Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Hoss Firooznia).


Sun-Diego – nova hejmo de NASK

Saluton, legantaro, el ĉiu land' de l' mondo,
kiu avide frandas novaĵojn el la Ondo,
foliumante paĝojn, aŭ per la reto ŝute
ĝuante la revuon — mi kantas vin salute!
Pardonpeton al ĉiuj poeziamantoj! Malgraŭ tio, ke pluraj tagoj jam pasis post NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), enmense min ankoraŭ ravas la sonoraj strofoj de La Infana Raso, tiu fama epopeo de William Auld.

Auld estis ne nur elstara verkisto, sed ankaŭ la unua kaj ĉefa instruisto en NASK ekde ĝia komenco en 1970. Omaĝe al lia memoro, ĉi-jaraj instruistoj Lee Miller kaj Paul Gubbins parte temigis la kursaron pri liaj vivo kaj verkaro. Dum tri semajnoj oni povas nur supraĵe ekkoni tiun verkaregon, sed al mi la gustumo sufiĉis por veki Auld-manion!

Ĉi-jare la kursaro translokiĝis de orienta Usono al la prestiĝa Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD), kie la belegaj plaĝoj kaj perfekta vetero sendube helpis sukcesigi la etoson.

Partoprenis 24 lernantoj el Usono, Kanado, Germanio, Japanio, Makedonio kaj Irano kun diversaj aĝoj, vidpunktoj, kaj vivspertoj. Ni multe profitis de la ĉeesto kaj helpo de spertaj esperantistoj el la urbo kaj la universitato mem, kiuj ĉiĉeronis, ŝoforis, kaj eĉ regalis nin dum multaj ekskursoj post la matenaj klasoj.

Prezentojn kaj ekskursojn gvidis ankaŭ lernantoj. En posttagmezaj programoj oni povus sciiĝi pri kanadaj pentristoj, lerni pri veganismo aŭ moderna arkitekturo, verki poemojn, promeni tra parkoj, bretludi, salsa-danci, aŭ eĉ serĉi trezoron helpe de persatelita lokalizilo! Aperis en ĉiutaga novaĵbulteno La NASKa Fasko diversspecaj artikoloj fare de lernantoj; eĉ aperis serio de ampoemoj verkitaj de mistera, kaŝnomita majstro.

Pro la belega loko kaj la helpemaj lokaj esperantistoj, ŝajnas ke San-Diego restos nova hejmo por NASK. Laŭ prof. Gubbins, eĉ la urbonomo estas taŭga — sed tamen iomete misliterumita. Efektive, ĉe la universitata tereno troveblas granda skulptaĵo nomita “sun-dio”. Mi ege volas reveni venontjare por denove adori tiun Sun-Diegon en bela San-Diega Esperantio!

Pli da informoj ĉe: http://esperanto.org/nask. Stipendioj haveblas.

Hoss Firooznia

La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


Novaĵoj | Enirpaĝo