Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

La kvara eldono de la Ruslanda Bibliografio

Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio / Kompilis Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov; Postparolo de Halina Gorecka. — 4a eldono, kompletigita. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 32 p.

Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) estis fondita en oktobro 1982 por kolekti, konservi, studi kaj popularigi la Esperantan literaturon. De la komenco KEB starigis prioritatan taskon: kolekti librojn kaj periodaĵojn en/pri Esperanto kaj interlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

Ricevinte kuraĝigon kaj konsilojn de Nikolaj Danovskij kaj de Povilas Jegorovas, en 1986 ni eldonis la unuan liston kun informoj pri 73 libroj. La dua eldono (1991) enhavis priskribon de 251 volumoj. La tria eldono (1999) listigis 419 bibliografiajn unuojn.

La registrado estas farata kun konsidero pri la reala teritorio de la lando. Tial estas registritaj libroj, eldonitaj en Varsovio antaŭ 1917, kaj mankas libroj el Estonio, Latvio kaj Litovio, eldonitaj inter la du mondmilitoj kaj post la malapero de Sovetunio.

La tri unuaj eldonoj listigis nur la librojn de KEB. Sed en 1998 ni donacis la tutan librostokon de KEB al la Krasnojarska Esperanto-Klubo. De tiam la librolisto de KEB ne estis aktualigita. La nuna eldono enhavas ĉiujn librojn de KEB el la tria eldono kaj la librojn, kiujn ni poste aĉetis kaj ricevis donace por la Biblioteko de "La Ondo" en Kaliningrado – entute en la nuna eldono estas registritaj 594 libroj.

Informojn pri aliaj libroj, eldonitaj en nia lando, oni povas trovi en Bibliografio de Internacia Lingvo de Stojan (1929), en la bibliografio Libroj en Esperanto, eldonitaj en Rusa Imperio en la jaroj 1887–1917 de Holzhaus (Doktoro kaj lingvo Esperanto, 1969, p. 491–518) kaj en la interlingvistika bibliografio de Duliĉenko (1983).

Ni uzis la Ruslandan bibliografian normon, adaptitan al niaj bezonoj. Ekzemple, ni ĉiam listigis ĉiujn aŭtorojn kaj tradukantojn (eĉ en libroj kun pli ol dek tradukintoj), sed ignoris indikojn pri ilustrintoj, eldonkvantoj k.s.

Ekster nia bibliografio restis amatoraj multobligaĵoj, libroformaj kelkekzempleraj tajpaĵoj, fotolibroj, senŝanĝaj represaĵoj sen indikoj pri represo, kelkpaĝaj kajeretoj kiuj enhavas nur programojn de renkontiĝoj, sen-dataj eldonaĵoj kaj libroj kiuj nur kelkfraze mencias Esperanton (vortaroj, enciklopedioj, beletraĵoj).

Volonte ni akceptos korektojn kaj kompletigojn, ĉar pluraj eldon-indikoj estas mankhavaj.

La kolektado daŭras. Se vi havas librojn, kiuj mankas en nia listo, bonvolu informi, ĉu kaj kiel ni povas ricevi ilin. Skribu poŝte (RU-236039, Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando) aŭ rete.

Koran dankon al ĉiuj donacintoj!

Halina Gorecka


Iom da statistiko

Entute estas registritaj 594 libroj: 40 en la imperia periodo (–1917), 332 en la sovetia periodo (1918–1991), kaj 222 en la postsovetia (1992–).

La plej “grasa” estis la jubilea jaro 1987 kun 29 registritaj libroj; sekvas 1992 (27), 2000 (26), 1988 kaj 2004 (po 22), 1990 (21), 1999 (20).

Laŭ la eldonejoj: Sezonoj 72; Impeto (Импэто) 53; Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj 22; APN 21; Eesti raamat, REU (РоСЭ), Verda Kukolo po 19; Juneco 18; Ruslanda Esperantisto 13; Esperanto 12; CK SEU (ЦК СЭСР), Progreso po 11; ТартуГУ 10.


