Aŭskultu La Ondon

Hodiaŭ, la 5an de februaro 2008, La Ondo de Esperanto lanĉis sian unuan podkaston. En ĉi tiu populara ret-radia servo estos prezentataj elektitaj tekstoj el La Ondo, krome ni proponos temajn programojn pri literaturo, historio, muziko.

En la unua programo Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Andrej Peĉonkin prezentas la februaran kajeron de La Ondo. Aŭskultu la vortojn de komitatano Z, rakonton de Ela Karczewska pri la Zamenhofaj Tagoj en la naskiĝurbo de la iniciatoro de Esperanto, poemojn de Ippolit Bogdanoviĉ en la rubriko Rusa Antologio, priskribon de la Unua Libro en la tute nova rubriko Nia Trezoro, kaj la rezulton de la 10a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto.

La podkasto estas aŭskultebla ĉe http://la-ondo.rpod.ru/ (premu la sonvinjeton por aŭskulti).

Oni povas aboni la podkastojn de La Ondo de Esperanto. Se vi havas “iTunes” aŭ similan programon, enmetu en la abonejo la adreson http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml.

Bonan aŭskultadon!


Novaĵoj | Enirpaĝo