Ĉi tiu teksto estas verkita por La Ondo de Esperanto (2006). Oni povas reprodukti ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtoron, Kinga Nemere-Czachowska, kaj la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006, №4–5.


Marzena (Foto de Kinga Nemere-Czachowska)Maŭistoj kaj esperantistoj

Maŭistaj ribeluloj forkaptis en nepala montaro kvar polojn, kaj inter ili du esperantistojn”, — mi aŭdis la 28an de marto matene en la Pola Radio. Tuj mi pensis, ke temas pri Maĵena (Marzena) Staniszewska kaj Vojtek (Wojciech) Mysiara. Post unu horo mi certiĝis — la radio informis pri iliaj nomoj. Tuj mi telefonis al Nepala Esperanto-Asocio.

“Jes, vendrede viaj konatoj pertelefone informis nin, ke dumvoje haltigis ilin maŭistoj, — diris Bharat Kumar Ghimire,la ĝenerala sekretario de NEA. — Sed mi estas certa, ke nenio malbona okazos, ĉar ofte ribeluloj petas monon de turistoj, kiuj eniras ilian teritorion. Se poloj estas jam liberaj - sekvontan vilaĝon ili atingos perpiede post kelkaj tagoj. Ni devas atendi”.

Feliĉe, jam posttagmeze oni informis, ke la poloj estas liberaj. Bedaŭrinde, ĝis ĵaŭdo, kiam mi skribas ĉi tiun artikolon, mankas rekta kontakto kun ili.

Vojtek (Foto de Kinga Nemere-Czachowska)Maĵena kaj Vojtek havas po 32 jarojn. Ŝi estas juristino, li — sociologo. Ili ambaŭ finis la universitaton Kopernik en Toruń, Pollando. Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo estis ilia revo delonge. Ili bone prepariĝis por realigi ĝin, interalie lernis Esperanton. “Ili kredis, ke la internacia lingvo helpos al ili en multaj landoj — rakontas Teresa Nemere, kiu instruis al ili la lingvon”.

En 2003 Maĵena kaj Vojtek ekvojaĝis. Ili komencis de Ukrainio kaj tuj trovis tie Esperanto-amikojn. Poste ili vizitis Ruslandon, Mongolion, Ĉinion, Vjetnamion, Kamboĝon, Tajlandon, Laoson, Pakistanon, Hindion (Baraton). En Ĉinio ili laboris preskaŭ dum unu jaro strebante gajni monon por plua vojaĝo. Kvankam la poloj ne sukcesis dumvoje instrui Esperanton, kiel ili komence planis, helpe de ĉinaj esperantistoj ili ricevis laboron en lernejo kaj instruis la anglan al ĉinaj infanoj. Dum la tuta tempo la vojaĝantoj raportas pri siaj travivaĵoj en la dulingva retejo: http://www.naszawyprawa.com. Ili ankaŭ sendas retajn leterojn al sia instruistino. “Antaŭnelonge ili skribis, ke ili jam tute ne povas imagi sian vojaĝon sen Esperanto — diras Teresa Nemere. — Ili ŝajnas esti tre kontentaj de siaj ĝisnunaj spertoj”.

Dumvoje Maĵena kaj Vojtek renkontas multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantistojn. Aliaj du personoj, Konrad kaj Maria, kiujn kun ili haltigis maŭistoj, estis poloj, sed ne esperantistoj. Legante la menciitan retejon, oni povas suspekti, ke ambaŭ vojaĝparoj konatiĝis pere de interreto kaj decidis renkontiĝi ĝuste en Nepalo. Eble la forkapto estis ilia unua komuna travivaĵo?

Laŭ nepalaj esperantistoj, la poloj elektis la vojon, kiu ekde jaroj troviĝas en la teritorio posedata de maŭistoj, kiuj ekde 1996 batalas kontraŭ la monarĥia registaro de Nepalo. La distanco inter Jiri kaj Lukla — la vilaĝo konata inter homoj, kiuj grimpas Evereston — estas 5 tagoj da marŝado. En Bhandara (duonvoje, 100 km oriente de Katmanduo) kelkaj armitaj partizanoj haltigis la polojn kaj postulis monon. La vojaĝantoj ne volis pagi, do maŭistoj ne permesis al ili pluiri kaj devigis ilin tranokti en la vilaĝo. La poloj ektimis, telefonis al nepalaj amikoj kaj sekvatage pagis egalvaloron de 280 USD. Lunde ili atingis Lukla, kaj tiam la mondo eksciis pri la danĝera aventuro, kiu ne estis vera forkapto.

Tamen multegaj radioj, televidoj, gazetoj kaj interretaj portaloj en la tuta mondo informis ĝuste pri forkapto de polaj esperantistoj, ĉar ili ne konis la tutan veron. Feliĉe, la nepalaj esperantistoj pravis — ĉio finiĝis bone. Mi pensas, ke nek la polaj vojaĝantoj, nek la maŭistoj imagas, kiel grandegan reklamon neatendite ili faris por Esperanto.

Kinga Nemere-Czachowska

La Ondo de Esperanto. 2006, № 4–5 (138–139).


Novaĵoj | Enirpaĝo