Ĉi tiu teksto aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2008). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2008, №11).


La mirinda ARKONES

Iam eta renkontiĝo de kelkaj dekoj da artemaj kaj lingvemaj pollandaj (eks)studentoj, Artaj Konfrontoj en Esperanto, iom post iom fariĝis la plej grava inter la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj en la Orienta Eŭropo.

La altnivela kultura programo logas multajn partoprenantojn, kiuj venas ne por studi la lingvon sed por intelekte riĉiĝi per ĝi kaj por ĝui la Esperantan arton, kaj tia publiko siavice altiras tiujn, kiuj volas lanĉi novajn projektojn aŭ anonci la rezultojn de la projektoj lanĉitaj.

La 24a ARKONES, kiun Poznań akceptis 19–21 sep 2008, konfirmiĝis kiel projekto-lanĉa renkontiĝo. Du novaj diskoj estis lanĉitaj: Eksplodigos vian domon de la skandinavia bando La Perdita Generacio kaj Hej! de la argentina kanzonisto Alejandro Cossavella. Estis prezentitaj multaj aliaj projektoj — eldonaj, edukaj, teatraj, retaj, filmaj kaj turismaj. Inter ili la iniciato de la socikultura revuo Spegulo, decidinta distingi tiujn, “kiuj per diversaj klopodoj kaj honesta agado rimarkinde progresigas la internacian lingvon en la Centra kaj Orienta Eŭropo, kiuj en konkordo malbaras vojon al novaj celoj kaj kun estimo kaj respekto servas al ĉiuj Esperantlingvanoj”.

La unuajn statuetojn de Spegulo ricevis la animanto de ARKONESoj Paweł Janowczyk, la eldonanto de La Ondo Halina Gorecka, la admirinda organizanto Povilas Jegorovas, la kroata aŭtoro kaj redaktoro Josip Pleadin, kaj — ve, posteume — Tadeusz Chrobak, kiun Spegulo nomis “nia spirita gvidanto”.

La redakcio de Spegulo intencas aljuĝi siajn statuetojn ĉiujare en ARKONES, same kiel ĉi tion faras Marian Zdankowski, la redaktoro de la revuo FREŜO, kiu ankaŭ ĉi-foje anoncis la rezulton de la Tutpollanda Esperanta Plebiscito kaj solene disdonis diplomojn al la ĉeestintaj laŭreatoj.

La programo enhavis kvindekon da prelegoj, koncertoj, prezentoj, spektakloj, laborgrupoj, diskutoj, konkursoj kaj prelegoj. Ja ARKONES komenciĝis tuj post la fino de la Interlingvistika Simpozio en la loka universitato kun multaj eminentaj interlingvistoj, kiuj plejparte restis por prelegi en la semajnfina ARKONES.

Tamen mi ne intencas listigi ĉiujn programerojn (vidu rete: www.arkones.org), ja la plena listo okupus la tutan paĝon, kaj mencio de nur kelkaj nomoj eble aspektus ofenda al la nemenciitoj. Krome, mi mem malmulton partoprenis, kvankam mi ja kontribuis per du prelegoj kaj prezentado de niaj libronovaĵoj kaj de La Ondo. La ceteran tempon mi pasigis, interparolante pri gravaj aferoj kun kunlaborantoj kaj kun aŭtoroj, akceptante kotizojn (pli ol kvardek), respondante demandojn de legantoj, bierumante kaj babilante kun amikoj, inter kiuj multajn mi vidas unu fojon en la jaro — nur fine de septembro en ARKONES.

Mi revenos ankaŭ post unu jaro, kaj mi senhezite rekomendas veni al Poznań al ĉiuj, kiuj deziras ĝui niajn artajn atingojn, aŭskulti interesajn prelegojn, esti inter multaj virtuozaj esperantoparolantoj sen movadaj jarkunvenoj kaj sen lingvokursoj, en altspirita internacia etoso de ARKONES.

AlKo

La Ondo de Esperanto, 2008, №11.


Novaĵoj | Enirpaĝo