Ĉi tiu intervjuo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas publikigi la tekston plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (papera eldono) kaj indikas ligon al ĝi (elektronika eldono). La originala rusa versio de la lastaj du demandoj estas legebla en nia ruslingva retpaĝaro.

Jaroslaw CzubinskiPor kontaktoj inter ordinaraj homoj

Nia gasto: Jarosław Czubiński

Jarosław Czubiński, ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, en la rango de ministro, naskiĝis 25 okt 1960 en Vroclavo. En 1984 li la finis juran fakultaton de la Varsovia Universitato kaj magistriĝis. Ekde januaro 1985 li laboras en la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj. Kiel apartajn meritojn de Czubiński, oni konsideras evakuadon de 1400 polaj civitanoj el Mediteraneo kaj lian agadon por liberigi polajn garantiulinojn el Ĉeĉenia kaptiteco.

La 5an de decembro Jarosław Czubiński akceptos esperantistojn en la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Kaliningrado okaze de la Zamenhofa Semajnfino

LO: Bonvolu rakonti pri Vi.

JC: Mi estas edzigita, mia edzino loĝas kaj laboras en Varsovio, kie ŝi havas bonan kaj perspektivan laboron. La pli aĝa el niaj du filinoj finas mezlernejon, ŝi studas fremdajn lingvojn kaj intencas dediĉi sian estontecon al Afriko, al la kontinento ĝenerale kaj al la homoj. Laŭ mi, ŝi havos tre interesan estontecon. La dua filino nur transiris al liceo.

LO: Kial Vi elektis diplomatan profesion? Kie Vi laboris?

JC: Fininte la juran fakultaton de la Varsovia Universitato, mi volis okupiĝi pri scienco kaj dum tri monatoj studis problemojn de krimeco, sed evidentiĝis, ke tio ne kongruas kun mia temperamento. Ankoraŭ studante mi sendis miajn dokumentojn al diversaj organizaĵoj.

El la ricevitaj laborproponoj mi elektis Ministerion por Eksterlandaj Aferoj (MEA), kiu tiam bezonis junajn juristojn kun la kono de la rusa lingvo. Dum ses jaroj mi okupiĝis pri tio. Pliajn ses jarojn mi laboris en la ĝenerala konsulejo de Pollando en Minsko. Ankoraŭ ses jarojn en la konsula departemento — fine kiel la direktoro de la departemento.

LO: Ĉu Via laboro en Kaliningrado estas la sama kiel antaŭe?

JC: Kaliningrada regiono estas tre interesa teritorio por laboro. Tiu laboro estas alia ol en Peterburgo aŭ Moskvo. Unue, nur ĉi tie ekzistas komuna Ruslanda-Pollanda limo. Due, kaliningradanoj bone konas kaj komprenas Pollandon — ili ĉiam havas la eblon viziti Pollandon kaj kontroli niajn asertojn. Trie, el ambaŭ flankoj ekzistas strebo por pli aktiva kunlaboro. Tial la polaj diplomatoj devas postsekvi tiun evoluon kaj foje eĉ antaŭeniri.

Krome, nia konsulejo plenumas la rolon de malgranda ambasado. Kutime konsulejo zorgas nur pri vizoj, pasportoj, konsula helpo k.s. Sed nia konsulejo plenumas ĉiujn funkciojn, escepte de la armea kaj polica. La vasta agado postulas grandan personaron, kiu dum du lastaj jaroj kelkobliĝis; nun ĉe ni laboras ĉ. 40 personoj, inkluzive de 24 ruslandanoj.

LO: Kiuj problemoj aperis post la 1a de oktobro, kiam estis enkondukitaj vizoj?

JC: La sola problemo: mi devis por tri semajnoj haltigi ĉiujn agadojn, krom la vizo-aranĝado. Nun ĉiutage mi vizitas diversajn lokojn en Kaliningrada regiono kaj en Pollando, mi tre intense laboras por rekapti la antaŭan labor-ritmon.

Ekde 1 okt ĝis 13 nov ni aranĝis pli ol 30 mil vizojn. Ĉiutage ni aranĝas iom malpli ol mil vizojn. Komparu kun 25-50 vizoj tage en Peterburgo kaj kun 200-250 en Moskvo.

LO: Se temas pri Via laboro, ĉu ĝi estas tro serioza, aŭ foje okazas io amuza?

