Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiuj tekstoj aperos en la duobla kongres-sezona kajero de La Ondo. Oni povas aperigi ilin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №8–9.
Vidu artikolojn pri pli fruaj Universalaj Kongresoj en nia kongresa rubriko.


90a Universala Kongreso de Esperanto
Vilno. 23–30 jul 2005

Kongresi en la naskiĝregiono de Esperanto

La ĉi-jara Universala Kongreso en Vilno estis multrilate unika kaj eĉ pli interesa ol, mi kredas, multaj antaŭvidis. Unue, la kongreso okazis en regiono ligita al Zamenhof. Due, la kongreso okazis en malgranda lando (nur Islando estas pli malgranda el ĝisnunaj kongreslandoj). Trie, la kongreso okazis en lando, kie la Esperanto-agado estas eble la plej modela.

En Litovio aperis antaŭ la kongreso dekoj da libroj en la litova pri Esperanto. Eĉ tiel ke post la angla, la rusa kaj eble la germana, la litova apartenas nun al pinto de naciaj lingvoj per kiuj eblas konatiĝi kun Esperanto. Mi vidis kelkajn el tiuj libroj en faka librovendejo apud la universitato kaj ili aperis en tute normala eldonejo. Krome, la eldonkvantoj de tiuj libroj estas de 500 ĝis 1000, do abunde por nacia lingvo kun malpli ol kvar milionoj da parolantoj.

Flagoj en Vilno (Foto de Mikhail Povorin)Mi kun intereso atendis kongreson por ekvidi kiel tio okazis kaj ankaŭ por havi iom da impreso el la vivosfero de Zamenhof. Vilno estis eble la plej plurnacia urbo de Universalaj Kongresoj, nur 58% el loĝantoj estas litovoj (19% poloj, 14% rusoj; laŭ censo en 2001).

La unuan fojon post la jubilea jaro (1987) esperantistoj kongresis en lando proksime ligita al Zamenhof. Kvankam Vilno mem ne havis centran rolon en la vivo de Zamenhof, Litovio certe havis rolon. Zamenhof loĝis en 1885 en Veiseijai, proksime al Vilno, kaj lia edzino estis de Kaŭno. Litovoj eĉ insistis prezenti Zamenhof kiel sian samlandanon. Iom simila estas la litova-pola disputo pri la origino de Adam Mickiewicz. La pola nacia verkisto ja komencas sian ĉefverkon “Litvo! Patrujo mia”. Al iom provoka, tamen ŝerca demando, al kiu apartenas Zamenhof, unu, ankaŭ ne tre serioza, respondo estis: “al Israelo”.

La kongresejo estis bone ekipita kaj la bezonata centra ejo por umado estis ĝuste taŭga. Ankaŭ la situo de la kongresejo tuj apud la urbocentro kaj je piedira distanco al malnova urboparto estis perfekta. Tamen eble multaj kongresanoj estus bezonintaj kelkajn kromajn senkongresajn tagojn por povi plene ĝui la urbon mem.

Organiza kapablo de litovaj esperantistoj ne lasis dubojn. Cento da helpantoj donis bezonatajn laborfortojn kaj ankaŭ la rilatoj kun la urbaj kaj ŝtataj aŭtoritatuloj estis bonegaj. La kongreso estis en Litovio aranĝo kun tutlanda signifo, kvankam dum la malfermo de la kongreso la alta protektanto la prezidento Valdas Adamkus preferis sporton en Kaŭno pli ol esperantistojn en Vilno. Tamen la urbestro (eĉ unu frazo en Esperanto) kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj venis al la malfermo.

Eble la sola problemo, aŭ almenaŭ la ĉefa, estis tro malgrandaj salonoj de la kongresejo. Ĉu vere pli frue la salonoj estis pli grandaj aŭ ĉu la intereso de la programeroj nun superis grave la antaŭviditan? La sola salono en la kongresejo, kien eblis eniri kaj trovi sidlokon post la komenco estis Hodler, la plej granda el la kongresejaj salonoj. La kongreso estis ankaŭ granda, la plej granda post Berlino en 1999, kun 2344 aliĝintoj.

Solenaĵoj kaj parto el la vesperaj programoj okazis en Siemens-Arena, sporta halo kelkajn kilometrojn for de la ĉefa kongresejo. La solvo ne tiom ofta nuntempe, povus kaŭzi seriozajn problemojn kun plenaj, aŭ mankantaj, aŭtobusoj, sed almenaŭ mi ne spertis ion tian. Kiam aŭtobusoj pleniĝis ili tuj ekveturis kaj komenciĝis la plenigado de la sekva. Tamen post la finiĝo de la programo la aŭtobusoj ja estis plenaj, sed mi ne aŭdis plendojn tiurilate. Nu, sporta halo estas tamen sporta halo, eĉ se ĝi estas tranĉita en duonon per la scenejo.

