Ĉi tiu teksto aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №6).


Andreas KuenzliLa plej granda enciklopedio en Esperanto

Andreas Künzli respondas

La eldono de Universalaj lingvoj en Svislando fariĝis evento en Esperantujo. Neniam pli frue en Esperanto aperis enciklopedia libro tiel detala, tiel riĉe ilustrita, kaj tiel … peza. Ĝia aŭtoro, 45-jara svisa filologo, historiisto kaj imformadikisto, Andreas (Andy) Künzli, science esploris, sistemigis kaj prezentis la historion de la internaciaj planlingvaj movadoj en sia lando. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo de Esperanto.

Kiam vi komencis labori pri la Svisa Enciklopedio Planlingva?

Ĉi tiu projekto estas malnova revo de mi. Post la fino de miaj slavistikaj studoj en la zurika universitato en 1992, dum 1993–94 mi havis la okazon labori en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds. Tiukaze mi havis facilan aliron al la arkivoj de CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia). Samtempe mi dissendis enketilon al la svisaj esperantistoj kaj komencis alimaniere kolekti materialon por la enciklopedio. Nature tiam ekzistis neniu konkreta imago kiam kaj kiel ĝi aperos. Certe mi orientiĝis koncepte laŭ la Enciklopedio de Esperanto de la jaro 1933.

Kiamaniere la projekto estis organizita kaj financita?

Longe ĝi estis la privata projekto de Andy Künzli. Sojle de la 100-jariĝo de SES (Svisa Esperanto-Societo) en 2003 la projekto fariĝis oficiala kaj sponsorita parto de ĝia Agado 2003. Ĝis la fino la laboro restis honorofica. SES kaj CDELI, kun aliaj privataj sponsoroj, transprenis la respondecon de la eldonado kaj pagis la fakturon por la presado, kiu sumiĝis je pli ol 30 mil svisaj frankoj.

Ĉu la libro vendiĝas bone?

Vidu: tiuspecaj libroj estas grandkvante malfacile vendeblaj, ĉar ili interesas precipe nur limigitan cirklon de la celita publiko. Estis presitaj 600 ekzempleroj, kaj povis esti venditaj ĝis nun certe ne pli ol 200 ekzempleroj, inkluzive de la subskripcia periodo. Longa tempolimo estas antaŭvidita por finvendi tian libron, kiel kutime ĉe similaj verkoj en Esperanto. Do la svisa enciklopedio ankoraŭ longe restos akirebla ĉe mi (kiel peranto de SES) kaj ĉe CDELI.

Kiaj estas la konkludoj pri la svisa planlingva movado?

Iam ekzistis la Volapük-movado, kiu estingiĝis jam fine de la 19a jarcento. Samtempe aperis la Esperanto-movado, poste ankaŭ la movadoj de Ido, Occidental-Interlingue kaj de Interlingua (IALA). La ĉi-lastaj malaperis de la scenejo en Svislando, ĉar ilin apogis nur tre malmultaj homoj, kaj restis do nur la esperantistoj. En kelkaj ciferoj esprimite, la stato de la Esperanto-movado, kompare kun ĝiaj grandaj ambicioj servi kiel universala lingvo, estas sufiĉe modesta: Nuntempe nur 150 membroj konsistigas la landan asocion de Svislando, SES, kiu ekzistas ekde 1903, trideko da membroj partoprenas ĝian juran jarkunvenon, kaj manpleno da homoj estas hobie aktivaj. En la lastaj jaroj malfondiĝis diversaj Esperanto-asocioj kaj mortis gravaj figuroj de la svisa Esperanto-movado. Kompreneble la Esperanto-movado neniam ludis ian gravan rolon aŭ estis amas-movado en Svislando. La sola signifa publika agado en Esperanto eble estis la elsendoj de Svisa Radio Internacia, kiuj ekzistis duonjarcenton ĝis 1992, kiam ili estis abolitaj. La sola signifa instalaĵo planlingva en Svislando restis CDELI en La Chaux-de-Fonds.

Do iom senperspektiva afero?

Persone mi timas, ke post iom da tempo ankaŭ la Esperanto-movado ŝrumpos kaj povos malaperi, kiel tion prognozis Tazio Carlevaro en sia studo Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045. Sed mi ne estas tiom pesimisma pri la tutmonda stato de Esperanto. Se do ankoraŭ mia generacio ne kapablos refreŝigi la movadon en Svislando per novaj fortoj, Esperanto alfrontos malfacilajn tempojn. Nature de tempo al tempo ĉiam aperas iuj novaj fortoj — sed tiuj personoj mem estas precipe mezaĝaj aŭ maljunaj kaj kutime hezitas aŭ rifuzas transpreni konkretajn taskojn aŭ respondecojn. De jaroj aŭ jardekoj pli malpli la samaj samideanoj gvidas la agadojn. La fenomeno ĉe la junularo estas, ke kun la tempolimo de 30 tiu publiko eksjunuliĝas, tiel ke la junularaj asocioj kutime ne ekzistas tre longe kaj kunfandiĝas kun la mezjunula publiko. Eterna problemo.

