Fondaĵo Ilaro

Antaŭ kvin jaroj ni starigis fondaĵon Ilaro, danke al kiu estis modernigita la aparataro de La Ondo / Sezonoj. Sed post kelkaj jaroj da intensa uzado ni havas multajn teknikajn problemojn, kiuj endanĝerigas pluan produktadon de niaj Ondoj, libroj kaj sonprogramoj.

Ni do decidis lanĉi novan kvestokampanjon, sed antaŭ la lanĉo ni ricevis telefonvokon de Roger Siarri el Korsiko. Aŭskultinte niajn unuajn podkastojn, li entuziasmiĝis kaj kontribuis al evoluigo de nia teknika bazo per 150-eŭra donaco. Lian donacon ni menciis podkaste, kaj baldaŭ venis kelkaj pliaj donacoj.

La nuna stato

Roger Siarri (Francio)
150.00 €
Pedro Zurita (Hispanio)
48.00 €
Roger Siarri (Francio)
200.00 €
Osmo Buller (Nederlando)
35.00 €
Sume je 4 apr 2008
 433.00 €

Ilaro restariĝis, kaj ĝi donas esperon, ke nia estonteco, en la teknika aspekto, estos garantiita por kelkaj pliaj jaroj.

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al Галина Романовна Горецкая (236039 Калининград, аб. ящик 1205) aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u. En La Ondo aperos la nomoj de la donacintoj. La minimuma sumo bezonata estas 800 eŭroj.

Koran dankon al la donacintoj kaj al la donacontoj!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Novaĵoj | Enirpaĝo