La LokoLa plej bona Loko

Ĉi tiu teksto aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto. (La reta tiu versio estas eĉ iom pli ampleksa ol la paper-forma.) Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №3).

La Loko estas tegmenta nomo por kelkaj projektoj, kiujn Daniel Salomon kaj Olof Olsson realigas en diversaj sferoj. Hodiaŭ ili respondas al niaj demandoj.

Daniel: Mi estas Daniel Salomon. Mi naskiĝis en 1976 en Danio. Mi kreskis en Francio, studis arton en Francio, Danio kaj Germanio. La pasintan jaron mi loĝis en Londono. Nuntempe mi ne scias, kie mi loĝas.

Olof: Mi estas Olof Olsson. Mi naskiĝis kaj kreskis en Svedio, sed mia patrino estas nederlanda. Mi studis la anglan lingvon, filozofion, fotografion kaj arton. Nuntempe mi loĝas en Kopenhago.

Kiam kaj kial vi lernis Esperanton? Ĉu vi iel utiligis Esperanton en la antaŭLoka epoko?

Ni ĉiam sciis ke esperanto ekzistas, sed ni neniam sentis la urĝon lerni ĝin ĉar ne montriĝis bezono. Unu tagon hungara amiko de Olof plendis pri la fipremanta devo komuniki anglalingve. Tio kaŭzis, ke reflektado pri lingvo kaj ĝia efiko al ni homoj eniris la konversacion, tra niaj pensoj, sentoj kaj ŝercado. El tiuj tri aferoj konsistiĝas la motoro de la arta proceso — fulmideoj. (La interrilato ne estas logika aŭ antaŭkalkulebla tamen fundamente nepra.) En la formo de tia fulmideo naskiĝis La Loko.

Ni ekuzis esperanton per La Loko kaj ekigis La Lokon per esperanto. Ke ekzistas komunumo da parolantoj ni ne sciis kaj ankaŭ ne pridemandis. Jam antaŭe ni havis la ideon startigi projekton, kiu havas tutneŭtralan deirpunkton, bazon, kiu penetras ĉion kaj povas esti rilatigata al ĉio. Esperanto ofertiĝis kiel la fadeno, kiu havas la potencon kunligi projektojn kaj ideojn pri la plej diversaj aspektoj de la vivo kaj la plej diversaj spacoj en la kosmo, ĉu realaj aŭ konstruitaj. Esperanto aperis al ni ne nur kiel lingvo, sed kiel fenomeno, filozofio kaj vivstilo. Kompreninte ĝian potencon, lerni ĝian eksteran formon estis nur rimedo materialigi ĝian esencon.

Kion celas La Loko?

La Loko estas laboratorio, kiu ekzistas en materiala kaj interdimensia sfero. Pro tio ĝiaj funkcioj estas nedifineblaj kaj senlimaj — tio, kion oni enmetas, trairas proceson de transformiĝo kaj elvenas produkto tutnova, kreiĝinta laŭ la sama principo kiel fulmideo. Same kiel esperanto, La Loko estas platformo, sur kiu eblas priskribi ĉiajn enhavojn de la universo. Kelkaj kampoj, kiujn ni jam esploris, estas filmado, gastronomio, arkitekturo, danco, desegnado, komunikiloj, sporto, politiko kaj konversaciado.

Rilate al la konkreta rolo, kiun ĝi havas por la esperantista komunumo, ni povas diri la sekvan: “Esperantujo” estas mondo, kiu ekzistas en la kapoj de homoj kaj iĝas reala nur per interretaj projektoj aŭ dum kongresoj. La Loko kreas realan esperantan universon, kun esperantaj objektoj, manĝaĵoj, komunikiloj, ejoj kaj vivstilo. Esperanto iĝas tuŝebla, gustumebla, spertebla per ĉiuj sensoj de la homa korpo.

La LokoLa Loko famiĝis en Esperantujo per la kampanjo por Esperanto-teamo en la futbala mondpokalo 2010.

Ni kampanjas por ke la Esperanto-teamo partoprenu en la Mondpokalo de FIFA en Sud-Afriko en 2010. Disvastiĝis la informo, ke la projekto estas nur truko por altiri la atenton de la amaskomunikiloj al esperanto. Sed tio nur estas kromefiko. La fakta celo estas kunligi la idealisman lingvon esperanto, kiu alparolas ĉefe intelektulojn, kun sporto, kiu movigas homamasojn, ekigas emociojn, fanatikecon kaj identiĝon. Sed, male al la strukturo de la ĉampionado kiu tradicie baziĝas sur patruja fiero kaj patriotismo, ni proponas al la ludantoj kaj fervoruloj futbalon sen nacia ŝovinismo. Nia teamo elstaras ĉar ĝi apartenas al neniu lando sed tamen integriĝas en la spiriton de la ludoj.

En via retejo estas listigitaj pliaj projektoj: Ovo, Kolbasoj sen limoj, la rekta metodo, la amikeco-konferenco en Tajlando k.a. Bonvolu rakonti.

Ovo ekzistis en majo-junio 2005. Ĝi estis la unua esperanta rapidmanĝejo kaj ni surtabligis nur mole boligitajn ovojn. La ovo kun ĝia kompakta formo kaj ĝia uziĝo en nekalkuleblaj diversaj pladoj ĉie en la mondo estas reprezentata por koncepto de esperanto, kiu estas ankaŭ imanenta en la arkitekturo de la naturo. Tiun koncepton Ovo aplikis al la fenomeno de rapidmanĝejoj. Ĝi transprenis la formon de hodiaŭa pragmata ekonomiado (modelo McDonald's) kaj plivastigis ĝin je la valoro travidebleco. Tio signifas, ke la kliento scias, kion li manĝas kaj de kie ĝi originas, jen la natura, perfekta rilato inter homo kaj lia manĝaĵo.

