En Kaliningrado ekfunkciis la unua kurso de Esperanto en ĉi tiu jarcento

Esperanto revenas al la urbo de Kantio

La ĉefa tagĵurnalo de Kaliningrada regiono, Kaliningradskaja Pravda (KP), antaŭ nelonge menciis, ke Kaliningrado estas verŝajne la sola eŭropa urbo (krom la landoj de eksUSSR) kun duonmiliono da loĝantoj, en kiu dum pluraj jaroj ne estas kurso de Esperanto. Eĉ kelkaj lokaj esperantistoj kredis, ke Esperanto ne revenos ĉi tien. Feliĉe, nun oni povas skribi, ke en nia urbo dum pluraj jaroj ne estis instruata Esperanto, ĉar jam oni povas lerni la lingvon en la marista kulturpalaco, kiun bone memoras la partoprenintoj de la unua Balta Esperanto-Forumo.

La marista kulturdomo (fotis Irek Bobrzak)

La novaj kursanoj, plejparte studentoj de la urba universitato, jam antaŭ la kurso konatiĝis en publika kunveno kun kaliningradaj esperantistoj kaj iliaj amikoj el Varsovia Vento, kiuj venis al Kaliningrado speciale por okazigi Ago-Tagon sur la ĉefa placo de la urbo.

La Ago-Tagon anticipis informkampanjeto. La tutan antaŭan semajnon en KP aperadis pagita anonco pri la kurso. Centoj da anoncetoj estis pendigitaj en superlernejoj, lernejoj, bibliotekoj kaj bushaltejoj. Kelkaj radiostacioj dissendis informojn (telefonajn kaj vivajn) pri Esperanto. Vendrede, la tagon antaŭ la Ago-Tago, televidkompanio Jantarj en sia programo Vremeĉko montris kelkminutan programon pri Esperanto, filmitan en la hejmo de la geproduktantoj de La Ondo.

Tia preparlaboro en nia pli frua loĝurbo, Jekaterinburg, probable altirus plurajn dekojn da interesitoj, sed nun ni loĝas en la plej pragmatisma urbo de Ruslando. Krome, sabate ekneĝis kaj ekpluvis tro frue por nia regiono. Malgraŭ tio du kaliningradanoj kaj ses varsovianoj kun verda standardo venis sur la placon, kaj tre rapide ĉiuj presitaj flugfolioj estis disdonitaj.

Halina intervjuata apud la urbodomo (fotis Irek Bobrzak)

Tial ni taksas sukceso, ke deko da studentoj venis al la marista kulturpalaco por renkontiĝi kun ruslandaj kaj pollandaj verdstelanoj. Post dokta rakonto de Aleksander, sian vivosperton rakontis Irek, kaj Irmina gitare agrabligis la etoson.

Irmina kaj Irek kantas

Cetere, la informkampanjo donis postefikon per pliaj artikolo kaj televida programo. Kaj je la tago de la unua leciono en KP aperis granda artikolo de Irina Klimoviĉ — ĵurnalistino, kiu ekde aŭgusto ĉi-jara jam kvarfoje verkis pri Esperanto. Dum du pliaj semajnoj ni havis eble dekon da telefonvokoj.

Kvankam la kurson, kiun gvidas Aleksander Korĵenkov, frekventas nur ok gejunuloj, ili lernas diligente, kaj ni preskaŭ ne bedaŭras, ke pro la informado kaj instruado kelkaj niaj projektoj devis paŭzi.

Inter tiuj projektoj estas, interalie, eldonado de elektita verkaro de Anton Ĉeĥov kaj de la nova traduko de Eŭgeno Onegin. Eble ne multajn el la legantoj ĝenos, se ili legos tiujn librojn kelkajn semajnojn post la planita eldontempo.

Ni esperas, ke kun novaj kaliningradaj esperantistoj oni povos konatiĝi jam en la Zamenhofa Semajnfino, kiu komenciĝos la 5an de decembro en la konsulejo de Pollando, kie nin denove akceptos Jarosław Czubiński — la gasto de la decembra Ondo.

Aleksander (sdante) kaj liaj kursanoj (fotis Andrej Taran)

Halina Gorecka


Novaĵoj | Enirpaĝo