Parolas Kaliningrado

“Parolas La Ondo de Esperanto el Kaliningrado. Saluton! Antaŭ la mikrofono estas Aleksander Korĵenkov. Hodiaŭ, la 5an de februaro, ni proponas nian unuan podkaston”,  — ĉi tiujn vortojn via redaktoro direktis en mikrofonon, unuafoje ne intervjuate, sed proprainiciate alparolante la podaŭskultantojn.

Halt! Ja nun mi alparolas ne aŭskultantojn, sed legantojn, kiuj eble ne scias, pri kio temas. Nu, ne estas malfacile.

Adam Carry, distristo el la usona MTV, kreis la neologismon “podcasting”, el la vortoj “iPod” (populara aŭskultilo de la kompanio Apple) kaj “broadcasting” (brodkastado). Podkastado do estas pretigado de publikaj sonregistraĵoj kaj reta distribuado de tiuj sondokumentoj, alivorte, podkastoj. Podkastoj estas riceveblaj per tiucelaj senpagaj programoj, ekzemple, iTunes, kiuj mem “kaptas” nove aperintajn elsendojn el via abonlisto. Tio estas granda avantaĝo kompare kun radio — oni ne devas atendi fiksitan tempon, la podkastoj mem venas en vian komputilon, kaj vi povas aŭskulti ilin en oportuna tempo, per komputilo aŭ per portebla sonaŭskultilo. Tiuj, kiuj abonas kaj aŭskultas podkastojn, estas nomataj podaŭskultantoj. Mi iĝis podaŭskultanto antaŭ unu jaro, kiam la Esperanto-Redakcio de Pola Radio, senigita de kurtonda brodkastado, ekuzis podkastojn.

Ĉu facile? Jes, aŭskulti ne estas malfacile. Kaj pretigi? Eble, jes, sed ne por mi, kiu ĉiam forgesis premi/turni necesan butonon. Sed mi daŭrigu…

La Ondo aŭdebliĝis danke al miaj gefiloj. Tatjana, kiu laboras en Moskvo kiel tradukisto, donacis al mi podkastostudion de la firmao Behringer, kaj Aleksej testis ĝin kaj alportis ĝin el Moskvo al Kaliningrado. Danke al ili La Ondo krom la papera kaj la reta versioj, aperis ankaŭ sone.

Sed en la podkastoj ni ne nur prezentos La Ondon kaj, kompreneble, ne la tuta numero estos legata, nur kelkaj tekstoj el ĝi. Laŭ nia modesta plano, ĉiumonate aperos du programoj: en unu oni konatiĝos kun nove eldonita Ondo, kaj la alia estos tema — literatura, historia aŭ muzika.

En nia unua podkasto tri parolistoj (Halina Gorecka, Andrej Peĉonkin kaj mi) prezentis la februaran Ondon. La unua programo plaĉis al la aŭskultantoj, kaj dum kelkaj tagoj ĝi estis alte en la listo de plej ofte aŭskultataj ruslandaj podkastoj. La dua programo prezentas reagojn al la unua podkasto, Esperanto-novaĵojn, novan diskon de Jacques Yvart kaj humuran novelon de Anton Ĉeĥov, kiu estas ankaŭ legebla.

Niaj podkastoj estas aŭskulteblaj ĉe http://la-ondo.rpod.ru/

Rektaj ligoj

La unua podkasto
La dua podkasto

Vi povas aboni la podkastojn de La Ondo de Esperanto. Se vi havas iTunes aŭ similan programon, enmetu la adreson http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml, kaj vi ne devos zorgi pri ricevado de venontaj sonprogramoj; ĉio okazos per si mem.

Ĝis reaŭdo ĉiun duan semajnon!

AlKo


Novaĵoj | Enirpaĝo