Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu teksto, verkita de nia redakciano Floréal Martorell, aperis en la decembra kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2005, №12.


Nia muzika jaro

Revuo de Floréal Martorell

Jam pasis kvin jaroj post la komenco de la tria jarmilo kaj dum ĉi tiuj jaroj aperis preskaŭ tiom da muzikproduktaĵoj kiom en la lasta jardeko de la dua jarmilo!

Paradokse: tiu eksplodo okazas ĝuste kiam ekaperas problemoj en la muzika mondo kaj en la muzika distribuado: disfalo de la vendoj en la muzika merkato pro ekonomia krizo kaj eksplodo de interreto kiu disponigas elŝuteblan muzikon senpagan.

Vinilkosmo

2005 profitis el la jaro 2004, la plej produktiva jaro por Vinilkosmo, dum kiu estis produktita kaj surbendigita en ĝia studio la albumo Civilizacio de “Strika Tango”, la nova bando de Alejandro Cossavella el Argentino. La disko estas frukto de intensa internacia kunlaborado ebligita de la evoluo de la modernaj komunik-rimedoj, nome: Interreto kaj radio. Parto de la disko estis registrita en Buenos Aires kaj parto en Donneville, kaj partoprenis en la surbendigo argentinaj muzikistoj, francaj kaj norvega (la Esperanta trumpetisto David Emil Wickström). La diskon eblis eldoni rapide dank' al interreto kiu donis la eblon al la argentinanoj sekvi la faritan laboron tra la elsendoj en Tuluzo ĉe la radio Suda Kanalo arkivitaj de la radioarkivejo de Scott Redd en Nebrasko. Tio tute ne estis pensebla antaŭ dek jaroj!

Sekvis la dua albumo de “Esperanto Desperado”, Hotel Desperado, kiu ankaŭ estis granda aventuro, ĝi estis surbendigita en 3 aŭ 4 diversaj studioj en Kopenhago kaj ankaŭ parto de unu kanto por la voĉo de JoMo en Donneville kaj por tiu de Martin Wiese en Stokholmo…

Alia albumo, kies surbendigo okazis en la studio de Vinilkosmo kaj kiu aperis kun iom da prokrasto pro atendo de la permesoj por kvin kantoj de famaj artistoj el Francio kaj Kanado, estas la albumo de Ĵak Le Puil Mi estas. En ĝi partoprenis ankaŭ JoMo kiel muzikisto (basgitaro, gitaro, piano, perkutiloj kaj aliaj instrumentoj).
 

La tuta bando “Kaj Tiel Plu” dum 3 semajnoj instaliĝis en Donneville por la surbendigo de la dua albumo Plaĉas al mi kaj tio vere estis ege plaĉa aventuro — tio aspektis kvazaŭ kataluna tendaro, kun ĉio, la muziko kaj la etoso… ankaŭ neforgesebla sperto!

La lasta albumo preparita de Vinilkosmo fine de la jaro 2004, sed aperinta oficiale en la komenco de 2005, estas Rebela sono de “Dolchamar”.

… kaj ne nur ĝi

Kompreneble, ne nur Vinilkosmo eldonis KD-ojn en 2004 kaj kies tajda ondo influis la tutan jaron 2005!

En Germanio la afrika bando de Denis Rock Tamba, “La Rolls”, eldonis albumon Sunradio (bedaŭrinde en majo 2005 la kantisto Denis Rock Tamba estis forpelita el Germanio al Kongo), kaj Ralph Glomp novan albumon Nokto iĝas tag', kaj Jürgen Wulff la senstreĉigan albumon La lumpiramido — ambaŭ aperis ĉe la eldonejo Nigra Kato.

Kaj Stridel, kiu ludas en ĵaz-Esperanto-triopo en Svedio, eldonis la KD-on Jazsperanto.

En Francio Tjeri Faverial eldonis sian duan albumon La ŝosoj de l' utopi' kaj la bretona koruso “Meven” eldonis novan albumon kun maraj kantoj el la tuta mondo Ondumoj tra la mond'.

El Frislando (Nederlando) “Kajto”, kiu debutis kun sia unua albumo en 1989, eldonis la kvinan albumon Lokomotivo, rulu nun! En Rio-de-Ĵanejro nova kantistino, Vera Jordan, eldonis albumon Esperanta voĉo kun kantoj verkitaj de Sylla Chaves, kaj en Ukrainio aperis la unua volumo Ukrainiaj kantoj de la ĥora ensemblo “Espero” sub la gvido de Mikaelo Lineckij.

La jaro 2005

La diskoj, listigitaj supre, estis prezentataj, reklamataj, vendataj, radiosendataj, aŭskultataj kaj recenzataj dum la tuta jaro 2005.

Sed en 2005 mem malmultaj diskoj aperis: jam estis citita la disko de “Dolchamar” Rebela sono (januaro), la disko de Ralph Glomp Komune aperis en oktobro. Krom tio estis retrovita en la kelo de LF-koop stoketo de kasedoj de “Amplifiki” Tute ne gravas sen banderoloj; Vinilkosmo refaris banderolojn kaj reeklanĉis la legendan kasedon ĝis kompleta elĉerpiĝo de tiu retrovita stoko.

Estis reeldonita ankaŭ la unua disko de “Akordo” Muzikpluvo, kiu elĉerpiĝis antaŭ pluraj jaroj. Reeldonis ĝin la eldonejo de Roel Haveman Tekstoj en Nederlando. Reaperis en Britio, nun kiel KD, la kanto-kolekto Londono kantas.

