Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Novaj libroj de Sezonoj

Tri libroj en Esperanto aperis lastatempe en Kaliningrado.Post Maigret hezitas (1999) kaj Maigret kaj la maljuna damo (2002), Sezonoj eldonis la trian libron de Georges Simenon pri komisaro Maigret Amiko el la junaĝo de Maigret.
Ĝin, same kiel la du antaŭajn, tradukis Daniel Luez. Ĝi aperis kiel la 13a volumo en la libroserio Mondliteraturo.
Maigret hezitas estas elĉerpita, sed ni havas ankoraŭ kelkajn dekojn da Maigret kaj la maljuna damo, mendebla kontraŭ 12 eŭroj.
128 paĝoj. 500 ekzempleroj. 12 eŭroj.

Diverskolore estas titolo de originala novelaro-esearo de Trevor Ĝi konsistas el kvin partoj: Koloroj de Hindio, Koloroj de aliaj landoj, Recenze/reage, Koloroj de la infanaĝo, Noveloj. Kelkaj el la tekstoj pli frue aperis en Esperantaj gazetoj, ankaŭ en La Ondo de Esperanto. La libro havas plurkoloran kovrilon — tute konvene al la titolo. Ĝi estas la 89a libro, kiun ni eldonis.
112 paĝoj. 500 ekzempleroj. 10 eŭroj.

Krome, aperis 20-paĝa eseo de Aleksander Korĵenkov Anton Ĉeĥov en Esperanto, kiun li jam prezentis prelegoforme en Litovio, Katalunio kaj Germanio.
Prezo: 3 eŭroj.

Mendu ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj gravaj libroservoj. Ni ne plenumas individuajn mendojn, krom por niaj konstantaj kunlaborantoj.

Halina Gorecka


Novaĵoj | Enirpaĝo