La Bibliografio estas mendebla ĉe la eldonejo, aŭ ĉe la libroservo de UEA, kaj en la Kongresa libroservo en Vilno. Al eldonistoj kaj al seriozaj kolektantoj ni povas sendi la Bibliografion rete.

Sube estas fragmento el la Bibliografio pri la ses lastaj jaroj. Kompreneble, en la listo estas registritaj nur tiuj libroj, kiujn ni reale havas en nia kolekto.

2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005


2000

73-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda: Kongresa libreto. — M.: [O.K.], 12 p.

Cerbe kaj kore. Plena indekso. 1990–2000 / Komp. V.Melnikov. — M.: MLEK, 28 p.

Ĉeĥov A., Bunin I., Nabokov V. Rusaj amnoveloj / Komp., trad. el la rusa G.Arosev, A.Korĵenkov; Antaŭpar. G.Arosev. — Jekaterinburg: Sezonoj, 24 p. — (Rusa literaturo; №7).

Dadaev O. Kvio: Originala poemaro. — M.: Impeto, 48 p.

Gorecka H., Korĵenkov A. Esperanto en Ruslando: Historia skizo. — Jekaterinburg: Sezonoj, 40 p. — (Scio; №4).

Gudskov N., Aroloviĉ N. Malgranda gvidlibro pri Moskvo. — M.: Impeto, 88 p.

Jarlibro de Rusia Esperantista Unio 2000. — M.: REU; Impeto, 28 p.

La plej… / Komp. Y.Karcev. — Uljanovsk: REU, 32 p. — (Kantoj sur manplato, №1).

Dulingvaj kantoj / Komp. Y.Karcev. — Uljanovsk: REU, 32 p. — (Kantoj sur manplato, №2).

Kontakta vortaro. — 2a eld., kor. — Uljanovsk: REU, 16 p.

Rusaj kantoj kaj romancoj. 1a kajero / Trad. el la rusa J.Cink, N.Fedotov, I.Lubjanovskij, B.Zozulja. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 32 p.

Ŝljapin A. Strukturo kaj kvalitoj de alojoj surbaze de sistemoj de nemiksiĝantaj komponantoj. — М.: МГИУ, 35 с.

Tolkien J.R.R. La hobito: Fabelo / Trad. el la angla C.Gledhill, W.Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 224 p. — (Mondliteraturo; №9).

Tolstoj A.N. Aelita, aŭ La Marso formortanta: Fantasta romano / Trad. el la rusa E.Pill; Antaŭpar. I.Simonov. — 2a eld. — Niĵnij Novgorod: Akileo, 144 p.

Tolstoj L. Resurekto: Romano / Trad. el la rusa Vik.Sapoĵnikov; Notoj A.Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 368 p. — (Rusa literaturo; №6).

Zozulja B. Plumprovo. — 2a eld., ŝanĝita. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 28 p.

Бергман С. По дикой Камчатке / Пер. с эсперанто Андриса Натиня. — Петропавловск-Камчатский: Камчатский печатный двор, 166 с.

Галичский И. Эсперанто-русский тематический словарь = Esperanta-rusa tema vortaro. — Ульяновск: REU, 64 с.

Гудсков Н. Факты и краткие сведения об Эсперанто. Информация для журналистов, писателей, политиков, преподавателей и всех интересующихся. — М.: РоСЭ, Импэто, 104 с.

Князь Алексей Николаевич Хованский. Былое в воспоминаниях и стихах / Сост. Т.А.Кокорева. — Калининград: Кн. изд-во, 304 с.

Лапенна И. Риторика / Пер с эсперанто Б.Зозули. — Ростов-на-Дону, Ростиздат, 290 с.

Тухватуллина Л., Шило Г. Покушение (10-й урок эсперанто) = Atenco (la 10-a leciono de esperanto): Одноактная пьеса. Учеб.-метод. пособие. — М.: Европейский Ун-т Права Justo, 32 с.

Шило Г. Эсперанто в 10 уроках: Учебник для юридических факультетов и вузов. — М.: Европейский Ун-т Права Justo, 56 с.

