Radio Esperanto — unujara

Radio Esperanto

Ekzakte antaŭ unu jaro, la 5an de februaro 2008, ekfunkciis nia podkasta servo. Komence sentitola, ĝi baldaŭ ricevis la nomon Radio Esperanto.

Ĉiu programo de Radio Esperanto enhavas, post la enkonduko de la redaktoro (Aleksander Korĵenkov), Kaliningradan felietonon de Halina Gorecka kaj Esperanto-novaĵojn. En la programoj estas prezentataj novaj kajeroj de La Ondo de Esperanto kaj la plej interesaj tekstoj el ĝi. Precipe ŝatataj de la aŭskultantoj estas niaj konstantaj programeroj literatura kaj muzika.

La programojn gvidas Aleksander kaj Halina, sed oni povas aŭdi ankaŭ la voĉojn de Aleksej Korĵenkov, Andrej Peĉonkin, Natalia Striĵnjova kaj Tuomo Grundström.

La unujariĝo estas bona preteksto por resuma statistiko, feliĉe provizata de la gastiganta retejo Russian Podcasting.

Entute aperis 19 sonprogramoj.

Ili estis elŝutitaj 17.225 fojojn. Ses programojn aŭskultis pli ol unu mil personoj (nu, temas pri elŝutoj, kaj ni scias, ke poste oni sonigas ilin en kelkaj kluboj kaj prezentas en kursoj, do aŭskultantoj estas pli multaj). Averaĝe ĉiu programo estis elŝutita 907 fojojn.

La geografia statistiko konas la landojn/urbojn de 53% da elŝutoj, kaj la ceteraj 47% restas nekonataj. Eble tiuj neidentigitaj aŭskultoj (8.088) estas el Taĝikistano aŭ el Andoro, aŭ el Luksemburgio, aŭ… Sed oni certe scias, ke inter la 9.137 identigitaj elŝutoj elstaras Ĉinio, kaj ke sekvas ĝin je granda distanco Ruslando kaj Francio. Jen la landlisto:
 
Ĉinio 3.093
Francio
960
Ruslando
910
Usono
668
Irlando
489
Germanio  
381
Hispanio
328
Pollando
286
Koreio
257
Hungario
213

Se la “gvida rolo” de Ĉinio ŝajnas natura, la tre alta loko de Irlando agrable miretigas. Gratulon al la sonŝatantoj el Pekino kaj el Dublino, kiuj okupas la du plej altajn lokojn en la urbolisto.
 
Pekino (Ĉinio)  2.594
Dublino (Irlando)
488
Moskvo (Ruslando)
425
Tianjin (Ĉinio)
409
Parizo (Francio)
373
Madrido (Hispanio)
283
Budapeŝto (Hungario)
155
Busan (Koreio)
112
Varsovio (Pollando)
110
Ĉikago (Usono)
105
 
Radio Esperanto estas aŭskultebla: http://la-ondo.rpod.ru/

Radio Esperanto estas abonebla: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Kritiko, proponoj kaj (son)kontribuoj estas bonvenaj.

Bonan aŭskultadon!

HaGo, AlKo


Novaĵoj | Enirpaĝo