Historio de Esperanto: la serba tradukoHistorio de Esperanto aperis en la serba lingvo

La 13an de decembro serbiaj esperantistoj festis ĉi-jaran Tagon de Zamenhof — la Tagon de la Esperanta Libro — en la urba teatro de Kragujevac, iama ĉefurbo de Serbio. En Kragujevac antaŭ unu jarcento aperis la unua lernolibro de Esperanto en la serba lingvo, kiun verkis Jovan P. Jovanoviĉ, poste urbestro de Kragujevac.

En la festa programo estis, interalie, prezentita la ĵus eldonita serba traduko de Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado: Sezonoj, 2005). La libron de Korĵenkov, originale verkitan en Esperanto, komune tradukis Pribislav Marinkoviĉ kaj aliaj membroj de la Beograda Esperanto-societo Radomir Klajiĉ, kiu eldonis ĝin. La libro havas 166 paĝojn.

La Esperanta eldono estas mendebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe multaj aliaj libroservoj. Esperantistoj de Ruslando, Pollando kaj Litovio mendu ĝin rekte ĉe la eldonejo.

La serban eldonon mendu ĉe Dimitrije Janiĉiĉ.

Interesitoj pri tradukado/eldonado de la Historio en aliaj lingvoj, bonvolu kontrakti la aŭtoron, Aleksander Korĵenkov.


Novaĵoj | Enirpaĝo