Kiuj estis la reagoj al la svisa enciklopedio?

La homoj miris ĉefe pri la amplekso de tiu libro, pri la multaj bildoj, la diligenta laboro kaj la klera enhavo. Neniu atendis, ke ĝi fariĝos tiom dika (nome 1129 paĝojn). Origine ni kalkulis je sume 500 paĝoj, ne pli. Aldoniĝis la antologia parto, kiu faris la libron dukilograma. Mi atendas ankoraŭ kelkajn lucidajn recenzojn, kiuj rajtas esti ankaŭ kritikaj.

Kiuj laŭ vi estas la malfortoj de la libro?

La esenca demando en tia projekto estas kiel prezenti ampleksan, heterogenan informaron en enciklopedieca maniero. Enciklopediece pensi signifas, ke oni devas kompakte, resume kaj interrilate pensi, konsiderante samtempe kiel eble plej multajn facetojn de la traktata temo. Krome oni devas zorgi por ekvilibrigita, objektiva kaj korekta prezento de la informoj. La trovitaj informoj kaj fontoj ofte estas problemplenaj, ĉar eventuale ne sufiĉe fidindaj kaj malfacile kontroleblaj tra aliaj kanaloj. Ankaŭ la prezentitaj artikoloj ĉiam restas iel nekompletaj. Respondojn kaj sinpravigojn mi provis doni en la detala antaŭparolo de la enciklopedio.

Gravas ankoraŭ aldoni, ke mi ja ne havis la intencon skribi la definitivan, perfektan verkon! Komence la ambicio estis multe pli modesta, sed kun la tempo ĝi fariĝis pli alta. La teksto estis aranĝita per la programo Microsoft Word, kiu havas siajn kapricojn, kaj la tuto estis konvertita al la formato “pdf”, ĉar la presisto akceptis tiun formaton. Tio estis grandega avantaĝo. Aliflanke, la grafika aranĝo aspektas kelkfoje eble iom amatorece. Sed ni ne celis ion alian.

Kiujn ĉefajn problemojn vi alfrontis dum la laboro?

La plej malfacila momento certe estis la plej lasta, produkta, presa fazo, ĉar tiu ĉi ne plu dependis de mi mem. Pro daŭraj komunikproblemoj kun la presisto en Neuchâtel okazis ĉagrenoj kaj prokrastoj. Kiam en junio mi donis la finitan prespretan diskon al la presisto, ni kredis, kaj tio estis ankaŭ promesita, ke la stoko estos presita kaj bindita, do liverita al ni, ene de 6–8 semajnoj. Sed tio estis granda kred-eraro. Kun ĉiuj perturboj, kiuj okazis en la dua duonjaro de 2006, inkluzive de fuŝpresado kaj represado de la libro, ni ricevis la libron nur fine de decembro, mi mem eĉ komence de januaro. Tio signifis, ke ni maltrafis plurajn okazojn por promocii kaj vendi la libron, ekzemple dum la UK en Florenco.

Kiuj estas laŭ vi la plej legindaj artikoloj?

Da ili estas certe multaj, mi nomu nur kelkajn: interesa estas la tuta ĉapitro pri Volapük, kiu ja ankaŭ prezentas kelkajn kuriozaĵojn. Aliaj legindaj artikoloj temas pri gazetaro nacilingva, familioj esperantistaj, virinoj, Svislando, SES, UEA, Gonzague de Reynold, Hodler, Reverdin, Esperanta Civito, sed ankaŭ la ĉapitroj pri Ido, Occidental, Interlingua kaj interlingvistiko.

En via enciklopedio aperas sufiĉe longa “omaĝo” al la Esperanta Civito. Kial tiom detale pri tio kaj kiu estas via persona sinteno pri tiu iniciato?

Ha interesa demando! Ĉar la Esperanta Civito (EC) rekte rilatas al Svislando, kie okazas multaj ĝiaj agadoj, ĝi estas prezentita en la enciklopedio, sed precipe ankaŭ por komprenigi al la legantoj pri kio temas kaj kiu estas la esenca kritiko pri ĝi. Mia tute privata aŭ persona opinio pri EC estas la jena: Kvankam kelkaj bazaj ideoj de EC eble estas iom interesaj aŭ eĉ aprobindaj, laŭ mi la fundamenta problemo de EC troviĝas en tute alia(j) sfero(j): nome unue en la diametra, persista (kaj evidente senespera) opoziciemo de EC kontraŭ UEA (per kiu EC kvazaŭ neas la ekzistorajton de UEA kaj senvalorigas la “finvenkismon”). Temas do iusence pri lukto de Davido kontraŭ Goliato. Due, multo dependas de la persona rilat- kaj esprimstilo de Giorgio Silfer, ĉefprotagonisto de EC, vidalvide de UEA kaj de diversaj ĉefreprezentantoj de la Esperanto-movado.

