Ĉi tiu teksto aperis en la maja kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №5) kaj la nomon de la aŭtoro (Halina Gorecka)

Vi povas ne nur legi, sed ankaŭ aŭskulti ĉi tiun tekston. Por tio elŝutu nian okan podkaston kiel mp3-dosieron en kiu Halina Gorecka legas ĝin ekde ĉ. la 10a minuto.

Nia trezoro

Ĉi-rubrike ni prezentas dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon.


Fundamento de EsperantoPV… PIV… NPIV…

Zamenhof asertis, ke Esperanto “devas kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estas ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj”. La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En 1887 la unua vortareto konsistis el 927 elementoj (radikoj, afiksoj, finaĵoj, propraj nomoj) en la unua, rusa, eldono. La Plena Vortaro Rusa-Internacia (1889) de Zamenhof alportis konsiderindan riĉiĝon al la lingvo, sed nur parton de ĝia vorttrezoro oni trovas en la kvinlingva Universala Vortaro (1893), kiu enhavis 2644 erojn.

En la komenca etapo de la Esperanta leksikografio ĉiuj vortaroj estis redaktitaj de Zamenhof aŭ kontrolitaj de li. Sed Esperanto disvastiĝis kaj la Esperanta literaturo kreskis, kaj post la Ido-krizo (1907–1908) aperis gravaj vortaroj de aliaj aŭtoroj. Inter ili la Vortaro de Esperanto de Kabe (1910), en kiu la vortoj estas klarigataj per aliaj vortoj en Esperanto.

Post la unua mondmilito, pro la socia kaj teknika evoluo esperantistoj bezonis pli modernan konsultilon. Tio instigis Eŭgenon Lanti, la gvidanton de SAT, iniciati novan vortaron, kiu estu oportuna kaj praktika gvidilo. Li turnis sin al Emile Grosjean-Maupin, direktoro de la Akademia sekcio pri la Komuna Vortaro. Lanti precizigis: “Ni (t.e. la laboristaro grupita en SAT) bezonas gvidilon; ne gravas, ĉu tiu gvidilo estas ne tute perfekta, la ĉefa afero estas, ke ĝin oni sekvu kaj per ĝi unueciĝu la uzado”.

Tiu ambicio sekvigis la ĉefajn principojn de la Plena Vortaro de Esperanto (PV): por helpi al korekta uzado de Esperanto, oni enkondukis klarigojn pri la sinonimoj kaj referencojn al signifoparencaj esprimoj; oni enmetis ekzemplojn, ĉar tio estas la plej taŭga rimedo komprenigi la sencon kaj nuancojn de la vortoj aŭ esprimoj; sed, konsidere al la celata publiko, tiuj ekzemploj devis esti klaraj, mallongaj kaj aŭtoritataj: jen kial multaj ekzemploj, ĉerpitaj el la verkoj de Zamenhof aŭ de Kabe, estis modifitaj.

Post du jaroj da intensa laborado de Grosjean-Maupin kun aliaj kleruloj (Albert Esselin, Grenkamp-Kornfeld, Gaston Waringhien) la unua eldono aperis en 1930. Post ĝia rapida elĉerpiĝo sekvis en 1934 la dua eldono, reviziita kaj kompletigita. La dua eldono entenis 7004 artikolojn — nur ĉirkaŭ 200 pli ol la unua — sed la enhavo de multaj el ili konsiderinde kreskis.

Grosjean-Maupin skribis en sia antaŭparolo: “Servi ne nur al tiuj, kiuj deziras ĝuste kompreni ĉiujn esprimojn kaj nuancojn de Esperanta teksto, sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en Esperanto”. Estis preterlasitaj tiuj kunmetitaj vortoj, kies senco kaj kompreno prezentas neniun malfacilaĵon, kompense multan atenton ricevis malfacilaj kaj hezitigaj punktoj.

