La suba redakcia mesaĝo estas prenita el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la aŭtorojn kaj la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №1).


Redakcie

Sojle de ĉiu nova jaro oni kutime rememoras jenan ŝercon:

— Diru, kia estos la nova jaro, ĉu bona aŭ malbona?
— Hmm, nu… eble meza…
— Tio estas?..
— Pli malbona ol la antaŭa, sed ja pli bona ol la post-sekva.

Se akcepti, ke pri la stato de la gazetoj oni ĝenerale juĝas laŭ la kvanto da abonantoj, la supra ŝerco ŝajnas maltrafa, kaj ni povus fieri, ke la jaro 2008a estis bona: nia abonantaro kreskis de 539 (en 2007) ĝis ĉ. 570. Rekorda nombro, neniam atingita pli frue. La Ondo aperis akurate kaj havis ĉiumonate kvar pliajn paĝojn, do entute 44 ekstrajn paĝojn, danke al donaco de ruslanda mecenato.

Tamen ĉi tiuj agrablaj nombroj estis atingitaj sur la fono de multaj malgraŭoj. La financo de La Ondo stagnas, ĉar la aldonaj abonkotizoj donis malpli da enspezoj ol ni devis krompagi en la cirkonstancoj de la galopanta prezosaltado. Ĉiam pli komplika iĝas la trafiko inter Kaliningrado, kie nia gazeto estas redaktata, kaj Olsztyn, kie ĝi estas presata — en 2007 inter la du ĝemelurboj okazis 14 regulaj busvojaĝoj ĉiusemajne (po du ĉiutage), sed en 2008 ni havis nur 2 buŝvojaĝojn ĉiusemajne (po unu marde kaj vendrede). Foje eĉ tiujn maloftajn vojaĝojn oni nuligas, ĉar pro la novaj severaj vizoreguloj tute mankas dezirantoj veturi (la rekta buso inter Kaliningrado kaj Kaŭno, kie estas presataj niaj libroj, estas definitive nuligita pro la manko de pasaĝeroj). Ankaŭ la sanproblemoj…

Do, la jaro 2008a iusence (sed alisence ol diris la supra ŝerco) estis meza — pli bona rezulto ol en la 2007a, sed pli malbonaj kondiĉoj ol en la 2007a.

Ĉu bona, aŭ malbona, aŭ meza estos la jaro 2009a, ni ne scias. Sed ni certe scias, ke ĝi estos jubilea. Duoble jubilea. Okaze de la 150a naskiĝjaro de Ludoviko Zamenhof ni klopodos regule, kvankam eble ne ĉiunumere, aperigi materialon de/pri la Iniciatoro. Ĉi-kajere vi legos en lia faksimila letero, kion li pensis pri naci(onal)ismo. Krome, ekster la jubilea rubriko aperas recenzo de la libro pri lia filino Lidia kaj prezento de [La] Esperantisto, kiun li redaktis.

Ĉi tiu prezento aperas en la rubriko Nia Trezoro, kiu ĉi-jare estas dediĉita al la Esperanto-gazetaro. Kaj en la gazeta sfero estas la dua jubileo — la unua numero de La Ondo de Esperanto aperis antaŭ 100 jaroj. Pri la naskiĝo de La Ondo vi legos en la februara kajero.

En la februara kajero vi retrovos kelkajn tradiciaĵojn: intervjuon kun la Esperantisto de la Jaro, la rezultojn de Liro kaj de la Internacia Fotokonkurso, la statistikon pri la libroeldonado en Esperantujo…

Kompreneble, vi legos tion, se vi reabonos. Ĉe la reabono ne forgesu pri tiuj, kiuj ŝatus legi la revuon sed ne povas pagi ĝin, precipe post la neevitebla altiĝo de la tarifo — kune kun la kotizo faru donacon al nia Abonhelpa Fonduso, danke al kiu pli ol dudek personoj en 2008 legis La Ondon.

Bonan novan jaron 2009!
Gajan Kristnaskon!

HaGo
AlKo

La Ondo de Esperanto, 2009, № 1 (171)


Novaĵoj | La ĉefa enirpaĝo