La kovriloLa Zagreba Metodo — ankaŭ por ruslingvanoj

Komence de septembro en Kaliningrado aperis rusa versio de la internacia lernolibro de Esperanto laŭ la Zagreba Metodo.

Ĝi estas aplikebla en kursoj kun instruisto, en korespondaj kursoj kaj por memlernantoj. La lernolibro estas preparita helpe de novaj metodoj kaj estas kontrolita en aro da eksperimentaj kursoj en diversaj landoj. Ĝia baza valoro estas, ke oni lernas nur tion, kio en la vivo estas vere necesa. La lernolibro estas farita tiel, ke surbaze de 500 plej oftaj radikoj oni ekzercu la parolkapablon. Duono de la lernolibro estas instruebla dum unu semajnfino, post kio lernantoj jam kapablas konversacii.

Ĝi estas verŝajne la plej populara moderna lernolibro de Esperanto — jam aperis 9 kroataj eldonoj, po 3 eldonoj por germanoj kaj slovenoj, po 2 eldonoj por italoj, katalunoj kaj francoj, kaj ankoraŭ 21 nacilingvaj eldonoj. La rusa versio estas jam la 28a nacia eldono de la Zagreba Metodo.

La lernolibro enhavas 12 lecionojn kun originalaj ilustraĵoj, kantojn, gramatikajn tabelojn, du vortarojn, bazajn informojn pri Esperanto kaj ŝlosilon por ekzercoj.

Mendu la lernolibron poŝte (236039, Калининград, аб. ящик 1248) aŭ rete. Prezo 6 eŭroj + sendokosto. 


Novaĵoj