Aliaj kernaj problemoj de EC estas ankaŭ, ke ĝia koncepto estas tro eliteca, tro politikeca, la maniero de ĝia efektiviĝado iom ridinda kaj la informpolitiko iom unuflankeca; kiel “bela intelekta fikcio” EC estis trafe karakterizita de iu svisa esperantisto. SES kaj la plimulto de la svisaj esperantistoj klare distanciĝis de EC, ĉar en la nuna fazo de la svisa esperantismo ĝi estas nek taŭga nek necesa. Prefere oni deklaru EC-on pli kiel nedevigan eksperimenton anstataŭ kiel necesan potencon kun movadinterna opozicia karaktero.

Ŝajnas al mi, ke la civitanoj pli kaj pli izoliĝas ene de la Esperanto-movado, kaj ke EC fariĝis pli malpli la privata afero de Silfer.

La homoj ĉirkaŭ EC estu pli sisteme aktivaj kaj produktivaj en esperantologio, interlingvistiko, ĉar potencialon ili posedas, sed ne sufiĉe ekspluatas ĝin, senutile dediĉante siajn tempon kaj monon al aferoj eble malpli prioritataj, malpli bezonataj.

Sed ĉu UEA estas pli bona?

UEA ludas komplete alian rolon ol la EC: ĝi ĉefreprezentas, kiel monopolisto, la Esperanto-movadon; ĝi estas monolito, iom rigida, ege konservativa en sia kulturo, tamen sufiĉe heterogena kaj ankoraŭ sufiĉe potenca, ĉar portata de la mezaĝuloj kaj maljunuloj, de ĝiaj individuaj membroj, komitatanoj, estraro, CO, landaj asocioj. Do la disponebla infrastrukturo estas larĝa. Ĉi tiu organizo, fondita en 1908, jam fariĝis legendo kaj estas la sankta bovino de la plimulto de la esperantistoj, kiuj kredas je la “fina venko” de Esperanto kaj atendas, ke UEA enkondukos, efektivigos ĝin. En sia nova libro Lingvo kaj popolo Tonkin ja aludis kelkajn esencajn problemojn de UEA.

Laŭ mi estus iom danĝere tro reformi UEA-n kaj la UK-on en ĝia nuna formo, ĉar la rezultoj de tiu reformo ne estus antaŭvideblaj. Oni evitu iel perforti la organizon. La pereo de UEA estus katastrofo por la tuta Esperanto-movado. Pro tio necesas nepre eviti la malfortiĝon de UEA. La plej diversajn tendencojn UEA absorbas en sia sistemo de fakaj organizoj. Sekve, kiel faka organizo de UEA, ankaŭ EC povus utile kunlabori kaj iom influi la evoluon de UEA kvalite, intelekte, kulture, science. Estas do bedaŭrinde, ke Silfer, Martinelli, Żelazny k.a. ne partoprenas la UK-ojn, kie por la klerigado de la homoj ili certe estus utilaj kaj kie sine ili eble povus ludi eĉ pli grandan rolon ol kiun ili ludas kun sia efemera EC — paradokse ĉu ne?

Oni rememoru la tragikan finon de Lapenna sine de sia same efemera neŭtrala movado. Evidente la tradicia Esperanto-movado ne toleras “disidentajn” aŭ “renegatajn” strukturojn, same ne la idistojn siatempe, kiuj estis kondamnitaj kiel herezuloj kaj de la esperantistoj punitaj per totalaj ignorado kaj bojkotado.

Kiajn novajn projektojn vi havas nuntempe?

Mi komencis verki germanlingvan biografion pri Zamenhof, kies tekston mi volus eldoni ĉe grava libroeldonejo en Germanio aŭ Svislando. Ankaŭ mi planas verki detalan biografion pri Edgar von Wahl, la aŭtoro de Occidental. Krom tio mi ŝatus verki ĝisdatigitan libron pri Svislando en Esperanto, ĉar La Fenomeno Svislando de Arthur Baur el la jaro 1979 ne plu estas tute aktuala. En la svisa enciklopedio devus esti prilaboritaj kompletigoj, eraroj, postrikoltoj, kiuj povas esti prezentitaj kadre de la retujo www.planlingvoj.ch aŭ iam en aparta kajero. Ankaŭ la detala nomindekso al tiu enciklopedio devus esti farita. Ĉar tiu estas granda laboro, mi rezignis krei ĝin kadre de la nuna eldono de la libro, kio certe estas grava manko, sed ĝi estus prokrastinta la aperon de la verko, kiu tamen devis aperi ne pli malfrue ol en 2006. Fine mi ŝatus diri, ke estus ĝojige, se krom en Svislando ankaŭ en aliaj landoj oni aĉetus la enciklopedion kaj eble eĉ imitus ĝian ekzemplon, cele al la kreado de tutmonda enciklopedio planlingva laŭ landoj.

La Ondo de Esperanto, 2007, №6.


Novaĵoj | Enirpaĝo