Musklaku por legi pluLa januara Ondo:
dusemajna malfruo

Duafoje dum la 15-jara eldonado La Ondo de Esperanto atingas la legantojn kun malfruo. La januara kajero, kun nove dezajnita kovrilo, estis dissendita nur la 4an–5an de januaro, sed ne kelkajn tagojn post la Zamenhofa Festo, kiel estis planite.

La unua prokrasto okazis somere 2001 pro la transiro de la redakcio el Uralo al Baltio. Sed la nunan prokraston, same dusemajnan, kaŭzis sanproblemoj.

HaGo, la eldonanto, reveninte hejmen post Arkones, dum tri monatoj preskaŭ seninterrompe restas en hospitalo. Sed post la decembra operacio, kiu ebligos hejman memflegadon, ŝi rehejmiĝos meze de januaro kaj rekomencos la administradon de la revuo kaj de la eldonejo Sezonoj.

AlKo, la redaktoro, tuj post la pretigo de la decembra kajero pro akcidento havis gipsitan kruron kaj, kvankam ne per kruro li komputilumas, la redaktado stagnis dum pli ol unu monato. Nun li jam preskaŭ senprobleme premas klavojn kaj esperas reatingi la normalan eldonritmon jam en februaro.

Pro la menciitaj problemoj ni devis nuligi ankaŭ la Zamenhofan Semajnfinon kun diplomatia akcepto kaj la sukcese komencitan kurson por universitataj studentoj.

Ni petas pardonon pro la prokrasto kaj kore dankas dekojn da niaj amikoj en ĉiuj loĝataj kontinentoj, kiuj kuraĝigis nin dum la tre malfacila periodo!

HaGo, AlKo


Novaĵoj | Enirpaĝo