Vikipedio: Volapuko “superis” Esperanton

Aleksej Korĵenkov, 18-jara kaliningrada esperantisto, recenzante por La Ondo de Esperanto la broŝuron Vikipedio: Praktika Manlibro (Espero, 2007) trovis, ke la Volapuka Vikipedio superas la Esperantan Vikipedion laŭ la nombro da artikoloj.

Efektive, la statistiko konfirmas, ke Volapuko estas en la 15a loko, kaj Esperanto en la 17a:
 
1. Angla 2.003.106
2. Germana 636.891
3. Franca 555.620
4. Pola 423.525
5. Japana 411.607
15. Volapuko 111.926
16. Turka 91.161
17. Esperanto 88.617
18. Slovaka 81.044

La redakcio de La Ondo petis klarigojn ĉe la redaktoro de la recenzita broŝuro, Yves Nevelsteen.

LOdE: Kial la libera ret-enciklopedio en Volapuko tiel rapide progresis?

YN: La Volapuka Vikipedio antaŭ nelonge subite kreskis de 797 al preskaŭ 112000 artikoloj, larĝe superante Esperanton kaj aliajn pintajn lingvojn. Per roboto, eta komputila programo, Sergio Meira aŭtomate tradukis centmilon da geografiaj artikoloj de la anglalingva Vikipedio. La artikoloj ŝajnas bonege verkitaj, kun amaseto da informoj, mapoj kaj kun aldono de kategorioj.

LOdE: Ĉu ankaŭ esperantistoj uzu ĉi tiun manieron?

YN: Esperantistoj jam sukcese per roboto amaskreis ekzemple 8000 artikolojn pri italaj urboj en februaro 2006. En la vikipedia diskutejo multaj homoj kontraŭis tion. Ekestis problemo pri la samnomeco de municipoj kaj ordinaraj Esperanto-vortoj; tia unufoja amaskreado ĉiam kaŭzas multe da kontrollaboro de la kontribuantoj. Laŭ multaj vikipediistoj absolute ne indas havi informojn en enciklopedio "pri ĉiuj etaj vilaĝetoj".

Mi persone opinias ke necesas nepre koncentriĝi je la kvalito de artikoloj kaj je artikoloj kiuj iel rilatas al Esperanto: pri la historio de Esperanto (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_UEA), pri aŭtoroj kies verkoj estas tradukitaj al Esperanto (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Tolkien) kaj pri urboj kiuj ludas gravan rolon por esperantistoj (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Bialystok


La recenzo de la Vikipedia manlibro aperos en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, sed pliajn detalojn pri la kazo de Volapuko oni povas trovi en jena paĝo.

Ekzemplo de aŭtomate kreita artikolo pri vilaĝo.

Libera Folio aperigos hodiaŭ artikolon de Yves Nevelsteen pri ĉi tiu temo.

LOdE


Novaĵoj | Enirpaĝo