Bertilo Wennergren kun PMEGBertilo Wennergren:
La Esperantisto de la Jaro 2006

Sendependa internacia magazino La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ap Fergus (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005).

Ĉi-jare estis proponitaj 21 personoj, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn.

La rezulto de la voĉdonado

Bertilo Wennergren    6 voĉoj
Peter Zilvar    5 voĉoj
Chuck Smith    4 voĉoj
Barbara Pietrzak, Humphrey Tonkin    po 3 voĉoj
Petr Chrdle, István Ertl, Ilona Koutny, Stefan Maul    po 2 voĉoj
Peter Balaž, André Cherpillod, Antonio De Salvo, Bharat Ghimire, Albrecht Kronenberger, Hori Yasuo    po 1 voĉo

Sveda esperantisto Bertilo Wennergren, loĝanta nun en Koreio, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2006 pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG).

Intervjuo kun Bertilo Wennergren aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto.

Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatojn legu rete ĉe
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm 


Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI
Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA
Aida Ĉižikaitė (LT): sekretario de LitEA
István Ertl (LU): tradukisto ĉe Europa Revizora Kortumo
Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez Gonzalez (CU): estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado
Judit Felszeghy (HU): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Dafydd ab Iago (BE): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto
Bruno Masala (FR): komitatano de OSIEK
Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Mine Yositaka (JP): redakciano de La Movado
Barbara Pietrzak (PL): estro de la Esperanto-redakcio de la Pola Radio
Yamasaki Seikô (JP): membro de la Akademio de Esperanto
Ziko van Dijk (DE/NL): historiisto, aŭtoro de Esperanto sen mitoj

Elektantoj

Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH
Michel Duc Goninaz (FR): lingvisto, redaktoro de NPIV
Agneta Emmanuelson (SE): eksredaktoro de Femina, estrarano de FEM
Gbeglo Koffi (TG): eksdirektoro de la Afrika Oficejo de UEA
Ilona Koutny (PL): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj che UAM
Lee Chong-Yeong (KR): eksprezidanto de UEA
Stano Marček (SK): redaktoro de Esperanto
Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto
Stefan Maul (DE): ĉefredaktoro de Monato
Atilio Orellana Rojas (NL/AR): direktoro de IEI, sekretario de ILEI
Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Margareta Ritamäki (FI): prezidanto de EAF
Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF; redaktoro de La Merkato
Josef Shemer (IL): prezidanto de ELI
Ljubomir Trifonĉovski (BG): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto


Novaĵoj | Enirpaĝo