La lasta ĉi-jara sonprogramo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa 24an de decembro, je la antaŭkristnaska vespero, enretiĝis la 18a sonprogramo de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando).

En ĝi, kiel kutime, oni povas aŭskulti Esperanto-novaĵojn, kaliningradan felietonon de Halina Gorecka, prezenton de la decembra kajero de La Ondo de Esperanto kaj du tekstojn el ĝi, inkluzive de la Kristnaska rakonto La kvina telero de Dorota Terakowska (tradukis Dorota Burchardt). La lastan ĉi-jaran programon de Radio Esperanto finas Kristnaska kanto Paca nokt' el la albumo En Kristnaska Hor' de Anna Osmakowicz, kiun ŝi afable disponigis al ni.
Parolas: Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka
Kantas: Anna Osmakowicz
La programo daŭras 27 minutojn
Amplekso: 13 Mbajtoj
Oni povas aŭskulti ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de Radio Esperanto, aŭ senpage aboni ilin.

La kvinan teleron vi povas ankaŭ legi en nia retejo.

Kune kun Anna Osmakowicz ni deziras al ĉiuj niaj aŭskultantoj kaj legantoj

Gajan Kristnaskon kaj Bonan Jaron 2009!

Radio Esperanto

Novaĵoj | Enirpaĝo