La 22an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron.
Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969), poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.
Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis plurajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis t.n. “ĉu-romanoj”, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano, plurfoje reeldonita lernolibro Gerda malaperis, muzika kasedo Frandu Piron. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro La bona lingvo kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).
Ni funebras kaj kondolencas.