Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Ĉi tiu teksto aperis en la februara kajero de La Ondo. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №2.


Redakcia mesaĝo

Legante la polemikon pri la movado “sur la alia flanko”, mi nevole rememoris pri Tomaš, protagonisto de Neelportebla malpezeco de l' ekzistado de Milan Kundera.

Tiam floris la Praga Printempo. Ĉiuj atakis la komunistajn gvidantojn, kiuj, konstruante komunisman paradizon, alportis plagojn al sia lando kaj eĉ morton al pluraj siaj samlandanoj. Sed la kritikatoj kutime respondis: “Ni ne sciis! Ni estis trompitaj! Ni kredis!” Kaj la tuta problemo finfine formuliĝis jene: ĉu ili vere ne sciis, aŭ nur afektas nescion.

Tomaš ne povis forgesi la Sofoklan historion pri Edipo — filo de caro Lajo, kiu ĵetis lin ekster la urbo pro profetaĵo, ke la filo mortigos lin. Ja poste tiel okazis: Edipo estis devigita mortigi lin kiel nekonaton, kaj poste mem iĝis caro de Tebo kaj edzo de Jokasta, la vidvino de Lajo. Nur dudek jarojn poste Edipo eksciis ke li senscie mortigis sian patron kaj edziĝis je sia patrino, kaj per tio alportis plagojn al Tebo. Li elpikis al si la okulojn kaj forlasis Tebon.

Pliaj detaloj kaj la vivofino de Edipo ne estas gravaj por la kompreno de la ideo de Tomaš, kiu pensis, ke ne gravas, ĉu ili sciis aŭ ne sciis. Gravas, ĉu oni povas taksi iun senkulpa nur pro nescio? Probable ĉeĥa prokuroro en la stalina tempo povus esti trompita de sovetia sekretservo kaj sincere postuladis mortkondamnojn al senkulpuloj. Sed nun, eksciinte, ke lia postulado estis absurda kaj ke la mortkondamnitoj estis senkulpaj, ĉu li rajtas deklari sian honestecon kaj purecon? Ja Edipo, eksciinte la veron ne sentis sin senkulpa. Li ne kapablis vidi la suferojn, kiujn kaŭzis lian nesciado, kaj li blindigis sin… Iom post iom la ideo de Tomaš firmiĝis kaj fine li aperigis artikolon en liberala gazeto.

Tiam regis Dubček kaj tiuj komunistoj, kiuj konsciis sian kulpon kaj volis “kompensi” ĝin. Sed aliaj komunistoj timis kaj uzis la artikolon de Tomaš kiel pretekston: “Vidu, oni jam publike skribas, ke niajn okulojn necesas elpiki”.

Oni konas la sorton de Tomaš post la restaŭrado de la komunistoj, sed ĝi ne koncernas la nunan diskuton. Finfine, temas ne pri partioj, nek pri prokuroroj kaj mortkondamnoj, sed nur pri kelkaj dekoj da personoj, kiuj gvidis la “soclandan” esperantistan movadon en la kadro kaj laŭ la instrukcioj de respektivaj ŝtataj strukturoj. Ĉu multaj el ili jam pentis publike pro sia partopreno en la esence kontraŭhoma propaganda sistemo?.. Pro kunlaboro kun sekretservoj?.. Pro malpermeso vojaĝi eksterlanden al alipensantaj “samideanoj” kaj pro iliaj moralaj suferoj?..

Mi ne engaĝos min en la diskuton. Relegu atente la romanon de Kundera, ĝi enhavas aliajn trafajn konstatojn, kaj ĝi meritas tradukon kaj eldonon en Esperanto. Kiu(j) entreprenu tion? Ĉu eble tiuj, kiuj nun sincere bedaŭras sian iaman senscian misagadon?

AlKo

La Ondo de Esperanto. 2006. №2 (136) 


Novaĵoj | Enirpaĝo