June kajkune!

La Ondo ne kulpas pri la kompost-eraro en la titolo: ĝi estas precize kopiita el frontpaĝo de la (ruslingva) semajn-ĵurnalo de Kovrova regiono Malaja Rodina (Malgranda patrujo) — ja ĝuste tie, en la ripozejo Berjozka, bone konata pro RET–02, okazis la 60a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK–60). La raporto okupis tri grandajn paĝojn kun 11 koloraj fotoj. Ankaŭ E-lingvaj informoj ne mankis dum- kaj postkongrese: pluraj personoj kunlaboris en la Amaskomunikila centro, rezulte ĉiutage estis produktata TV-novaĵa vidbendo, spektebla kelkfoje tage; lastvespere aperis plurpaĝa kongresgazeto Betula FOLio, nun legebla rete en la TEJO-paĝaro.

Komuna foto de Duncan Thomson

Supre: komuna foto de Duncan Thomson

Ĉio sufiĉe similis al RET aŭ al malnova OkSEJT. Tradicie ĉiuj partoprenantoj estis dividitaj je grupoj (ĉi-foje 10), ĉiu grupo ricevis taskojn por komuna laboro — tio faciligis interkonatiĝon. Ne okazis matenaj kunvenoj — ĉar ĉiuj necesaj informoj troveblas en bela kongreslibro. Anstataŭ kursoj de Esperanto okazis dunivelaj kursoj de la rusa lingvo — pro komprenebla kaŭzo.

Iam estis planitaj ĝis 8 paralelaj programeroj — tamen ofte lastmomente 2–3 el tiuj estis nuligataj aŭ transmetataj. Ve, tro da paralelaĵoj kaŭzis, ke tre interesajn prelegojn pri slava kulturo kaj literaturo ĉeestis nur po 4–5 personoj. Aliflanke, eĉ inter 8 eroj iam ne eblis elekti ion taŭgan, se oni ne membras en certa organizo, ne bezonas lerni la rusan, kaj ne ŝatas “senlingvajn” okupojn (dancoj, sporto, pentrado ks). Tamen kutime ĉiu havis kion fari; oni ofte diris, ke kompare kun alilandaj IJKoj la programo estas riĉega.

Aparte menciindas Rusa Foiro kun kantoj, dancoj kaj gajaj konkursoj. Ve, ne okazis planita festo de Ivan Kupala: ĝuste tiam iom ekpluvis, kaj la organizantoj timis, ke eksterlanda publiko malsaniĝus (dume spertaj kaj harditaj rusoj nostalgie rememoris pri OkSEJT–39, kie tia festo daŭris tutnokte sub senĉesa fulmotondro…). Dum la solena malfermo ĉiuj estis regalataj per kaĉo el armea kampa kuirejo kaj per rusa kvaso. Dufoje vespere okazis piroteknika spektaĵo, ege impresinta alilandanojn. Brile sukcesis teatra festivalo, kie ĉiu grupo prezentis certan rusan popolan fabelon en difinita ĝenro — de brazila TV-seriaro ĝis japana “animacia” filmo. “Festivalo de kulturoj” diversmaniere prezentis dek kelk naciojn aŭ landojn. Unufoje oni provis fari lignofajron, sed tien venis por kanti nur deko da ekssovetianoj. Ho ve, riĉegaj tradicioj de la sovetia E-kantkulturo videble formortas… La vespera programo nepre enhavis koncerto(j)n. En videosalono oni montris klasikajn sovetiajn filmojn kun profesie faritaj E-subtitoloj, dezirantoj povis eĉ aĉeti KD-ojn.

La bazan IJK-programon kompletigis antaŭkongresoj en Moskvo kaj Peterburgo, postkongresoj en Ĉeboksari kaj Novosibirsko. Dum la IJK okazis tuttaga ekskurso al Vladimir kaj Suzdal, laŭ ties katedraloj kaj tradiciaj muzeoj, kaj duontaga ekskurso al Kovrov — al vermokultura entrepreno kaj muzeo de armiloj.

Parto de la programeroj (intelektaj ludoj, kelkaj ekskursoj) fakte fiaskis, ĉar ilin preparis tute malspertaj personoj — sed koncernaj spertuloj eĉ ne estis anticipe informitaj, ke io tia devos okazi. La seminario de instruistoj Flugiloj de malfacila vento havis striktan kondiĉon — necesis speciale aliĝi antaŭ 10 maj, sed neniaj anticipaj avertoj pri tio legeblis en antaŭkongresaj publikaj informiloj. Do seriozaj instruistoj “preterflugis”, tamen senprobleme lastmomente aliĝis kelkaj fuŝkomencantoj — ja la gvidantino de la ruslanda ILEI-sekcio (la nomo ne meritas esti vican fojon menciata) bezonas ne realan laboron, sed nur adoron al sia persono. Rezulto de la seminario restis sekreto…

Ĉiuj programeroj komenciĝis kun nur 30–60-minuta malfruo — en Ruslando tion eblas nomi akurateco. Loĝ- kaj manĝkondiĉoj bonis, apudis baseno kaj volejbala placeto; proksime abunde kreskis fragoj kaj mirteloj — tamen, protektataj de kuloj kaj urtikoj. Ĉiuvespere oni konsumis enorman kvantegon da biero. En la libroservo (vere riĉa je libroj kaj diskoj el diversaj landoj) pendis la slogano “Se vi dubas, ĉu aĉeti libron aŭ bieron — pensu, kio el ili restos en via vivo pli longe”, sed tio, ŝajne, ne multe efikis. Tre popularaj estis ankaŭ ĉiutagaj (pli ĝuste, ĉiunoktaj) saŭno kaj diskoteko. Verŝajne, ĉiu kongresano fine restis kontenta, sed eble pro diversaj kaŭzoj…

Valentin Melnikov (Ruslando)

Laŭ raporto de Nun la kongreson en Kovrov (10–17 jul 2004) partoprenis 355 personoj el 27 landoj. Du trionoj estis ruslandanoj — 234 personoj. Nur triono estis alilandanoj. Po 13 personoj venis el Germanio kaj Svedio, 12 el Francio, 11 el Ukrainio k.t.p. Ne estis reprezentitaj la tri baltaj ŝtatoj, probable pro la samtempa BET-40 en Litovio.


Novaĵoj | Enirpaĝo