milito en sia recenzo (pensinstigaj estas kaj la libro kaj la recenzo), kaj mi devis forigi la entajpitajn vortojn zakusko kaj Kaliningrado, kiujn mi prenis el NPIV, kaj ekverki la redakcian komentarion pri la iraka ekspedicio de Bush.

Ĉu ekverki?.. Plurfoje mi kaj Alen Kris en niaj senfinaj babiladoj revenis al la konversacio inter Nerĵin kaj Spiridon el la 68a ĉapitro de En la unua rondo (В круге первом) de Aleksandr Solĵenicin. Kaj ŝajnas, ke tiu “socia eksperimento” sub prizona ŝtuparo, nun povas esti interesa por niaj legantoj, eĉ se la fama sentenco de Spiridon “Волкодав — прав, а людоед — нет” apenaŭ povas soni en Esperanto same poezie kaj rigore kiel en la rusa. Krome, mankas la loko. Do nur fragmente kaj improvize:

* * *

— … ja se oni ne povas esti certa pri sia praveco — ĉu oni povas aŭ ne povas enmiksiĝi? Same estas en ĉiu milito: al ni ŝajnas ke ni pravas, sed al ili ŝajnas ke ili pravas. Ĉu estas kredeble, ke la homo sur la tero komprenu: kiu pravas? kiu malpravas? Kiu povas diri tion?

— Ja mi diros al vi! — volonte reeĥis Spiridon, kies vizaĝo sereniĝis, tiel volonte, kvazaŭ oni demandus lin, kiu deĵoranto posteniĝos matene. — Mi diros al vi: luphundo pravas, sed kanibalo — ne!

— Kio-kio-kio? — Nerĵin senspiriĝis pro la simpleco kaj forto de la solvo.

— Jen tio, — kun feroca certeco respondis Spiridon, per la tuta korpo turninte sin al Nerĵin: — Luphundo pravas, sed kanibalo — ne.

Klininte sin, li varme spiris el siaj lipharoj al la vizaĝo de Nerĵin:

— Glebcĵo, se nun oni dirus al mi: jen flugas aviadilo, kaj en ĝi estas atombombo. Ĉu vi volas, ke ĝi vin kiel hundon malvivigos subŝtupare, kaj neniigos vian tutan familion, kaj ankoraŭ milionon da homoj, sed kune kun ili ĝi la Lipharan Patron kaj ties tutan establaĵon tute elradikigos, por ke la popolo ne plu suferadu en koncentrejoj, en kolĥozoj, en arbohakado? — Spiridon streĉiĝis, subtenante per siaj larĝaj ŝultroj ne nur la ŝtuparon, kvazaŭ jam falantan sur lin, sed kun ĝi ankaŭ la tegmenton, kaj la tutan Moskvon. — Glebĉjo, ĉu vi kredas? Mi ne plu havas paciencon! neniom da pacienco restis en mi! mi ja dirus, — li turnis la kapon al la aviadilo: — Ho, vi! ho! ĵetu! detruu!

* * *

Jes, mankas loko (kaj kopirajto) por pli longa fragmento. Sed neniam mankas Lipharaj Patroj: Jozefo, Adolfo, Sadamo… Nun bomboj falas sur Bagdadon…

Sed kio pri 102? Tre simple: la lasta Ondo, eldonita de Saĥarov en 1917, havis la numeron 100–101. Li eldonus pli multe, se la reĝimo, baldaŭ poste ekgvidita de la Liphara Patro Jozefo, ne malebligus al li tion. Sed ni daŭrigas!

(22 mar 2003)

Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2003. №4 (102) 


Novaĵoj