Metaforaj sencoj servas al vivigo kaj riĉigo de la lingvo, tial zorga traktado ebligis, ke ili estu ĝenerale kaj internacie facile rekoneblaj. Propraj nomoj mankas en PV. La aŭtoroj decidis lasi flanke la problemon pri unuecigo de landnomaj formoj, ke la estonto solvu, se solvebla, tiun problemon. Ekster la pritrakto restis ankaŭ uzo aŭ neuzo de sufiksoj en kazoj, ĉe kiuj bonaj aŭtoroj uzas kaj aliaj same bonaj forlasas. Tiuj demandoj rilatas la stilon.

PV laŭ la origina intenco de Lanti estis destinita al laboristoj; sed temis pri tiuj laboristoj, kiuj havas politikan aŭ sindikatan engaĝitecon kaj, per la fakto mem, ke ili estas esperantistoj, zorgas pri internaciaj rilatoj, sekve pri laborista “elito”, kies bezonoj kaj postuloj estis sufiĉe proksimaj al multaj samepokaj burĝoj, kiuj interesiĝis pri la internaciaj aferoj. Danke al tio PV akiris multe pli vastan publikon, ol antaŭvidis la eldoninto (SAT). Cetere, bona debito de la PV (kaj solidaraj donacoj) evitigis bankroton de SAT, kiam la gvidantaro de SEU blokis grandan monsumon de SAT en Moskvo.

Lanti kovis pli aŭdacan projekton: li volis, ke PV fariĝu ilustrita enciklopedio, analoga al la franca Petit Larousse Illustré. Li instigis Waringhien-on entrepreni fundan revizion de PV, aldoni proprajn nomojn historiajn kaj geografiajn, starigi sciencan terminaron helpe de specialistoj.

Waringhien unue kompilis 64-paĝan Suplementon, aperintan en 1954 kun 966 artikoloj. PV estis regule reeldonata, ĝia 11a senŝanĝa eldono kun la Suplemento aperis en 1996.

Waringhien ne povis sola daŭrigi la ampleksan laboron, kaj al la laboro pri la Plena Ilustrita Vortaro (PIV) li invitis kunlaborantojn. La novan vortaron kun ĉ. 15250 artikoloj SAT eldonis en 1970.

En PIV la citado de ekzemploj estas pli ampleksa ol en PV, kaj ekzemploj estas pli sisteme elektitaj tiel, ke la frazoj estu utiligeblaj en konversacio. La ekzemploj estas prenitaj precipe el la (tradukitaj) verkoj de Zamenhof kaj de Kabe, kaj ankaŭ el la verkoj de pli modernaj aŭtoroj (Engholm, Rossetti, Schwartz k.a.). Tio ebligis trovi ĝustajn esprimojn por multaj ĉiutagaĵoj. Grava fonto de ekzemploj estas la Biblio, el kiu multaj esprimoj eniris en multajn lingvojn.

Malsama en PV kaj PIV estas la prezentomaniero de la kapvortoj. En PIV estas uzata la Fundamenta maniero kiam per streketoj (aŭ per superlinia cifereto) la radiko estas disigata disde la finaĵo. Kiel asertas Waringhien “PIV kapablas rivali kun la plej konataj samdimensiaj vortaroj en la naciaj lingvoj kaj pri moderneco de la nomenklaturo kaj pri la ekzakteco de la difinoj”.

La Suplemento al PIV aperis en 1987 sur 45 paĝoj. PIV havis kvar eldonojn.

En 1990 la Plenum-komitato de SAT petis al Michel Duc Goninaz entrepreni revizion de PIV.

En kolektiva laboro partoprenis c. 150 fakuloj, precipe por ĝustigi la terminojn en diversaj sciencoj kaj fakoj. La vortprovizo estis ĝisdatigita pere de la intertempe aperintaj tekstoj. Por speguli pli modernan uzadon de la lingvo, ekzemploj estis ĉerpitaj el diversaj verkoj, ankaŭ el gazetartikoloj. La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto aperis ĉe SAT en 2002. Sekvis korektita eldono de 2005. Ĝi enhavas preskaŭ 17 mil kapvortojn (ĉ. 47 mil leksikajn unuojn) sur 1268 paĝoj.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2008, №5.


Novaĵoj | Enirpaĝo