JC: Ekoficinte ĉi tie, mi multe vojaĝis kaj renkontiĝis kun diversaj oficialuloj. Iam mi veturis al la distrikto, kies estro samtage devis akcepti delegacion de okcident-eŭropa lando, en kies konsisto estis ankaŭ honora konsulo de tiu ŝtato. Mia sekretariino atingis, ke li akceptu min pli frue ol ilin. Sufiĉe rapide mi komprenis, ke ni parolas pri diversaj aferoj, precipe kiam mi aŭdis, ke tiu okcidenta lando estas la plej ŝatata lando de la distriktestro. Mi, kvazaŭ hazarde, proksimigis al li mian nomkarton, ke li legu: kiun landon mi reprezentas. Se vi vidus lian vizaĝon!..

LO: Vi bonege parolas ruse…

JC: Mi lernis la rusan hazarde, kvankam en agrablaj cirkonstancoj. Ekde la unua klaso mi havis bonegan amikon, kies patrino naskiĝis en Kartvelio, loĝis en Moskvo; la patro estis polo. Hejme ili interparolis ruse. Kiam mi vizitis la amikon, lia patrino, kiu kuiris bonegajn rusajn pladojn inkluzive de la pelmenoj, petis ke ni parolu ruse. Tiel la rusa iĝis por mi la dua lingvo, kvankam en lernejoj oni tiam eklernis la rusan lingvon nur en la 5a klaso. Tiuj konoj utilis por mia laboro en la Ministerio.

LO: Kiujn lingvojn Vi konas ankoraŭ?

JC: Tiujn, kiuj estas bezonataj por interkompreniĝo. Nuntempe oni ne povas interkonsenti sen kono de la angla lingvo. Laborante en diversaj landoj — interalie, en Afganistano, Norda Koreio, Kartvelio, en landoj afrikaj kaj aliaj — mi baze lernis ankaŭ iliajn lingvojn, kies konon mi ne povas pruvi kaj ne strebas al tio. Mi bezonis ilin, ĉar mi dum kelkaj monatoj devis vivi en tiuj landoj.

LO: Kion Vi opinias pri Esperanto?

JC: Mi jam dufoje diris publike en Kaliningrado — en la Balta Esperanto-Forumo kaj en la pasintjara Zamenhofa Semajnfino — ke por mi, kiel polo, Esperanto havas apartan signifon, se oni konsideras, kie la lingvo aperis, kiu ĝin kreis kaj kiujn ideojn ĝi alportis. La pluvivon de la lingvo kaj de la ideoj klare pruvas la nombro de la homoj, kiuj parolas Esperante, kaj la mapo sur kiu oni povas marki la lokojn, kie Esperanto estas uzata. Tio tre ĝojigas min kiel polon kaj kiel homon, por kiu la lingvoj havas grandegan signifon.

La ideo mem estas unika. Mi ĵus menciis, ke mi devis lerni iom da vortoj en la lingvoj de ĉiuj vizititaj landoj por interkomunikiĝi kaj sekure vivi tie. Estus multe pli facile, se ekzistus unu komune akceptita lingvo. Bedaŭrinde, tia lingvo ankoraŭ ne ekzistas.

LO: Sed la esperantistoj jam parolas Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj, ankaŭ en nia parto de Eŭropo.

JC: Unu el la bazaj principoj de EU estas ebligo de kontaktoj inter la ordinaraj homoj, ke ili povu interkonsenti mem. La rolo de la esperantistoj en tio estas granda, ĝi similas al la rolo de la amaskomunikiloj. Oni neniam povos atingi interkonsenton, pri kiu mi menciis, sen la homoj, kiuj volas kaj povas koni la situacion de la najbaroj. Tial ni havas rilatojn kun diversaj sociaj movadoj kaj organizaĵoj, ankaŭ kun la esperantistoj.

Danke al viaj renkontiĝoj, esperantistoj ekscias pli multe pri la reala stato en Kaliningrada regiono, Pollando, Litovio… Tiun rolon ni bone vidas. Ni invitas esperantistojn al la konsulejo de Pollando ne nur pro la deveno de la lingvo, sed ankaŭ ĉar temas pri interŝanĝo de informoj. La forto de Esperanto estas la forto de la homoj, kiuj kuraĝe decidis lerni ĉi tiun lingvon kaj sentime komunikiĝi per ĉi tiu lingvo. Temas pri granda kuraĝo kaj mi volonte gratulas ĉiujn, kiuj faris tiun decidon.

Intervjuis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2003. №12 (110).


Novaĵoj | Enirpaĝo