Se la tuta mondo estus Islando!..

En la februara Ondo aperis nia abonstatistiko por la jaroj 1998–2006 —
 

1998
1999
2000
2001
2002
2003
2004
2005
2006
Ruslando
147
133
122
115
101
98
104
92
93
Aliaj landoj
136
170
238
257
305
407
421
450
452
Entute
283
303
360
372
406
505
525
542
545

— kaj la listo de la landoj kun pli ol 10 abonantoj (enkrampe estas la nombroj por 2005):

Ruslando 93 (92), Pollando 66 (65), Germanio 44 (43), Francio 32 (35), Usono 28 (22),
Britio 27 (25), Italio 25 (24), Finnlando 22 (29), Belgio 19 (15), Svedio 19 (20),
Hispanio 17 (20), Japanio 16 (14), Brazilo 15 (13), Danlando 13 (15), Svislando 11 (11).
Nun iom pli detale. En 2006 La Ondo havis 545 abonantojn, kaj dum naŭ jaroj ni ricevis sume 3856 individuajn kotizojn el 55 landoj. Plej multaj kotizoj venis el Ruslando — entute 1005 (26%). Tamen la procentaĵo de la ruslandaj abonantoj malkreskas: de 51,9% en 1998 (tiam inter 283 abonantoj estis 147 ruslandanoj) ĝis 17% en 2006.
 
Ruslando 1005 Finnlando 168
Pollando 381 Svedio 158
Germanio 213 Italio 132
Usono 205 Japanio 128
Francio 202 Brazilo 126
Britio (UK) 180 Belgio 115

Malgrandaj landoj povas malfacile superi la grandajn laŭ la abonkvanto, sed la relativan staton vidu en la suba statistiko pri nombro da abonoj por unu miliono da loĝantoj, pagitaj dum 1998–2006. (En la listo estas nur landoj kun pli ol 15 abonoj entute — do sen Luksemburgio, Irlando kaj Nov-Zelando.)

La jubilea Ondo (numero 150)Islando 110,0 (32 abonoj / 0,29 mln)
Finnlando 32,0 (168 abonoj / 5,25 mln)
Estonio 20,1 (27 abonoj / 1,34 mln)
Svedio 17,5 (158 abonoj / 9,04 mln)
Litovio 17,3 (59 abonoj / 3,40 mln)
Danlando 12,7 (69 abonoj / 5,42 mln)
Belgio 10,9 (115 abonoj / 10,5 mln)
Svislando 10,7 (79 abonoj / 7,4 mln)
Norvegio 10,2 (47 abonoj / 4,62 mln)
Pollando 10,0 (381 abonoj / 38,1 mln)
Latvio 7,86 (18 abonoj / 2,29 mln)
Kroatio 7,50 (33 abonoj / 4,44 mln)
Ruslando 6,98 (1005 abonoj / 143,9 mln)
Aŭstrio 3,75 (31 abonoj / 8,26 mln)
Francio 3,21 (202 abonoj / 62,8 mln)
Aŭstralio 3,00 (61 abonoj / 20,3 mln)
Britio (UK) 2,98 (180 abonoj / 60,3 mln)
Germanio 2,58 (213 abonoj / 82,4 mln)

Okulfrapas la eŭropeco de la listo kaj la populareco de La Ondo en la landoj nordiaj kaj baltaj. En Islando la probableco renkonti abonanton de La Ondo estas 150-oble pli granda ol en Usono. Se en la tuta mondo oni abonus nian revuon same aktive kiel en Islando (unu abono por 72,5 mil loĝantoj), nun La Ondo de Esperanto havus pli ol 80 mil abonantojn en la tuta mondo, inkluzive de 2 mil en Ruslando kaj 4 mil en Usono.

AlKo

La Ondo de Esperanto. 2007, №4 (150)


Novaĵoj | Enirpaĝo