Por la Esperanta rok-muziko

Floréal Martorell respondas

LOdE: Kio estas Flo, kaj kio instigis lin Esperanto-rokumi?

FM: Miaj gepatroj luktis kontraŭ faŝismo en Hispanio ĝis februaro 1939, poste ili rifuĝis en Francio. En franca koncentrejo mia patro eklernis Esperanton.

Mi naskiĝis en Francio la 10an de oktobro 1956. Adoleske mi interesiĝis pri muziko, vizitante ofte koncertojn de bandoj francaj kaj eksterlandaj.

En 1973 mi ekaktivis en la liberecana, kontraŭmilitista kaj kontraŭatomenergia movadoj. En 1976 mi fuĝis el Francio por ne militservi kaj iris al norda Eŭropo. En tiu longa ekzilvojaĝo mi renkontiĝis kun interesaj homoj, kaj foje mi renkontis esperantiston en Nederlando. La ideo de tiu utopia lingvo ĉarmis min, kaj mi decidis iam lerni ĝin!

En 1980 socialdemokratoj gajnis la balotojn kaj estis amnestio. Mi revenis al Francio kun mia tiama brazila kunulino Tania. Miaj gepatroj jam emeritiĝis kaj forlasis la aktivadon en la farmo, mi do komencis aranĝi la ejojn de la farmo por starigi specon de kultura centro.

Tiel mi starigis la asocion CAM (Muzika Asocia Kolektivo). Dum 7 jaroj mi estris ĝin, organizante rok-koncertojn, kunlaborante en festivaloj, farante interŝanĝojn kun hispanaj kaj svisaj bandoj, eldonante magazinon, organizante radioelsendojn ktp… Krom mi kaj Tania laboris teamo de 6 personoj. Mi faris tion senpage, dumtage mi laboris kiel elektristo.

En junio 1987 mi hazarde legis, ke karavano de Esperanto-biciklistoj survoje al Varsovio estis akceptita en Tuluzo de la lokaj Esperanto-asocioj — la lingvo kiun eklernetis mia patro, kaj kiun parolis tiu nederlanda liberecano, finfine vivis ankaŭ en Tuluzo!

Mi tuj eklernis la lingvon kaj aliĝis al diversaj kursoj kaj renkontiĝoj internaciaj. Tre rapide mi konvinkiĝis, ke necesas riĉigi kvalite kaj kvante Esperanto-rokmuzikon, tio fakte rapide okazis kiam mi komencis fari la programojn ĉe radio FMR (ekzistis nur kasedo de Amplifiki kaj de Persone). Mi decidis alporti por Esperanto miajn spertojn akiritajn en CAM, kaj tiel naskiĝis EUROKKA — “Esperanto-Rok-Asocio”.

LOdE: Rakontu pri la unua eldonaĵo de Vinilkosmo, vinildisketo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

FM: Kun Jomo ni partoprenis IJKon en Kerkrade (1989), kie ni renkontiĝis kun Team', Kajto, TBC, Amplifiki, Persone, muzikistoj de la nuna kataluna bando Kaj Tiel Plu (Xavier Rodon, Joan Maria “Jomo” la flutisto), Nikolin', Saskia Veen…ktp. EUROKKA organizis kunvenon por prezentiĝi kaj lanĉi aktivan kunlaboradon. Post IJK EUROKKA partoprenis Internacian Muzikan Renkontiĝon en Ostrava (Ĉeĥio).

Reveninte al Tuluzo, ni okazigis kunvenon de EUROKKA, en kiu estis kreita diskeldonejo Vinilkosmo, kies nomon trovis JoMo, kaj la rok-fanzino Rok-gazet', kiun ekredaktis Aline Boulet de Amplifiki. Tiam estis planita la unua kompilo kun Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

En novembro 1989 venis al Tuluzo Amplifiki por surbendigi en studio Maria ET du titolojn por la kompil-disketo de Vinilkosmo kaj la kasedalbumon Esperanto ne konas landlimojn. Decembre 89 kaj januare 90 JoMo preparis albumon kun La Rozmariaj Beboj en studio La court des Miracles kaj profitis la okazon por surbendigi du kromajn kantojn por la projekto de Vinilkosmo. Printempe 1990 ĉio estis preta. La disko (1000 ekz-oj) aperis en majo 1990.

Paralele dank' al Aline Boulet prepariĝis la nula Rok-gazet'. Ĝi estis tajpita per skribmaŝino, kaj ĉio estis muntita per tondilo kaj gluo de Aline Boulet. Aline sendis al mi ĝin, kaj mi iris al la presejo en Puylaurens, starigita de muzikistoj de la punka bando Kambrones. Tie estis presita la gazeto kaj la teksto-libreto de la vinila kompildisketo de Vinilkosmo.

La mono por aperigi samtempe la disketon kaj la nulan Rok-gazet'on venis el la kotizoj por EUROKKA kaj el la trinkejo de la muzikekzercejo, kiun utiligas la muzikistoj ekzercantaj tie…

LOdE: Laŭ mia sperto, la plej komplika afero por eldonisto estas kompilaĵoj, des pli internaciaj kaj diversstilaj.

FM: Estas du specoj de bandoj kaj artistoj en la espomuzikscenejo: pure Esperantaj kaj papagaj. En la kompiloj, kiujn ni produktis, enestas ambaŭ specoj… Kompreneble la Esperantaj artistoj tuj kaptis la celon de la kompiloj, por la papagaj ni devis prezenti la aferon, klarigi kio estas Esperanto kaj ĝia sennacieca sinteno…

Jes problemo kun la kopirajtoj estis ĉefe por la plej famaj: Fabulous Trobadors, Masilia Sound System, Remy Walter, Jacques Yvart… Ni devis aĉeti la rajtojn de la francaj eldonejoj por la titoloj tradukitaj kaj aperintaj en niaj kompiloj.

LOdE: Priskribu eldonaĵojn de Vinilkosmo, aparte menciante viajn ŝatatajn.

FM: Uf… estas tro multaj albumoj, kaj estus tro longe prezenti niajn eldonaĵojn. Vizitu nian TTTejon: (www.vinilkosmo.com) aŭ petu nian katalogon poŝte (Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio).

Mi tamen parolu iom pri la lastaj… Sen, la akustika albumo de Persone, montras alian vizaĝon ne malinteresan.

Elektronika kompilo estas unu el la plej bone produktitaj dank' al Gunnar Fischer, kiu majstre artreĝisoris la projekton. Ĝi montras, ke ankaŭ Esperanto aktualas en la muzika mondo kaj disponas pri larĝa muzika panelo, eĉ en la plej avangardaj muzikoj, kaj tion montris ankaŭ la mita brumuzika eldono Esperanto subgrunde.
Flo kaj Tribulet en la studio
LOdE: Pri la Esperanto-studio en Tuluzo…

FM: La studio estas malfermita por ĉiuj, kiuj volas surbendigi demon aŭ albumon, ĉu esperantistoj aŭ ne. La sonreĝisoro Tribulet estas tre kompetenta kaj estas pagata por tiu laboro, tio ankaŭ klarigas kial la studio ne estas senpaga… La mono enspezita estas reinvestata en la studio.

Intervjuis Glebo Malcev La Ondo de Esperanto. 2003. №11 (109).


Novaĵoj | Enirpaĝo