Sukcena Ondo

Kaliningrado, 17–19 aŭg 2007

Kaliningrada Regiona Esperantista Unuiĝo (KREU) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al festa renkontiĝo Sukcena Ondo 2007, dediĉita al la 100-jariĝo de la organizita Esperanto-movado en Kenigsbergo-Kaliningrado.

Okaze de la jubileo la 17an de aŭgusto (vendrede) okazos Festkunveno en la prestiĝa Germana-Rusa Domo. Krom esperantistoj la Festkunvenon partoprenos diplomatoj, reprezentantoj de urbaj kaj regionaj ŝtataj instancoj kaj sociaj organizaĵoj, ĵurnalistoj. Etan koncerton prezentos Natalia Striĵnjova. La Festkunvenon garnos gazetara konferenco, jubilea ekspozicio kaj bufeda regalo. Post la solenaĵoj sekvos interkona vespero.

La 18an de aŭgusto (sabate) ni havos tuttagan ekskurson kaj piknikon en la unika naturparko Kurŝa Terlango. Post la reveno en la urbon, vespere, okazos Centjariĝa Bandedo en restoracio kun Jubilea Kuko.

La 19an de aŭgusto (dimanĉe) en la Marista Kulturpalaco La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj prezentos sin. La novan eldonon de La Mastro de l' Ringoj de J.R.R.Tolkien (en la traduko de William Auld) oni povos aĉeti kun speciala Jubilea Rabato. Poste oni konatiĝos kun la rimarkindaĵoj de la urbo: la Katedralo, filozofo Kantio, kaj Sukcena Muzeo.

Al la programo kontribuos, interalie: Halina Gorecka (prezidanto de KREU), Irek Bobrzak (gvidanto de Varsovia Vento), Povilas Jegorovas (prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro de La Ondo de Esperanto), Eduardo Kozyra (vicprezidanto de la Pola Esperanto-Asocio), Alen Kris (poeto kaj ĵurnalisto)...

Kaliningrado estas atingebla trajne (Berlino, Gdansko, Malborko, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Ĥarjkiv, Homel), avie (Berlino, Varsovio, Minsko, Homel, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Jekaterinburg k.a.) kaj buse (el pluraj urboj de Bjelarusio, Estonio, Germanio, Latvio, Litovio, Pollando, Ukrainio). Oni povas veni ankaŭ aŭtomobile.

Distancoj inter Kaliningrado kaj kelkaj gravaj urboj

Kaliningrado-Moskvo — 1250 km
Kaliningrado-Sankt-Peterburgo — 900 km
Kaliningrado-Vilno — 350 km
Kaliningrado-Rigo — 390 km
Kaliningrado-Berlino — 600 km
Kaliningrado-Varsovio — 400 km

Fotis Jelena ChepinogaPri la urbo

La urbo, historie konata kiel Kenigsbergo, en 2005 festis sian 750-jariĝon, ĉar ĝi estis fondita de kruckavaliroj en 1255 surloke de prusa urbeto Twangste. Inter 1457 kaj 1525 ĝi estis la ĉefurbo de la Kruckavalira Ŝtato, kaj en 1525–1772 — la ĉefurbo de Prusio. En 1772 Kenigsbergo iĝis la ĉefurbo de la provinco Orienta Prusio, kaj tia ĝi restis ĝis 1945, kiam la Potsdama Konferenco likvidis la provincon kaj dividis ĝin inter Pollando kaj Sovetunio. En 1946 la urbo ricevis la nomon Kaliningrado.

Pri la regiono

Kaliningrado estas centro de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Ekde 2004 Kaliningrada regiono estas enklavo en la Eŭropa Unio. Norde kaj oriente la regiono havas 200-kilometran limon kun Litovio, la suda limo kun Pollando etendiĝas je 210 kilometroj, en la okcidento de la regiono estas 140-kilometra Balta marbordo. En la regiono loĝas ĉirkaŭ unu miliono da homoj (0,7% de la Ruslanda loĝantaro), el kiuj preskaŭ duono loĝas en Kaliningrado mem. Aliaj grandaj urboj en la regiono estas Sovetsk (Tilsit), Ĉernjaĥovsk (Insterburg), Baltijsk (Pillau).

La klimato de la regiono estas milda. La plej grandaj riveroj estas Pregola kaj Nemano. En la regiono estas pli ol 38 lagoj kun areo pli ol 10 hektaroj. La plej granda lago estas Vyŝtyneckoe (17,6 km²) kun maksimuma profundeco 54 m. Turistojn logas ĉi tien la riĉa historio de la iama Orienta Prusio, vidindaĵoj de Kenigsbergo-Kaliningrado, banurboj ĉe la maro, naturparko Kurŝa Terlango.

Aliĝkotizo (5 eŭroj = 175 rubloj, 19 zlotoj, 17 lidoj) rajtigas al partopreno en la programo kaj ricevo de la dokumentoj. La ekskurso kun pikniko kaj la bankedo estos pagendaj aparte. Lernejanoj kaj studentoj aliĝas senpage.

Loĝado en la hotelo Deima. Unu nokto en 2–3-lita ĉambro kostas 330 rublojn (ĉ. 10 eŭroj).

Alveno. Informu rete aŭ telefone pri la tempo kaj maniero de via alveno, kaj ni renkontos vin aŭ klarigos, kien kaj kiel vi iru/veturu.

Aliĝado. Ĉiuj pagoj estos akceptataj ĉe la aliĝo, sed bonvolu antaŭ la 15a de julio mendi loĝadon, ekskurson kaj bankedon por ke ni povu rezervi necesan nombron da lokoj. Oni povas plilongigi la restadon en Kaliningrado por pli detale konatiĝi kun la urbo kaj regiono, kaj por ripozi ĉe la maro. Lokaj esperantistoj helpos vin.

Vizoj. Loĝantoj de preskaŭ ĉiuj landoj devas havi ruslandan vizon. Poloj kaj litovoj povas ricevi senpagajn vizojn por viziti Kaliningradon en la Ruslandaj konsulejoj en Varsovio, Gdansko, Krakovo, Poznano, Szczecin, Vilno kaj Klaipėda. Hotelo Deima sendos al ĉiu aliĝinto el aliaj landoj invitilon, kiu helpos aranĝi vizon en Ruslanda konsulejo. Por sendi la invitilojn ni devos ricevi antaŭ 1 jun 2007 la necesajn informojn pri la invitatoj (plena nomo, naskiĝdato, pasportnumero).

Ni festu kune!

Komitato de KREU
Redakcio de La Ondo

Poŝta adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033 (ne antaŭ la 10a horo matene)
Retpoŝto: sezonoj@gazinter.net, sezonoj@kanet.ru
Retpaĝo: http://www.esperanto.org
Tujmesaĝilo (ICQ): 207-992-210 


Novaĵoj | Enirpaĝo