Чупин Б. Эсперанто. Калык куспо кылъя учебник: Kurso de Esperanto por udmurtoj / Пер. с рус. яз. А.Лаптев. — Екатеринбург: Ruslanda Esperantisto, 80 с.

Эсперанто-русский словарь: ок. 2000 слов / Сост. А.Корженков. — 3-е изд. — Екатеринбург: Ruslanda Esperantisto, 32 с.

Юнусов А. Эсперанто? Это просто! Учебник международного языка. — М.: РоСЭ; Импэто, 104 с. 


2001

Arosev G. .RU: En la rusa kaj Esperanto. — M.: Impeto, 96 p.

Brodskij I. De nenie kun amo…: Elektitaj verkoj / Trad. el la rusa G.Arosjev, M.Bronŝtejn, K.Long; Komp., antaŭpar., notoj M.Bronŝtejn. — M.: Impeto, 160 p.

[Bronŝtejn M.] Bruna Ŝtono. Du lingvoj: Kantoj kaj poemoj / Antaŭpar. V.Samodaj. — M.: Impeto, 192 p.

Bronŝtejn M. Mamutido Miĉjo: Legolibro por komencantoj. — 2a eld. — M.: Impeto, 52 p.

Cabell J.B. Jurgen: Romano / Trad. el la angla, enkond. W.Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 240 p. — (Mondliteraturo; №10).

Carroll L. Trans la Spegulo kaj kion Alico trovis tie: Fabelo / Trad. el la angla D.Broadribb. — 2a eld., korektita. — Jekaterinburg: Sezonoj, 128 p. — (Mondliteraturo; №11).

Gogol N. Malvivaj animoj: Romano / Trad. el la rusa V.Vyĉegĵanin; Enkond., notoj A.Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 224 p. — (Oriento-Okcidento; №32).

Gudskov N. Epitomo de esperantologio. Helpilo por prepariĝo al la ĈALK-ekzameno — M.: REU; Impeto, 36 p.

Harrison H. La kaptita universo / Trad. el la angla A.Grigorjevskij; Antaŭpar. B.R.Moon. — M.: Impeto, 176 p.

Hoffmann E.T.A. Konsilisto Krespel: Novelo / Trad. el la germana, antaŭpar. W.Kirschstein; Notoj W.Kirschstein, A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 24 p. — (Germana literaturo; №1).

Nemere I. Vizito sur la teron. — M.: Impeto, 168 p.

Григорьевский А. Полное описание и учебный словарь эсперанто. — [Ульяновск]: REU, 16 с.

Учебный словарь начинающего эсперантиста / Сост. Н.Гудсков. — [Ульяновск]: REU, 16 с.

Юнусов А. Эсперанто? Это просто! Учебник международного языка. — 2-е изд., испр. и доп.— М.: РоСЭ; Импэто, 128 с. 


2002

1a Balta Esperanto-Forumo: Memorlibreto / Komp. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 12 p.

Dostojevskij F. Blankaj noktoj / Trad. el la rusa G.Arosev, A.Birjulin, A.Korĵenkov; Antaŭpar., koment. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 448 p. — (Rusa literaturo; №8).

Gudskov N. Epitomo de esperantologio. — 2a eld. — M.: REU; Impeto, 152 p.

Pisarev J. Vortaro de Esperantaj sinonimoj. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 244 p.

Poe E.A. La falo de la domo Usher: Novelo / Trad. el la angla E. Grimley Evans. — Kaliningrado: Sezonoj, 24 p.

Puŝkin A. Versaĵoj, fabeloj, poemoj, La kupra rajdanto, malgrandaj tragedioj, Boriso Godunov, Eŭgeno Onegin / Trad. el la rusa S.Rublov; Komp. V.Rublov; Antaŭpar. V.Melnikov, M.Bronŝtejn, V.Samodaj. — Jaroslavlj: Remder, 468 p.

Rusaj kantoj kaj romancoj. 2a kajero / Trad. el la rusa N.Fedotov, K.Gusev, I.Lubjanovskij, B.Zozulja. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 29 p.

