Petolema koboldo

Nia redakcia koboldo denove petolis. Dum la konvertado de la revuo, jam enpaĝigita kaj dufoje kontrolita, al la formato, en kiu ni sendas La Ondon al la presejo (Pollando), ĉi tiu ekster-etata redakciano faris tiel, ke malaperis ĉiuj subskriboj por la fotoj en la 27a paĝo (kovrilpaĝo III).

Vidu sube la fotojn kaj la mankajn subskribojn (kiuj estas surloke en la elektronika versio de La Ondo):
Fotis Amri Wandel
Maja antaŭsilvestre en IF-24, Düsseldorf (Amri Wandel)
Fotis Aneta Bedkowska
Gaja kaj bonetosa IS-51 en Würzburg (Aneta Będkowska)
Fotis Karine Arakeljan
Armeninoj en amika rondo en Irano (Karine Arakeljan)
Fotis Andrzej Grzebowski
Afrika Umba en la Toruna Zamenhof-Tago (Andrzej Grzębowski)

La Ondo de Esperanto


Novaĵoj | Enirpaĝo