Ĉi tiu teksto aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №4) kaj la nomon de la aŭtoro (Andreas Künzli)

Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian sesan podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 11a minuto.


Nia trezoro

Ĉi-rubrike ni prezentas dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.

Fundamento de EsperantoFundamento de Esperanto

La Fundamento de Esperanto estas baza libro de Zamenhof, eldonita en printempo 1905 kaj oficialigita per la 4a artikolo de la Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo (la Bulonja Deklaracio), kiu estis aprobita 9 aŭg 1905 en la Unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro. En tiu Deklaracio la Fundamento estis proklamita netuŝebla bazo de la lingvo Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon.

La Fundamento konsistas el kvar integraj ĉefpartoj: Antaŭparolo, Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la Antaŭparolo la aŭtoro de la Fundamento skribis, ke la tri elementoj — Gramatiko, Ekzercaro kaj Vortaro — jam de longe fariĝis laŭ silenta interkonsento la fundamento de Esperanto. Tio estis la senpera kaŭzo de la eldono de tiuj dokumentoj sub komuna titolo. Por la lingvo Esperanto la Fundamento estas speco de leĝo, konstitucio aŭ sistembazo, kiu difinas, kio validas en Esperanto kaj, sekve, kio ne validas.

La Antaŭparolo estas la enkonduko al la Fundamento. Ĝi reguligas la institucian vojon kaj la procedon de la lingvoevoluo.

La rolo de la Fundamento, priskribita en la Antaŭparolo, estas servi kiel “netuŝebla gvida dokumento”, kiun neniu havas la rajton ŝanĝi, kio estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. La alvokon ne tuŝi la Fundamenton Zamenhof ripetas plurfoje: “Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto”. Fakte nur kiam Esperanto estos oficiale akceptita de “aŭtoritata komitato interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj”.

Zamenhof komprenis, ke “severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kondiĉo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta”. Do, skribis Zamenhof, “ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; kaj ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem”. La akraj disputoj pri lingvaj reformoj el la jaro 1894 ne estis forgesitaj, kaj Zamenhof konsciis kaj timis, ke en ajna momento lingvaj disputoj povos ree eksplodi. Do, la Fundamento “devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj”, — admonis Zamenhof, sed la erareco koncernis precipe la naciajn tradukojn.

Malgraŭ la netuŝebleco de la Fundamento Zamenhof antaŭvidis, ke Esperanto “havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed ankaŭ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi”. Kaj li klarigas pli detale, kion li komprenas sub riĉiĝadi kaj perfektiĝadi. Sed: “La Fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiuj esperantistoj kiel konstanta 'kontrolilo', kiu gardos lin de la deflankiĝado de la vojo de unueco”. Per tri resumaj frazoj li reemfazis la plej gravajn principojn de la Fundamento kaj aldonis, ke la ideoj, kiujn li esprimis pri la Fundamento, prezentis dume nur lian privatan opinion. Sed leĝan sankcion ili ja ricevis en la Bulonja kongreso, al kiu la Fundamento kun sia antaŭparolo estis prezentita. Surbaze de §4 frazo 3 de la Bulonja Deklaracio la Antaŭparolo fariĝis parto de la Fundamento, sen ke la vortoj kaj gramatikaj reguloj uzataj en ĝi apartenas al la Esperanto-normo — tio okazis nur per pli malfrua oficiala aldono. Ke Zamenhof ege serioze konsideris sian Antaŭparolon al la Fundamento, li konfirmis en artikolo verkita en la jaro 1907 (OV II-124), kie li skribis, ke la klarigoj en la Antaŭparolo estis longatempe pripensitaj.

La Fundamenta Gramatiko estas la baza gramatiko de Esperanto en formo de 16 reguloj. Aliaj reguloj estas menciitaj eksplicite en la Ekzercaro aŭ donitaj implicite tra la lingvouzado en la unuopaj partoj de la Fundamento. La Fundamenta Gramatiko estas parto de la Unua Libro (1887). La plej ekzakta ellaboro estas la angla versio.

La Gramatiko konsistas el la partoj A (la alfabeto kun kelkaj prononcaj klarigoj), B (partoj de la parolo, reguloj 1-8) kaj C (Ĝeneralaj reguloj, reguloj 9-16).

La 16 reguloj priskribas la sekvajn partojn de la lingvo:

1. artikolo, 2. substantivo, 3. adjektivo, 4. numeraloj, 5. personaj pronomoj, 6. verboj, 7. adverboj, 8. prepozicioj, 9. prononco, 10. akcento, 11. kunmetitaj vortoj, 12. negacio, 13. indikado de movoj, 14. prepozicio “je”, 15. fremdvortoj, 16. apostrofoj.

La Ekzercaro estas la ekzerca kolekto de la Fundamento. Ĝi aperis meze de 1894 kaj konsistas el 42 paragrafoj aŭ ĉapitroj, kiuj enhavas kune plurajn centojn da ekzercofrazoj kun klariga vortareto. Ĉi tiuj frazoj ilustru la 16 regulojn. Paragrafoj 11, 13, 15, 17, 19, 21 kaj 23 dividas inter si la fabelon La Feino.

La Universala Vortaro aperis fine de aŭgusto 1893 kaj enhavis krom la ĉirkaŭ 920 vortradikoj de la Unua Libro aldonajn proksimume 1710 novajn vortradikojn en la tradukoj franca, angla, germana, rusa kaj pola. Ekzemplo: instru' instruire, enseigner | instruct, teach | lehren | учить | uczyć. Ŝanĝoj ne estas permesataj, kun escepto de oficialaj aldonoj, kiuj estas deciditaj de la Akademio de Esperanto.

La Fundamento estis poste reeldonita, evidente ne ĉiam oficiale. La 11a eldono aperis ĉe Edistudio (2007). Krome estis eldonitaj pluraj nacilingvaj versioj. La oftaj reeldonoj pruvas, ke la Fundamento de Esperanto estas baza dokumento, kiun devus koni ĉiu lernanto de Esperanto kaj kompreneble ankaŭ ĉiu esperantisto.

La Fundamento de Esperanto povas esti konsultita en la retejo de la Akademio de Esperanto:

Andreas Künzli

La Ondo de Esperanto, 2008, №4.


Novaĵoj | Enirpaĝo