Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La Ondo kaj Sezonoj en Vilno

La organizantoj de la Universalaj Kongresoj disponigas kunvenejojn por divers-temaj kunvenoj. Ĉi-jare en Vilno 70-persona ĉambro por unu kunvenhoro (t.e. 45 minutoj) kostas 120 eŭrojn.

Ĉar ni ne povas mem pagi tiel grandan sumon, en la diskutlisto La Balta Ondo ni anoncis kvestadon por okazigi kongresan kunvenon de legantoj de La Ondo de Esperanto en Vilno. Tre rapide kvin amikoj kontribuis tri kvaronojn de la pagenda sumo:

Koran dankon al ilia solidareco-sento, kiu ebligis la kunvenon!

Ni invitas partopreni la kunvenon de legantoj, kiu okazos en Vilno la 28an de julio, ĵaŭdon, en la salono Grabowski. Komenco je 13h00.

Post la konciza prezento de La Ondo kaj de Sezonoj la parolrajton ricevos la legantoj.

Ni invitas vin ankaŭ al la aŭtoraj duonhoroj, kiuj okazos en la kongresa libroservo:

24 jul. 16h30. Valentin Melnikov pri Eŭgeno Onegin.

25 jul. 16h30. Aleksander Korĵenkov pri Historio de Esperanto kaj du broŝuroj (pri Ĉeĥov kaj Dostojevskij), kiuj aperis ĉi-jare.

28 jul. 11h30. Trevor Steele pri Diverskolore (kaj pri la dua volumo de la romano La fotoalbumo, aliloke eldonita).

Krome Sezonoj prezentos siajn novajn librojn en la Tago de la Libro 28 jul (bedaŭrindege, samtempe kun la aŭtora duonhoro de Trevor Steele).

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas invititaj raporti en la kunvenoj pri informado kaj landa agado, ankaŭ en la regiona kunveno pri Baltio kadre de la Kleriga Lundo.

Ni ne rajtos vendi librojn en la kongresejo, sed ni akceptos private kotizojn por 2006, se iuj deziros pagi, kun eta kuraĝiga rabato — nur 25 eŭroj, ne 27.

Ĝis Vilno! 

Novaĵoj | Enirpaĝo