Ĉi tiu teksto aperas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2007). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №12).


Kion eldonistoj preparas por ni?

Ekspresa enketo de La Ondo

De tempo al tempo en la rubriko Tribuno de La Ondo de Esperanto aperos “ekspresaj enketoj” pri temoj, interesaj por nia legantaro. La unua demando — Kion vi planas eldoni antaŭ la Kongresa Sezono 2008? — estis sendita al dudeko da plej konataj Esperanto-eldonejoj. Kelkaj ne respondis, du eldonejoj skribis ke ili ne deziras diskonigi siajn planojn, kaj rezulte ni aperigas dek unu respondojn, laŭ la alfabeta ordo de la eldonej-nomoj.

  • Bero
  • Espero
  • Flandra Esperanto-Ligo
  • Fonto
  • Horizonto
  • Edition Iltis
  • KAVA-PECH
  • Kooperativo de Literatura Foiro
  • Libro-Mondo
  • Mondial
  • Sezonoj

  • Bero (Roterdamo, Nederlando) post la sukceso de Ksenofobia gvidlibro al la italoj, publikigita okaze de la UK en Florenco, eldonos, okaze de la UK en Roterdamo, Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. Numero 5 en la serio “utopia”, La dormanto vekiĝas de H.G. Wells, estas preta kaj, plej probable, aperos antaŭ la UK. Ankaŭ numero 6, 1984 de George Orwell estas preskaŭ preta, sed ĝi ne povos aperi antaŭ la somero 2008.
    [Ionel Oneţ]
    Espero (Partizánske, Slovakio) funkcias ekde 2003. Jam aperis 13 libroj, 1 DVD-Rom, 1 KD-ROM, 1 muzika KD. Eldonotaĵoj por unua duono 2008: KD-Romo Elektronika vortaro Esperanto-slovaka de Július Hauser, Ľubomír Fajth, Štefan R. Seemann, Eduard V. Tvarožek;
  • DVD-video Esperanto estas… (kunlabore kun E@I);
  • Krucenigmoj de Stano Marček;
  • 1111 aforismoj kaj aliaj spritaĵoj de Inĝ. Borský;
  • Lernu diligente (ekzercoj, taskoj, ludoj, versaĵoj por progresintoj) de Danutė Vidrinskienė;
  • Taglibro de Neniofaranto de Nicola Ruggiero;
  • Versoj de Persoj (kolekto de originala Esperanto-poezio de persaj aŭtoroj eldonota por la Irana Esperanto-Asocio).
  • [Peter Baláž]
    Flandra Esperanto-Ligo (Antverpeno, Belgio) ekde sia fondo en 1978 eldonis kelkcenton da titoloj. Ĉe FEL estas en preparo:
  • Kronprincedzino, romano de John Francis;
  • La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto de Wendy Heller;
  • Sub fremdaj ĉieloj, nova poemaro de Edwin de Kock;
  • Traduko de Origino de Specioj de Charles Darwin;
  • La talpoĉasisto, romano de Stephan Lang (el la nederlanda);
  • Nova romano de Anna Löwenstein;
  • La grafo de Montekristo de Aleksandro Dumas en traduko de Daniël Moirand.
  • [Paul Peeraerts]
    Fonto (Brazilo) havas plurajn verkojn por (re)eldonado, sed nia mono elĉerpiĝis! Tamen la revuo Fonto revekiĝos en 2008, ĉar sin prezentis mecenato, kiu garantias, ke ni ne havos deficiton. Ĝis kiam?..
    [Gersi Alfredo Bays]
    Horizonto (Japanio) ne estas grava eldonejo. Mi faras ĉion, verkas, redaktas, desegnas, fotas, kaj fine pagas al la presejo. Ĝis nun mi eldonis kelkajn librojn, kaj venont-jare mi eldonos mian esearon en la japana lingvo Esearo de mond-vojaĝanto s-ro Hori.
    [Hori Yasuo]
    Ĉe Edition Iltis (Malaucene, Francio) pretas por eldono ankoraŭ ĉi-jare: Schleyer-biografio de Rupert Kniele (german-lingva, el 1886, kun notoj kaj bibliografio de RH), Volapük-bibliografio de Johann Schmidt, kaj prelego de R. Haupenthal en Vieno (du-lingva). Krome estas prilaborata dokumento pri la ekesto de Ido el 1907. Poste, laŭ mia tempo mi editoros artikolojn pri Volapük de Schmidt kaj de Leopold Einstein.
    [Reinhard Haupenthal]
    KAVA-PECH (ĉeĥa mallongigo, kiu signifas “Kongresa kaj kleriga agentejo de Petro Chrdle”), fondita en 1992, aperigis 108 librojn, el ili preskaŭ duono tuŝas Esperanton. Almenaŭ tri titoloj jam maturiĝis ĝis tia grado, ke espereble nenio povas malhelpi ilian aperon antaŭ la Roterdama UK. Temas pri la verko de Jiří Laube Ĉu integriĝo de Eŭropo? Nur per demokratia simbiozo de kulturoj; la dua, aktualigita eldono de mia verketo Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj; kaj la libro de desegnitaj humuraĵoj fare de Pavel Rak.
    [Petro Chrdle]
    Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), fondita en Svislando en 1980, evoluis al plurfaceta eldonejo, produktanta ne nur periodaĵojn, sed ankaŭ librojn, kasedojn, diskojn, filmojn, kongresojn, ekspoziciojn ktp. LF-koop baldaŭ aperigos la ampleksigitan novan eldonon de La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa. En preparo estas pluraj titoloj, plejparte didaktikaj, sed ni ne prognozas nun, kiuj estos prespretaj ĝis julio 2008.
    [Giorgio Silfer]
    Libro-Mondo (Pollando) fondiĝis en 1989. Antaŭ la Roterdama UK aperos Reĝo Maĉjo de Janusz Korczak; Novaj vojoj, esearo pri Eŭropo, kia ĝi devus esti de Hodler; Vizio de juna virino kaj Kun Gandhi en Hindujo de Privat (elfrancigis J.P. Danvy); eseo pri karaimoj de Tomasz Chmielik. Estos fineldonitaj la franclingvaj artikoloj de Privat kun entute 36 mil paĝoj aperintaj en la svisa socialismema kaj kooperativa gazetaro. Progresegas laboroj pri la trivoluma Pola Antologio.
    [Tomasz Chmielik]
    La novjorka Mondial planas eldoni 740-paĝan anglalingvan Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887–2007 de Geoffrey Sutton. Ni krome eldonos du librojn de Wera Blanke (unu en la germana kaj angla kaj la alia en Esperanto) pri terminologiaj kaj lingvistikaj demandoj. Certe aldoniĝos fikciaj libroj, pri kiuj ni ankoraŭ ne findecidis. Krome Mondial eldonos en marto la duan kajeron de sia Beletra Almanako.
    [Ulrich Becker]
    Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) planas eldoni romanon de Jules Verne Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj (traduko de J.L.Tortel), novelaron de Borges La sekreta miraklo (pluraj tradukantoj), ambaŭ en la serio Mondliteraturo; estas pretigata konciza enciklopedio pri eminentaj esperantistoj en la serio Scio. Krome aperos kelkaj broŝuroj, i.a. pri Tolkien.
    [Halina Gorecka]
    La Ondo de Esperanto, 2007, №12.

    Novaĵoj | Enirpaĝo