Kolbasoj sen limoj estas kolbasfirmao, kiun ni lanĉis en Rejkjaviko. En Islando la hotdogo fariĝis preskaŭ la nacia plado. La islandanoj fiere manĝas siajn naciajn kolbasojn, precipe la 17an de junio, kiu estas la nacia tago. Ni volas oferti alternativajn kolbasojn; kolbasojn kiuj ne reprezentas landon. Tial ni lanĉis Kolbasojn sen limoj. Krome niaj kolbasoj estas faritaj el islanda ŝafviando. Tiel ili estas turnopunkto en la kolbaskulturo, kiu estis asociita kun meza kvalito kaj la stato de stratmanĝaĵo. Ni lanĉis la projekton en la Viva ArtMuzeo en Rejkjaviko la 17an de junio, la nacian tagon mem. Ĉiuj ĉeestantoj havis la eblecon gustumi la kolbasojn. Nia malferma parolado estis belege tradukita el esperanto al la loka lingvo per loka esperantisto.

La loko: Taja-Esperanta AmikecoPor la magazino Der Freund ni kreis lingvokurson La rekta metodo. La kurso donas ne nur gramatikajn regulojn de esperanto sed ankaŭ kontinuigatan rakonton. En ĝi eblas interpreti moralajn kaj sociopsikologiajn enhavojn. La celgrupo de la kurso do estas tiuj, kiuj scivolas pri la lingvo kaj tiuj, kiuj interesiĝas pri demandoj de moralo kaj homa psiko/socio.

Unu el niaj plej ŝatataj projektoj estas nia taja-esperanta amikeco-konferenco. Per tre limigitaj rimedoj, ni aranĝis konferencon promociantan esperanton en Tajlando. Esperanto estas preskaŭ tute nekonata en Tajlando, tial aranĝi tian eventon estas defio. Per malmultaj fortaj simboloj kiel flagoj, interpretisto kaj speciale farita kuko, ni sukcesis fari ion, kio aspektis sufiĉe formala, kio similis al diplomata kunveno. Kvankam la projekto estis iom humura, ĉeestintaj ĵurnalistoj skribis seriozajn artikolojn pri esperanto kaj ĝia ebla bonfaro por Tajlando.

Kiel viaj artistaj kolegoj rilatas al via intereso pri Esperanto?

Ne eblas ĝeneraligi tion. Kiel esperantistoj, kelkaj artistoj havas iomete vivforan pensmanieron kaj trovas la lingvon interesega kaj inspiriga teorio, sed ne vidas ĝian realan, vivantan dimension. Aliaj opinias, ke ĝi estas tro simpla por servi kiel arta modelo, kaj misvalidas ĝin. Ni moviĝas inter tiuj du vidpunktoj, tenante al ambaŭ la plejeble grandan distancon.

Kvankam vi estas duopo, evidente ĉiu el vi havas siajn proprajn interesojn, kiujn?

Ni estas artistoj. Arto reflektas kaj prilaboras ĉiujn aspektojn de la vivo. Estante la medio, en kiu formiĝas arto, ni efektive interesiĝas pri ĉio. Artisto estas perilo, tra kiu fluas informoj, kiujn li prilaboras kaj kiuj prilaboras lin. Je la fino elvenas produkto, kiu diversas de persono al persono. La diferencoj do serĉindas en la maniero, ne en la temoj. Sed tion ni ne esploris, ĉar tro da kognitiva reflektado ĝenas artajn procesojn, kiuj laboras per la ekvilibro de ĉiuj ebenoj de la konscio.

Kio por vi estas Esperanto?

Ni forte kredas, ke esperanto, la lingvo kaj ĉio, kio ĝi estas krome, povas plibonigi la mondon. Ni uzas ĝin en nia arto kiel metodikan modelon kaj per ĝia ekzemplo ni malkodas la gramatikon de ekzistantaj aĵoj. En ĝia konstrumaniero evidentiĝas al ni la interna strukturo de la mondo. Tiusence ĝi estas la plej natura lingvo, kiu ekzistas. Kaj ĉi tian koncepton ni aplikas al niaj produktoj; kiel esperanto ili estas universalaj, belaj, simplaj, funkciaj, egalecaj, demokratiaj, direktaj kaj amikaj. Ĝi do utilas al ni kiel modelo sed ni ankaŭ kontribuas al ĝi, esplorante novajn ebenojn kaj dimensiojn, aplikante ĝin al novaj vivterenoj kaj taskoj. Nur per aplikado, servado kaj utiligado esperanto povas plivastiĝi kaj evolui de virtuala revmondo al reala vivkadro.

Ĉu arto povas esti facila kiel Esperanto?

Arto ĉiam estas tiom facila, kiom ĝia ricevanto. Same kiel esperanto, ĝi en si mem estas nenio, kio enhavas ĉion. Nur per la interpretado/uzado de la ricevanto povas iĝi io kaj ricevi signifon. Arto estas facila ĉar neniu bezonas ĝin. Ĝi estas tute libervoldependa kaj estas la plej alta ŝtupo de homa vivado/pensado. La kulminpunkto de tio estas perfekta simpleco, travidebleco, egaleco kaj universaleco. Same kiel esperanto, ĉiuj artaj esprimoj estas orbitoj, kiuj nekonstante cirkulas pli aŭ malpli proksime ĉirkaŭ tiu stato.

La Ondo de Esperanto, 2007, №3.


Novaĵoj | Enirpaĝo