Sergio PokrovskijOSIEK-premion 2008
ricevis Sergio Pokrovskij!

Siberia esperantisto Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, estas laŭreato de OSIEK-premio 2008. Oni atribuis al li la premion la 18an de julio 2008 per sekreta voĉdonado en la Internacia Esperanto-Konferenco en Šempeter pri Gorici (Slovenio).

Akademiano Pokrovskij ricevas la premion kiel la aŭtoro de la Komputika Leksikono, eldonita en 1995 de Sezonoj (Ruslando). Ĉi tiu Leksikono ricevis tre favoran akcepton de la kritiko kaj de la legantaro — la papera eldono jam delonge estas elĉerpita.

Li estas la unua esperantisto el Ruslando (kaj el la eksa Sovetunio), kiu ricevas ĉi tiun prestiĝan premion.

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) ĉiujare premias vivantan esperantiston pro Esperanta verko nefikcia aŭ pro traduko de iu ajn verko. La valoro de la premio estas 600 eŭroj. Legu intervjuon kaj recenzon pri Komputika Leksikono.

La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj kore gratulas sian konstantan kunlaboranton! Li plu restas kandidato por la premio pro sia traduko de La majstro kaj Margarita (Bulgakov), dum pluraj jaroj proponata de la membroj de OSIEK (ankaŭ ĉi-jare).


Komputika Leksikono de Sergio PokrovskijLa laŭreatoj de la premio

1990:     Nomura Rihej (Japanio) pro Zamenhofa ekzemplaro
1991:     Evaldo Pauli (Brazilo) pro Mil jaroj de kristana filozofio
1992:     Ebbe Vilborg (Svedio) pro Etimologia vortaro de Esperanto
1993:     Ulrich Lins (Germanio) pro La danĝera lingvo
1994:     Rüdiger Eichholz (Kanado) pro Esperanta bildvortaro
1995:     Donald Broadribb (Aŭstralio) pro traduko de La Respubliko (Platono)
1996:     Paul Gubbins (Britio) pro Kunvojaĝu
1997:     Fernando de Diego (Venezuelo) pro traduko de Cent jaroj da soleco (García Márquez)
1998:     Claude Piron (Svislando) pro La bona lingvo
1999:     Xie Yuming (Ĉinio) pro traduko de Ruĝdoma sonĝo (Cao Xueqin, Gao E)
2000:     Trevor Steele (Aŭstralio) pro Falantaj muroj
2001:     Eli Urbanova (Ĉeĥio) pro Hetajro dancas
2002:     Kreŝimir Barkoviĉ (Francio) pro traduko de 7000 tagoj en Siberio (Ŝtajner)
2003:     Gerrit Berveling (Nederlando) pro Antologio Latina
2004:     Ed Borsboom (Nederlando) pro Vivo de Andreo Cseh
2005:     Christian Declerck (Belgio) pro Tarokoj kaj epokoj
2006:     Andre Cherpillod (Francio) pro Konciza etimologia vortaro de Esperanto
2007:     Ĵak Le Puil & Armela LeQuint (Francio) pro traduko de Vojaĝo ĝis noktofino (Céline)
2008:     Sergio Pokrovskij (Ruslando) pro Komputika Leksikono

Novaĵoj | Enirpaĝo