Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №1).


Jaro 2008: niaj atingoj kaj fiaskoj

La Ondo de Esperanto okazigis temajn “Rondajn Tablojn” pri la Esperanto-gazetaro, pri libroeldonado, pri la centjariĝo de UEA, kaj pri (ne)legado de Esperanto-libroj. Nun, same kiel antaŭ unu jaro, ni petis diverstendencajn aktivajn esperantistojn respondi al la demando: “Kiujn Esperanto-eventojn en 2008 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la dek kvar demanditoj, naŭ sendis respondojn (unu el ili venis post la redaktofino de revuo kaj ĝi aperos en la februara Ondo).


Renato Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

La fakto, ke mi ne povas tuj pensi pri tre pozitivaj aŭ tre malpozitivaj eventoj, jam montras ion pri la okazintaĵoj en 2008.

Laŭ mi pozitivaj estas:

— la kunveno pri lingvaj rajtoj en Ĝenevo en aprilo okaze de la 100-jariĝo de UEA;

— la celebrado de la Zamenhof-tago en Unesko en Parizo;

— la vigleco de la azia movado;

— la unua mezorienta kunveno en Amano, kiel komenco de serio de tiaj kunvenoj;

— la vigleco de Esperanto-rilataj aferoj en la reta mondo.

Malpozitivaj estas:

— la sinteno de la funkciuloj de EU al Esperanto kaj ilia novkoloniisma emo al la angla;

— la morto de Claude Piron. 


Probal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Laŭ mi la plej pozitiva Esperanto-evento estis la poresperanta rezolucio de la pola parlamento.

La plej negativa estis la serio da mortoj komence de la jaro.

Mi bedaŭras, ke tuj post dusemajna, tre fruktodona sed ankaŭ tre tempodediĉiga vojaĝo tra Ĉinio mi ne povas formuli ĉi tion pli suke.


Vjaĉeslav Ivanov

Ruslando

Redaktanto de Esperanto-Novosti-Info

Mi taksas tre pozitiva laŭ ĝia nivelo kaj organizmaniero la eventon de TEĴA fine de majo en Vilno. Kvankam iajn palpeblajn rezultojn post tio mi ne vidis, mi tamen bedaŭras, ke pro burokrataĵoj mi ne povis veni al Vilno, des pli ke mi estis tien invitita. Cetere evoluon de TEĴA eblas sekvi ĉe www.tejha.org, ankoraŭ ne vaste konata adreso.

Miksitan senton postlasis mia unua Universala Kongreso ĉi-jare. Mi eble atendis ion pli grandan kaj envolvigan. Tamen tie mi konatiĝis kun kelkaj elstaraj esperantistoj, pri kiuj antaŭe mi nur legis en LOdE — tio certe restos neforgesebla sperto por multaj jaroj.

Tre negativaj eventoj de la jaro por mi estis tiuj, kiuj ne okazis: anstataŭ ĉiujaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj okazis komuna ukrainia-ruslanda evento en Krimeo, jam de kelkaj jaroj ne okazas junulara somera tendaro OkSEJT, Universala Kongreso laŭ la ĉi-jara decido ne okazos en Moskvo ĝis mia maljuniĝo. Tio kune impresas min kiel falo, almenaŭ en la regiono. 


Li Jianhua

Ĉinio

Konstanta Konsilanto de la Pekina Esperanto-Asocio

Mi opinias, ke la plej pozitiva Esperanto-evento en la jaro 2008 estas la Unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj okazinta la 26–30-an de majo en Vilno — la ĉefurbo de Litovio. Al la kongreso aliĝis 188 esperantistoj el 37 landoj. Ĉiuj aliĝintoj estis akceptitaj al la kongreso. Kiel la unusola reprezentanto de ĉina ĉeftero, mi ĉeestis tiun kongreson.

Tiu vojaĝo kreis multajn “unuafojajn” en mia vivo: Unuafoja vojaĝo eksterlanden, unuafoja vojaĝo per aviadilo kaj en la angla lingvo, unuafoja internacia kongreso per kaj por Esperanto, unuafoja prelego en tia kongreso, unuafoja vizito al Litovio kaj Eŭropo, unuafoja interparolo kun alilandaj altranguloj (dum la kongreso okazis akceptoj de la prezidanto de la parlamento, la ĉefministro kaj la vilna urbestro) kaj unuafoje intervjuita de televizio eksterlande (Povilas, aŭstralia esperantisto Badu kaj mi estis intervjuitaj de iu televida stacio), ktp.

Por okazigi tiun kongreson, la litova registaro kaj la loka komitato de la kongreso faris grandan klopodon. Mi dankas la LKK-anojn pro ilia klopodo! Mi opinias ke la kongreso estas sukcesega, do mi gratulas ilin!

Negativa evento… En la kuranta jaro okazis en Pekino la 29aj Olimpikoj kaj la 13aj Handikapulaj Olimpikoj. Kun la celo fari kontribuon al la du grandaj sportkunvenoj kaj al la esperantistoj, venintaj ĝui surkampe sportajn konkursojn kaj ekskursi en la urbo, la Pekina Esperanto-Asocio fondis la “Familion de Esperantistoj en Pekino” por gastigi alilandajn esperantistojn.

Sed dum la Olimpikoj nur tri esperantistoj vizitis Pekinon, kaj la familio funkciis nur dufoje por gastigi samideanojn el Brazilo, Hispanio kaj Germanio. Mi ege bedaŭras, ke al ĝi mankis gastoj el nia Esperantujo. 


Jakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Plej pozitiva mi konsideras la eblojn relative facile havi informojn pri Esperanto en la reto. Rilatas pri kursoj, retaj eldonoj kaj ĉiu ĝenerala informo. Mi opinias ke la paŝo al interreta komunikado estas plene farita nun.

Bedaŭrinde tiu eblo ankaŭ havas negativan flankon. La ne kontrolata libervola informado kaŭzas, ke homoj ricevas falsajn informojn. Aperas en la reto atakoj al personoj, sen ke la koncernato mem estas informata aŭ sen ke oni petas lian/ŝian opinion pri la afero. Tio pensigas min pri gazetaro de plej malalta nivelo, kiu malpurigas la medion. Alia negativa flanko de la interreta komunikado estas, ke la lokaj kluboj suferas malkreskon, malaltiĝon de enspezo, bezonata por funkcii. Ni ne povas iri al ideo, ke estonte Esperanto estu tute virtuala afero.

Evidente, pro fakto, ke mia vivo de esperantisto precipe situas en la medio de SAT, mi ne vere sekvas la evoluon ene de Esperantio, sed estas uzanto de la lingvo favore al celoj kiuj rilatas SAT.

Dum la kongresoj, kiujn mi ĉi-jare partoprenis, mi ja povis konstati, ke pluraj junuloj aktivas en UEA kaj SAT. Eble la plej grava afero estas, ke nova sango, junaj agantoj pretas daŭrigi la laboron de la antaŭuloj. Ĉu Esperantio povas deziri pli?

La kongreso de ĵurnalistoj nepre estas menciinda. Estas mia espero, ke el tiu flanko venas deziro krei etikan normon, kiu plibonigos la informadon ene de Esperantio kaj al mondo ekster Esperanto. 


Giorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto

Kongresoj: pozitive, la ĵurnalista en Vilno; negative, la universala en Roterdamo (laŭ multaj atestoj de partoprenintoj).

Literaturaj eventoj: pozitive, la apero de la duobla KD kun La infana raso en deklamo de William Auld; negative, la subita morto de Claude Piron/Johàn Valano.

Eksteraj rilatoj: pozitive, la ĉeesto de nia literaturo en gravaj kongresoj/iniciatoj (PEN, WALTIC, ktp) kaj de nia lingvo en la konferencoj/laborgrupoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo); negative, la manko de dialogo inter tiuj kiuj havas samajn interesojn en eksteraj rilatoj (malgraŭ la disponeblo de la Esperanta Civito al SAT kaj al UEA).

Organize: pozitive, la progreso de la Esperanta Civito, kiu speguliĝas ankaŭ en la interna harmonio, malgraŭ la ĉeesto de ideologia diverseco, kaj la aktiveco de E@I; negative, la regreso kaj de SAT kaj de UEA, kiun reflektas ankaŭ la interna malharmonio (eksiĝoj kaj kvereloj en SAT; konfliktoj en ILEI kaj UEA), malgraŭ la manko de ideologia diverseco. 


Spomenka Štimec

Kroatio

Verkistino, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo

La plej grava evento en 2008 estas la fakto, ke Eŭropa Komisiono aprobis du projektojn en kiuj Esperanto peras: projektoj de Eŭropa Esperanto-Unio kaj de Kroata Esperanto-Ligo (KEL).

Landnivele la plej pozitiva programo estas la fakto, ke por sia jubilea festo KEL sukcesis venigi ĉ. 1500 personojn kaj aŭskultigi al ili muzikon kaj elektitajn erojn el la historio de Esperanto en Kroatio.

Je la nivelo de libroj pleje imponas la Konciza Enciklopedio pri Originala Esperanta Literaturo de Geoffrey Sutton.

Je la nivelo de faka agado aparte impresis la Ĵurnalista Konferenco en Vilnius.

La plej negativa estas la fakto, ke Litovio inter Landaj Asocioj de UEA ne havas adekvatan partneron por similnivele daŭrigi la laboron. 


Humphrey Tonkin

Usono

Eksprezidanto de UEA

Plej pozitivaj eventoj: Mi dubas ĉu la Kataluna Esperanto-Kongreso faris grandajn ondojn en la movado, sed ĝi estis bela ekzemplo de tio, kion oni povas fari je la loka kaj regiona nivelo por konsciigi nian Esperanto-socion pri la grandaj demandoj, kiuj akompanas la lingvan demandon. Pro iom samaj kialoj mi estis impresita de la Tut-Amerika Kongreso en Montrealo. Tiun vervon mi ne renkontis en la UK en Roterdamo, kie mi havis la impreson, ke iel la organizantoj mistaksis la bezonojn kaj atendojn de la partoprenantoj. La UK restas iom tro ŝablonaj.

Plej negativaj: La ŝajna nekapablo de la gvidaj organoj de nia movado kompreni, ke la mondo de neregistaraj organizaĵoj kiel la nia — t.e. volontulaj organizaĵoj kun specifaj celoj — profunde ŝanĝiĝis, kaj ke la novaj metodoj, kiuj aperas jen kaj jen en la movado, ne estas konkurencaj aŭ malamikaj, sed enkalkulindaj en formiĝo de nova strategio. Por preni ekzemplon el mia propra lando — UEA riskas fariĝi la General Motors de la Esperanto-movado. 


Madeleine de Zilah

Francio

Kunredaktanto de La Gazeto

La plej pozitiva Esperanto-evento en 2008: eldonado de la Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en Esperanto de Geoffrey Sutton;

La plej negativa Esperanto-evento en 2008: la fakto ke tiu ĉi enciklopedio estas en la angla, ne en la esperanta.

La Ondo de Esperanto, 2009, №1 (171).


Novaĵoj | Enirpaĝo