Kroma manko, kiun eble ne tiom multaj kongresanoj atentis, estis la nacia unuflankeco de la nacia vespero. Ĝi ja estis interesa kaj al mi ĝi donis ian impreson pri la proksimeco inter la kulturoj finna kaj litova. La influoj ja aperis en la direkto el litovoj al finnoj kaj pro tio ili restas nekonataj por multaj nunaj litovoj. Tamen, en multnacieca urbo la ideo prezenti nur 19a-jarcentajn popolajn kostumojn kaj dancojn iom mirigis. Mi volonte estus vidinta programojn el pola, rusa, belorusa, tatara kaj karaima kulturoj, por ne paroli pri la juda aŭ jida kulturoj (kaj ankaŭ pli nuntempajn erojn). Krome, multaj opiniis la unuan parton de la vespero tro longa; por etnologo la prezento de ĉiuj litovaj regionoj certe estis interesa, sed por multaj du-tri regionoj estus jam sufiĉe.

Ankaŭ la urbo prezentis relative unulingvan oficialan aspekton. Mankis tekstoj en la rusa kaj la pola, sed tamen praktike la urbo funkciis kiel plurlingva komunumo. La litova estis ĝenerale uzata ĉie, sed la rusan komprenis ankaŭ preskaŭ ĉiuj. Se turisto komencis interparolon en la angla, kiun multaj konis almenaŭ elemente, kaj la lingvoscio ne sufiĉis, estis simple ŝanĝi al la rusa, kiun ĉiuj parolis pli flue ol la anglan.

La programo de la kongreso estis varia kiel kutime kaj apenaŭ eblas doni kontentigan trarigardon. Nun la inaŭguro okazis jam en la dua tago de la kongreso, dimanĉo, kaj ne en lundo kien la estraro ŝovis ĝin en 2003 en Gotenburgo. La klerigaj programeroj, kiuj plenigis tiam la truon en dimanĉo, aperis nun lunde. Kvar samtempaj prezentoj ne sufiĉe disdividis la kongresanojn kaj la rezulto estis tro plenaj salonoj (kaj eble seniluziiĝoj kiam loko simple ne sufiĉis por lastminutaj alvenintoj).

La kongreso markis 100-jariĝon de la universalaj kongresoj, kio videblis en la tema programo kaj en la fina rezolucio. La rezolucio, direktita kutime al ekstera publiko, havis ĉi-foje pli internan karakteron kaj pro tio ĝi nomiĝas Vilna deklaro.

Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.


Vilna deklaro

De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la Internacia Lingvo Esperanto.

La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi — sub la titolo “Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado” — pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.

Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton — tiun de forumo por la renkonto de “homoj kun homoj” (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK — ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.

Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.

La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno. 


Ni en Vilno

Tuj post la nomumo de Vilno kiel la jubilea kongresurbo ni decidis subteni la Kongreson, ĉar temas pri kongreso en la Balta regiono en kiu ni aktive kunlaboras kun najbar-landaj esperantistoj kaj pri la unua kongreso en la teritorio de eksUSSR.

La Ondo de Esperanto dum la tuta prepar-periodo ĉiumonate havis rubrikon Litovia Kalejdoskopo; ni dissendis milon da informiloj pri la Kongreso kaj helpis la organizantojn per klerigaj prelegoj.

Laŭ propono de Jorma Ahomäki kaj kun financa helpo de pluraj amikoj ni okazigis la 28an de julio kunvenon de legantoj. En la plenŝtopita salono Grabowski redakcianoj de La Ondo rakontis pri la historio, nuna stato kaj planoj de la revuo kaj respondis al pluraj demandoj, i.a. pri la “redakcia politiko”. En la sama tago Sezonoj kadre de la Libroj de la Jaro prezentis dek novajn librojn, kiuj aperis inter la UKoj en Pekino kaj Vilno. Tri el tiuj libroj estis prezentitaj en la libroservo kadre de la “aŭtoraj duonhoroj”: Valentin Melnikov rakontis pri sia traduko de Eŭgeno Onegin, kaj Trevor Steele kaj Aleksander Korĵenkov parolis pri Diverskolore kaj Historio de Esperanto.
Gorecka, Korjhenkov kaj Melnikov (Fotis J.J.Mariano)
En la Kleriga Lundo Halina Gorecka rakontis pri Kenigsbergo kaj Kaliningrado en la kunveno Najbare al la Baltaj Landoj. Samtempe la redaktoro de La Ondo estis parolanta en la kunveno Informado pri la informa agado en la Kaliningrada regiono. Li raportis pri la regiona agado ankaŭ en la kunveno pri Landa Agado (apud kelkaj landoj nur unu senŝtata regiono, Kaliningrada, havis privilegion esti prezentita).

Sed plej multajn aplaŭdojn kaj aklamojn ricevis kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova, kiu kun granda sukceso kantis en la Internacia Arta Vespero la kanzonon de Grigorij Dolgin Feliĉa Mondo. Entute, dek du kaliningradanoj aliĝis al la Vilna UK, kaj dek el ili reale partoprenis.