La litovia grupo “Asorti” utiligis la jubilean UK en Vilno por lanĉi sian novan diskon Lernejaj amikoj kun kantoj propraj kaj tradukitaj el la lingvoj rusa kaj litova.

JoMo kaj lia bando Liberecanoj enstudiiĝis la 10an de oktobro por surbendigi la trian albumon kiu navigos inter rokenrolaj kaj tradicipopolaj slavecaj muzikoj… la surbendiga laboro ankoraŭ ne finiĝis kaj daŭros ĝis la komenco de 2006. Sed nepre atentu: tiu nova disko de JoMo estos vera juvelo…

Tri novaj voĉoj inaj

Kromaj novaĵoj en 2005 estas la malkovro de novaj artist…inoj. Ja estas bonege, ke novaj junaj inaj voĉoj aperas en la Esperanta muziko.

Dum ARKONES ni malkovris Zuzanna Kornicka el Poznano (Pollando), kaj Natalia Striĵnjova el Kaliningrado (Ruslando) — belaj kaj elstaraj voĉoj kiuj meritus prilaboradon por diskoprojektoj…

Kantistino el Maŭricia insulo Mary-Jane Gaspard surbendigis Esperanto-kanton laŭ insula Segaa ritmo — ĉe http://www.madir-music.com/Mary-Jane_Gaspard.html eblas aŭdi fragmenton de la kanto Nur amiko.

Riĉa jaro festivala

2005 estis ankaŭ la jaro de riĉaj muzikaj programoj en Esperanto-aranĝoj kaj festivaloj… jam dum la Paska semajno okazis en Bulonjo jubilea Kongreso omaĝe al la unua UK. Tie prezentiĝis antaŭ internacia publiko Jacques Yvart kun novaj kantoj, kiuj aperos en lia eldonota disko, kaj la bretona koruso “Meven”. Poste dum KEF en Helsinki prezentiĝis la aktuala kremo de la Esperanta muziko kun sudamerikaj artistoj (Flavio Fonseca, Alejandro Cossavella de “La Porkoj” kaj “Strika Tango”, DĴ Roĝer', kaj Rogener Pavinski), sed ankaŭ kun la francoj JoMo kaj “Liberecanoj”, el Svedio Martin Wiese kaj Ĵomart, Nataŝa kaj Karina; la germano DĴ Kunar kaj la hispaneca DĴ Arnaŭ, la finnaj Timo Vaananen, Liisa Viinanen kaj “Dolchamar”, la danoj, kaj la bosno de “Esperanto Desperado”.

Bedaŭrinde post la Esperanto-aranĝoj someraj “Dolchamar” kaj “Esperanto Desperado” anoncis pri ilia disiĝo, sed ja ni nun scias pri ilia renaskiĝo… “Dolchamar” revenas al la frua stilo de la “Dolcxamar” duope aŭ triope (tion ni povis konstati dum ARKONES) kaj el “Esperanto Desperado” renaskiĝas du novaj bandoj: unu kun Kim, Brian kaj aliaj muzikistoj de la eksa bando sub la nomo “Hotel Desperado” (ankaŭ la titolo de la lasta albumo), kaj alia bando kun Amir kaj novaj muzikistoj (la nomo de la bando ankoraŭ ne estas oficiale anoncita).
 

Dolcamar en KEF (Fotis Sakari Kauppinen)
Krio de Morto en IJK (Fotis Andrzej Sochacki)

Kompreneble ne eblas silenti pri la elstara muzika programo en la 61a IJK en Zakopane: (“Krio de Morto”, JoMo, “Esperanto Desperado” — ilia lasta koncerto). Interesa estis ankaŭ la festivalo FESTO en Francio proksime de Carcassonne kun “Kaj Tiel Plu” el Barcelono en aŭgusto kaj la famega kaj bonega ARKONES okazinta en Poznań en septembro kun elstaraj koncertoj, interalie de “Krio de Morto”, JoMo, Paŭlo Moĵajev, Ĵak Le Puil, Georgo Handzlik kaj aliaj.
IJK-61 en Zakopane: Oni shatas la Esperantan muzikon (Fotis Andrzej Socacki)
La programo de la 90a UK en Vilno havis plurajn koncertojn, sed neniu el ili, eble krom la Internacia Arta Vespero (en kiu, inter aliaj, debutis Natalia Striĵnjova) altiris la tutan kongresanaron. Kiel malfrutempa koncertejo servis en Vilno la amasloĝejo, en kiu post longa paŭzo sin montris Gleb Malcev kun sia grupo “Piĉismo”.

Aliaj projektoj

Kiel ĉiam, ankaŭ ĉi-jare radio-stacioj ludis grandan rolon en diskonigo de la Esperanta muziko. Modelo inter ili estas Pola Radio. Sed multaj aliaj stacioj plenumas ankaŭ ne malpligravan agadon… ili facile atingeblas pere de la radioarkivejo.

Projektoj naskiĝis en 2005: de DĴ Roĝer' Super Nova — vi aŭdos baldaŭ pri ĝi; tutesperanta albumo de “Krio de Morto” kun video-klipo (muzika filmeto); kantaroj kun DĴ Kunar kaj MusicExpress (Flavio Fonseca); partnereco por reeldonado sub licenco de la diskoj de Vinilkosmo en Brazilo, definitiva lanĉo de ITV fare de Flavio Rebelo, lanĉo kaj ampleksigo de la artista datenbazo ktp…

Pluraj diversaj iniciatoj kiuj riĉigos la Esperanto-kulturon kaj donos al la jaro 2006 pli grandan dimension kaj perspektivojn al la Esperanta muziko.

La Ondo de Esperanto. 2005, № 12.


Novaĵoj | Enirpaĝo