Simenon G. Maigret kaj la maljuna damo: Krimromano / Trad. el la franca D.Luez; Antaŭpar. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 128 p. — (Mondliteraturo; №12).

Бокарев Е. Эсперанто-русский словарь = Esperanta-rusa vortaro: Ок. 29000 слов / Пред., краткий грамматич. очерк Е.Бокарева; Вступ. В.Григорьева. — Reviziita kaj kompletigita eldono de J.Finkel kaj I.Galiĉskij. — [Ульяновск]: REU, 308 с.

Вендина Т. Введение в языкознание: Учеб. пособие для педагогических вузов. — М.: Высшая школа, 288 с.

С. 62–65. Искусственные международные языки. Эсперанто.

Маттиас У. Христианство и эсперанто / Пер. с эсперанто. — Калининград: Sezonoj, 128 с.

Юзефович Л. Казароза: Роман. — М.: Зебра Е, Эксмо, Деконт+, 286 с. 


2003

Liro: Poezia antologieto. 1982–2002 / Komp. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 24 p.

Rusa Novelaro. Vol. 1. La 19a jarcento / Kompilis A.Korĵenkov, N.Lozgaĉev; Trad. el la rusa G.Arosev, A.Birjulin, H.Gorecka, A.Grabowski, V.Jurganov, A.Korĵenkov, V.Melnikov, N.Lozgaĉev, I.Novikova, S.Pokrovskij, D.Staritsky, T.Vŝivceva, V.Vyĉegĵanin; Antaŭpar. H.Gorecka; Koment. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 400 p. — (Rusa literaturo; №9).

Тархан Э. Русско-эсперантский разговорник = Rusa-Esperanta parolilo. — M.: Esperanto-Muzeo, 52 c.

Тышляр З., Шполярец И., Штимец С., Эмбер Р. Эсперанто: Учебник международного языка. Загребский метод / Пер. А.Корженков. — Калининград: Sezonoj, 72 с. 


2004

5 muzikaĵoj por voĉo kaj piano / Komp., trad. el div. lingvoj E.Tarĥan. — M.: Esperanto-Muzeo, 30 p.

Aniŝjenko M., Ŝevĉenko D. Lumturo. — M.: Impeto, 36 p.

Antikvaj rusaj romancoj kaj popolaj kantoj / Kompilis E.Tarĥan. — M.: Esperanto-Muzeo, 47 p.

Bronŝtejn M. Dek tagoj de kapitano Postnikov. — Тихвин: Печатная студия, 330 p.

Carroll L. Alico en Mirlando: Fabelo / Trad. el la angla D.Broadribb. — 3a eld. — Kaliningrado: Sezonoj, 80 p. — (Mondliteraturo; №8).

Ĉeĥov A. Ĉeriza ĝardeno: Rakontoj, noveloj kaj dramoj / Trad el la rusa A.Birjulin, A.Korĵenkov, V.Kudrjavcev, V.Melnikov, A.Parfentjev, A.Pentus, M.Pentus, T.Vŝivceva, V.Vyĉegĵanin, A.Zagvazdin; Komp., koment. A.Korĵenkov; Antaŭpar. H.Gorecka. — Kaliningrado: Sezonoj, 352 pĝ. — (Rusa literaturo; №10).

Fedotov N. Tradukitaj kaj originalaj poemoj. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 222 p.

Kongreslibro de la 60a Internacia Junulara Kongreso. 10-17 jul 2004, Kovrov. / Komp. M.Terjoĥina. — [Kovrov]: [O.K.], 48 p.

Piron C. Gerda malaperis! Lingvo-instrua romaneto. — 2a eld. — Moskvo: Impeto, 56 p.

Puŝkin A. La neĝa blovado: Novelo / Trad. el la rusa A.Grabowski; Edit., koment. S.Pokrovskij; Notoj A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 16 p. — (Rusa literaturo; №11).

Simenon G. Amiko el la junaĝo de Maigret: Krimromano / Trad. el la franca D.Luez; Antaŭpar. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 128 p. — (Mondliteraturo; №13).

