Bjalistoko: novaĵoj pri la Zamenhofa familio

Al Bjalistoko 13–14 dec 2002 venis ĉ. 200 esperantistoj el Pollando, Latvio, Litovio, Bjelarusio kaj Germanio por festi la 144an naskiĝdatrevenon de Ludoviko Zamenhof en ties naskiĝurbo. La Zamenhof-Tagojn kunorganizis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Fondumo Zamenhof.

La gastoj vizitis la ekspozicion en la Historia Muzeo pri la bjalistokaj judoj (i.a. pri Zamenhof), gustumis la Esperanto-kukojn kaj “bigoson” kaj kune festis en la kafejo Fama. Oni metis florkronojn ĉe la monumento al Zamenhof kaj poste partoprenis la diservon, kiu nur unufoje jare en Bjalistoko estas servata en Esperanto.

Sed la plej interesa estis prelego de historiisto Zbigniew Romaniuk, fakulo pri la historio de bjalistokaj judoj, antaŭ nelonge honorigita per la medalo Zygmunt Gloger. Li trovis en arkivojn nekonatajn informojn pri la Zamenhofa familio kaj malkonfirmis kelkajn pli frue prezentitajn historietojn pri la vivo de la kreinto de Esperanto.
Zbigniew Romaniuk prelegas (fotis Irek Bobrzak)
Romaniuk rakontis, interalie, pri denuncleteroj de Marko Zamenhof, pri servistinoj de la Zamenhofa familio, pri aktivado de Ludoviko Zamenhof kiel ĵuriano en Grodno kaj pri … samnomulo de la iniciatoro de Esperanto.

Pri tiuj novaj faktoj Katarzyna Polec jam skribis en Gazeta Wyborcza en Bjalistoko, kaj la resumo de la prelego de Romaniuk aperos en La Ondo de Esperanto.

Ela Karczewska

La Ondo de Esperanto. 2004. №1 (111)


Novaĵoj | Enirpaĝo