Abonhelpa Fondaĵo

En 2008 danke al nia Abonhelpa Fondaĵo La Ondon legadas rekorde multaj 21 gesamideanoj el 15 landoj -- Armenio (1), Barato (1), Benino (1), Bosnio kaj Hercegovino (1), Brazilo (1), Ĉinio (1), Finnlando (1), Kosta-Riko (1), Malajzio (1), Moldavio/Dnestrio (1), Nederlando (1), Rumanio (1), Ruslando (7), Uzbekistano (1), Zimbabvo (1).

Kelkaj donacintoj indikis la personojn kaj landojn, ekzemple, nia siberia amiko, kiu pagis sep abonojn por neriĉaj aŭ emeritaj ruslandaj esperantistoj. Aliaj lasis la elekton al la redakcio. Se venos pliaj donacoj ni abonigos aktivajn esperantistojn en pliaj landoj, ekzemple, en Mongolio, Taĝikistano, Nepalo, Burundio…

Koran dankon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Novaĵoj | Enirpaĝo