Fondaĵo Ilaro kreskas

Mankas nur 117 eŭroj

Antaŭ kvin jaroj estis starigita la fondaĵo Ilaro, danke al kiu estis modernigita la aparataro de La Ondo / Sezonoj. Sed post kelkaj jaroj da intensa uzado ni havas multajn teknikajn problemojn, kiuj endanĝerigas pluan produktadon de niaj Ondoj, libroj kaj sonprogramoj.

Ni do decidis lanĉi novan kvestokampanjon, sed antaŭ la lanĉo ni ricevis telefonvokon de Roger Siarri el Korsiko. Aŭskultinte niajn unuajn podkastojn, li entuziasmiĝis kaj kontribuis al evoluigo de nia teknika bazo per 150-eŭra donaco. Lian donacon ni menciis podkaste, kaj baldaŭ venis pliaj donacoj.

La nuna stato

Roger Siarri (Francio)
150.00 €
Pedro Zurita (Hispanio)
48.00 €
Roger Siarri (Francio)
200.00 €
Osmo Buller (Nederlando)
35.00 €
Bernhard Eichkorn (Germanio)
100.00 €
Choe Taesok kaj Vida Čojenė (Litovio)
200.00 €
Sume je 12 jul 2008
 733.00 €

Ilaro restariĝis, kaj ĝi donas esperon, ke nia estonteco, en la teknika aspekto, estos garantiita por kelkaj pliaj jaroj. La bezonata sumo estas 850 eŭroj. Nun mankas nur 117 eŭroj ĝis la kompletigo.

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al Галина Романовна Горецкая (236039 Калининград, аб. ящик 1205) aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u. En La Ondo aperos la nomoj de la donacintoj.

Koran dankon al la donacintoj kaj al la donacontoj!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Novaĵoj | Enirpaĝo