Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kovriloNova traduko de Eŭgeno Onegin

Hodiaŭ eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) ricevis presitan stokon de Eŭgeno Onegin — versromano de Aleksandr Puŝkin, kiu laŭ multaj estas la plej grava verko en la rusa literaturo.

Eŭgeno Onegin aperis kiel la 40a numero en la prestiĝa libroserio Oriento-Okcidento, en kiu estas eldonataj verkoj aparte gravaj kaj reprezentaj de la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. Ĝi estas la kvara libro de Sezonoj en la serio, prizorgata de UEA.

Estas feliĉa koincido, ke la libro aperis la 18an de julio, je la 48a naskiĝdato de la tradukinto, Valentin Melnikov.

La nova libro de Sezonoj estos premiere prezentita en 90a Universala Kongreso en Vilno, kadre la aŭtora duonhoro de Valentin Melnikov dimanĉon, la 24an de julio, je 16h30 en la kongresa libroservo.

La libro havas 256 paĝojn inkluzive de la 50-paĝa komentario de Aleksander Korĵenkov. Ĉiun ĉapitron ornamas klasikaj bildoj de Nikolaj Kuzjmin. Profitu la okazon ricevi subskribon de la tradukinto kaj aĉetu ĝin en Vilno, aŭ mendu ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj. Por grandaj mendoj kontaktu la eldonejon.

Legu fragmentojn, kiuj aperis en La Ondo de Esperanto: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/104-lode.htm#104-20 


Novaĵoj | Enirpaĝo