Tarĥan E. Esperanta-rusa rimaro. — M.: Esperanto-Muzeo, 92 p.

Tarĥan E. Por korespondado. — M.: Esperanto-Muzeo, 40 p.

Zozulja B. Esperanto-rusa vortaro de “falsaj amikoj de tradukistoj” = Эсперанто-русский словарь “ложных друзей переводчика”. — 2a eld., kor. kaj kompl. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 56 p.

Zozulja B. Esperanto: demandoj kaj respondoj. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 21 p.

Zozulja B. Soci-politikaj konceptoj de L.L. Zamenhof. — 3a eld. — Rostov-na-Donu: Verda Kukolo, 35 p.

Гончарова И. Эсперанто для международного общения: Учебное пособие. — М.: МИИР, 132 с.

Дрезен Э.-В. За всеобщим языком. Три века исканий / Пред. Н.Марра. — 2-е изд. — М.: Едиториал УРСС, 272 с.

[Заменгоф Л.] Д-р Эсперанто. Международный язык. Предисловие и полный учебник. (Por rusoj). — Репринтное изд. — Москва: Импэто, 40 с.

Мельников А. Лингвокультурологические аспекты плановых международных языков (на фоне этнических языков). — Ростов-на-Дону: Изд-во РГПУ, 632 с.

Русско-эсперантский словарь = Rusa-esperanta vortaro / Сост. А.Шевченко; Вступ. ст. Е.Шевченко. — М.: Импэто, 264 с.

Юнусов А. Эсперанто? Это просто! Учебник международного языка. — 3-е изд. — М.: Импэто, 2004. — 128 с. 


2005

[Bronŝtejn M.] Bruna Ŝtono. Iam, kiam… — M.: Impeto, 128 p.

Ĉeĥov A. Onklo Vanja. Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj / Trad. el la rusa M.Povorin. — M.: [G.Kokolija], 44 p.

Ĥoĥlov N. Mia vojo. Versaĵoj: [En la rusa kaj Esperanto] / Komp., antaŭpar. A.Radaev; Trad. el la rusa A.Radaev, B.Tornado, S.Vysokovskij. — Samara: [A.Radaev], 112 p.

Korĵenkov A. Anton Ĉeĥov en Esperanto: Prelegoteksto. — Kaliningrado: Sezonoj, 19 p. — (Sed ne el katedro; №1).

Korĵenkov A. Fjodor Dostojevskij en Esperanto: Prelegoteksto. — Kaliningrado: Sezonoj, 19 p. — (Sed ne el katedro; №2).

Korĵenkov A. Historio de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj, 128 p. — (Scio; №5).

Manlibro de la REU-membro. Statuto, Regularoj, ekzamenprogramoj. — M.: REU; Impeto, 48 p.

Oraj kantoj. 90 la plej popularaj kantoj de sovetiaj kaj rusiaj esperantistoj: Tekstoj kaj gitarakordoj / Komp. G.Kokolija. — M.: [G.Kokolija], 120 p.

Puŝkin A. Eŭgeno Onegin: Versromano / Trad. el la rusa, antaŭpar. V.Melnikov; Enkond., koment. A.Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 256 p. — (Oriento-Okcidento; №40).

Steele T. Diverskolore: Originalaj prozaĵoj. — Kaliningrado: Sezonoj, 112 p.

Strugackij A., Strugackij B. La loĝata insulo / Trad. el la rusa M.Bronŝtejn. — M.: Impeto, 304 p.

Strugackij A., Strugackij B. Lundo ekas sabate: Novelo-fabelo por scienclaborantoj de adoleska aĝo / Trad. el la rusa, antaŭpar. M.Bronŝtejn. — M.: Impeto, 232 p.

Tolkien J.R.R. La hobito: Fabelo / Trad. el la angla C.Gledhill, W.Auld. — 2a eld. — Kaliningrad: Sezonoj, 224 p. — (Mondliteraturo; №9).

Represo estas permesata nur kun konsento de Sezonoj.

© Sezonoj, 2005.

Novaĵoj | Enirpaĝo