Dafydd ap FergusDafydd ap Fergus
la Esperantisto de la Jaro 2003

Internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. En 2001 laŭreatiĝis Osmo Buller, kaj en 2002 la honoran titolon ricevis Michel Duc Goninaz.

Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 19 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:

Dafydd ap Fergus 3 voĉoj

István Ertl, Helmar Frank, Katalin Kovats, Etsuo Miyoshi, Trevor Steele 2 voĉoj

Donald J. Harlow, Sten Johansson, Ilona Koutny, Duilio Magnani, Nikola Rašić, Humphrey Tonkin, Walter Żelazny 1 voĉo

Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

Intervjuo kun la laŭreato aperos en la februara kajero de La Ondo de Esperanto



Kandidatigantoj: Marija Belošević (Kroatio), Višnja Branković (Italio), Renato Corsetti (Italio), István Ertl (Belgio), Edmund Grimley Evans (Britio), Judit Felszeghy (Hungario), Aleksander Korĵenkov (Ruslando), Bruno Masala (Francio), Valentin Melnikov (Ruslando), Yamasaki Seikô (Japanio), Ziko Marcus Sikosek (Germanio).

Elektantoj: Petr Chrdle (Ĉeĥio), Lee Chong-Yeong (Koreio), Michel Duc Goninaz (Francio), Gbeglo Koffi (Togolando), Stano Marček (Slovakio), Geraldo Mattos (Brazilo), Stefan Maul (Germanio), Mine Yositaka (Japanio), Sergio Pokrovskij (Ruslando), Anna Margareta Ritamäki (Finnlando), Roland Rotsaert (Belgio), Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario).

Halina Gorecka
sekretario


La Esperantisto de la Jaro | Novaĵoj | Enirpaĝo