Unu el la ekskursoj post la Vilna UK celis la plej okcidentan Ruslandan regionon, en kiu La Ondo estas eldonata.

14 okcidenteŭropaj esperantistoj (Belgio, Britio, Germanio, Francio kaj Svedio) kaj kelkaj ruslandanoj konatiĝis kun la 750-jara Kaliningrado-Kenigsbergo, vizitis la malnovan Katedralon kun la tombo de Kantio kaj kelkajn muzeojn. Tuttagaj ekskursoj venigis la postkongresanojn al la banurbo Svetlogorsk (Rauschen) kaj al la Kurŝa Terlango. Dum unu el la vesperoj en la Marista Kulturpalaco okazis folklora vespero kun ensemblo Rosiĉi kaj amika kunestado kun lokaj esperantistoj.
Folklora vespero: Koncerto de Rosichi (Fotis HaGo)
La vetero estis serena, la vojaĝo senstumbla, kaj reveninte hejmen pluraj partoprenintoj sendis dankleterojn al Kaliningrado. Esperantistoj denove kunvenos en la urbo de Kantio 2–4 dec 2005 je la Zamenhofa Semajnfino.

HaGo
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9. 


La kvara Nitobe-Simpozio

En nekutime prestiĝa ĉirkaŭaĵo, en la litovia parlamentejo, okazis la kvara Nitobe-Simpozio.

La simpozio, organizita tuj post la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, kolektis sepdekon da mond-renomaj sciencistoj kaj politikistoj por diskuti la lingvopolitikajn aspektojn de la disvastiĝo de la Eŭropa Unio.

La Nitobe-Simpozio estis aranĝita en la parlamentejo, ĉar unu el la kunorganizantoj de la simpozio estis la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj. Tial la parlamento senpage disponigis salonon kaj aliajn ejojn kaj provizis aliajn valorajn servojn. Krome la prezidanto de la parlamenta komitato invitis por solena vespermanĝo la plej gravajn partoprenantojn de la simpozio. La aliaj kunorganizantoj de la simpozio estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo (CED), la Universitato de Vilno kaj la Litovia Akademio de Sciencoj.

La Nitobe-Simpozioj estas unikaj, ĉar en ili neesperantistaj fakuloj pri lingva politiko renkontiĝas kun pintaj reprezentantoj de la Esperanto-movado en aranĝo organizata kunlabore kun nemovadaj institucioj.

La Nitobe-Simpozioj portas la nomon de Nitobe Inazô (1862–1933), asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu vizitis en 1921 Universalan Kongreson de Esperanto kaj raportis pri siaj pozitivaj spertoj. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999) kaj Pekino (2004).

Inter la partoprenintoj de la 4a Nitobe-Simpozio estis parlamentanoj el pluraj novaj landoj de la Eŭropa Unio, speciale invititaj de la litova parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj.

Partoprenis la seminarion ankaŭ la konata sciencisto Robert Phillipson, kies ampleksa verko Ĉu nur-angla Eŭropo pasintjare aperis en Esperanta traduko.

— Estis diversmaniere tre vigla konferenco, kaj ĝi efektive kree aliris plurajn el la centraj punktoj de la eŭropa lingva politiko, kvankam evidente ekzistas malsamaj opinioj pri tio, kiuj estas la problemoj, eĉ ne menciante la eventualajn solvojn. Ankaŭ ĉeestis sufiĉe da homoj kun diversspecaj spertoj, tiel ke la diskutoj estis riĉigaj. Bedaŭrinde ne estis sufiĉe da politikistoj, sed ne eblas atendi tion meze de la somero, — komentas Robert Phillipson.

Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, la Nitobe-seminarioj estas tre gravaj por la movado:

— Ili estas niaj “pensujoj” sed ankaŭ niaj “komunikujoj”, ĉar tie reprezentantoj de la Esperanto-movado renkontiĝas kun reprezentantoj de la “normala” politika, lingvista mondoj, kaj interŝanĝas pensojn pri la ebla rolo de Esperanto en la mondo.

Aparte grava estas laŭ Renato Corsetti la fakto, ke la simpozioj okazas lige kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto, eĉ se ne kadre de la kongresoj mem.

— Tio jam donis al pli ol unu neesperantista famulo la eblecon propraokule vidi la esperantlingvan komunumon kaj ĉefe Esperanton mem funkcii en normala maniero. Ĝis nun la simpozioj ĉefe utilis por informi la lingvistan kaj socilingvistan mediojn. Ĉi-jare ni jam eniris ankaŭ en la politikistajn rondojn.

La planita rezolucio de la Nitobe-Simpozio ne estis finredaktita en Vilno, kaj ankoraŭ fine de aŭgusto daŭris la diskutoj inter la partoprenintoj pri ĝia enhavo.

Kalle Kniivilä
La Ondo de Esperanto. 2005, № 8–9.

La fina teksto de la rezolucio aperos en Libera Folio.


Novaĵoj | Universalaj Kongresoj | Enirpaĝo