La Mastro de l’ Ringoj reaperis!

Aleksander Korzhenkov prezentas la novan eldonon (Fotis Choe Taesok)Tõnu Hirsik, la prezidanto de la Esperanto-Asocio de Estonio, iĝis la unua aĉetinto de la nova eldono de La Mastro de l’ Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, premiere prezentita de la eldonejo Sezonoj la 15an de julio 2007 en la 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Šiauliai (Litovio).

Aleksander Korĵenkov, kiu redaktis la novan eldonon, rakontis en la lanĉa ceremonio pri la aŭtoro, pri la legenda verko, kaj pri la Esperanta traduko de William Auld, kies unua eldono elĉerpiĝis baldaŭ post la unua eldono. Zorga kontrolado fare de tri provlegantoj ebligis elsarki erarojn, kiuj estis en la unua eldono. La dua eldono estis presita en Kaŭno (Litovio) kun kovriloj de Vladimiras Beresniovas kaj speciala banderolo, kiu kuntenas la tri volumojn (La Kunularo de l’ Ringo, La du turegoj, La reveno de la Reĝo).

La nova eldono estos prezentita post unu semajno en la festivalo Arta Lumo (Kuopio, Finnlando). Ĝi estos aĉetebla ankaŭ en la prezentiĝo de Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto la 26an de julio en la 18a Ekumena Esperanto-Kongreso , kiu hodiaŭ komenciĝas en Pelplin (Pollando). En aŭgusto la eldonejo dissendos la librojn al la antaŭmendintoj kaj la 1200-paĝa La Mastro de l’ Ringo estos mendebla ĉe la libroservoj de UEA, FEL, ELNA, GEA, EAB, JEI kaj ĉe kelkaj aliaj libroservoj kontraŭ €75.

Nun ses ĉapitroj el La Mastro de l’ Ringoj kaj kelkaj aliaj tekstoj de/pri Tolkien estas legeblaj en la retpaĝaro de Sezonoj en la rubriko Tolkien en Esperanto.


Novaĵoj | Enirpaĝo