Amiko forpasis

Laŭ ĵusa informo de Grozdenka Filipova la 31an de marto 2004 forpasis elstara bulgara esperantisto

Petko Petrov Arnaudov (1931–2004)
Petko Arnaudov

Li naskiĝis la 27an de oktobro 1931 en vilaĝo Dinkata, regiono de Pazarĝik. Li komencis lerni Esperanton en 1947. Dum multaj jaroj Petko Arnaudov estis prezidanto de Esperanto-societo Radio en Pazarĝik. Lastatempe li estis ĉefdelegito de UEA en Bulgario, prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj kaj redaktoro de La Matematikisto. Honora membro de la Asocio de Bulgaraj Matematikistoj kaj de Bulgara Esperanto-Asocio.

Petko Arnaudov verkis plurajn librojn en Esperanto: Amuza matematiko por gelernantoj, Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj, Balkana kuirejo, kaj aliajn.

Petko, kies edzino Ludmila, jam forpasinta, estis antaŭe aktiva esperantisto en Omsk (Siberio), ekde la jaroj 1950aj ĉiel helpis esperantistojn en Sovetunio, interalie, per donaco de centoj da lernolibroj kaj vortaroj. Dum pli ol dudek jaroj ni havis amikajn interrilatojn kun Petko, kiu volonte akceptis la taskojn de peranto de La Ondo en Bulgario.

Ni funebras kaj kondolencas.

Halina, Aleksander 
Novaĵoj | Enirpaĝo