Ĉi tiu teksto aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj (ne en la retaj) eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №4). La teksto estis iomete korektita por la reta eldono.


La palaco de Dranicki

Bjalistoko en literaturo

Speciale por La Ondo verkis Jolanta Szczygieł-Rogowska

Bjalistokon en beletraĵoj oni ne priskribis tro amplekse. Serĉante menciojn pri ĉi tiu urbo ĉe la rivero Biała, oni trovas nenion krom nur unuopaj, ne ĉiam pozitivaj mencioj. Pli ofte Bjalistoko kaŝas sin sub nomo de neidentigita, provinceca urbo, en kiu okazas iu rakonto, kaj nur bona kono de la afero permesas malkaŝi konatajn stratojn kaj konstruaĵojn.

Pli da loko oni dediĉas al la palaco de Branicki, fiere nomata PolaPodlaĥia Versajlo, ĉefe en memorlibroj.

Elstara poetino Elźbieta Druźbacka en siaj poemoj priskribadis perfektecon de la kortego de la familio Branicki, substrekante belecon de la palaco mem kaj laŭdante la malŝpareman gastamon de la geposedantoj. Sejma deputito, kastelestro el Brześć kaj poeto, Marcin Matuszewicz, en siaj memornotoj mencias restadon de turka diplomato en la bjalistoka kortego:

Tiu diplomato, ĉirkaŭ 60-jara, estis kompreneble afabla, saĝa kaj serioza laŭ sia personeco. Antaŭ ol la reĝo al Wschowa alvenis (el Dresdeno) li restis en Bjalistoko ĉe la granda kronhetmano dum nemallonga tempo, trovante tie al si ĉies estimon. Li scipovis ankaŭ famiĝi havante kun si turkan poeton, al kiu li devigis priverki Bjalistokon kaj Choroszcz, kun grandaj laŭdoj al la hetmano. Poste li mem tiujn kelkcent poemojn antaŭ la hetmano per poeteca voĉo ellegis kaj kopiojn de la poemoj donacis al la hetmano.1
Multaj eksterlandanoj, vojaĝintaj tra Podlaĥio, estis ravitaj de la urbo ĉe la rivero Biała. Friedrich Schulz skribis:
Bjalistoko, al kiu mi venis je la sepa vespere post dekses-mejla vojaĝo, estas la plej freŝa kaj la plej bela el la ĝis nun viditaj urbetoj. Ĝi troviĝas en Podlaĥio. La stratoj estas rektaj, meze tre bone pavimitaj; la domoj, preskaŭ ĉiuj regule konstruitaj el brikoj, staras kun ia distanco inter si, kreitaj preskaŭ samstile, kun frontaj partoj unuetaĝaj direktitaj al la stratoj. La foirplaco estas larĝa, kaj ĝin ornamas konstruaĵo kun alta turo. La urbeto estas vigla. En preskaŭ ĉiuj dometoj aŭdeblas muziko, tra ĉiuj fenestroj rigardas kaj antaŭ dometoj staras grupetoj da homoj; iliaj gajaj, festecaj, ruĝiĝintaj kaj ŝvelaj vizaĝoj malkaŝas iuspecan ĝojon.2
Simile priskribis Bjalistokon William Coxe, kiu vojaĝis preskaŭ samtempe3. Tamen antaŭ ĉio la vojaĝantoj dediĉis plej grandan spacon al la grandioza palaco de Branicki.

Joann Bernoulli skribis:

… sekve ni vidas palacon. Ĝin oni konstruis tre bonstile, ĝi havas du alojn ĉirkaŭantajn la korton, kaj kun ĉefa parto ligas ilin kolonaro. Sur la korto, krom ovoforma gazono limigita de arketo el etaj floroj, ĉe kies fino staras triumfa pordego, videblas obelisko, kaj sur ĝi grifo (blazono de Branicki) staranta sur globo.4
La palaco kaj ties posedantoj estis temo en multaj romanoj de unu el la plej verkemaj polaj verkistoj, Józef Ignacy Kraszewski. En sia romano Hetmanaj pekoj. Bildoj de la fino de la 18a jarcento li skribis:
 
Dum la regado de Aŭgusto la 3a, ne ekzistis en la tuta Pola Reĝlando kaj Litvo palaco pli grandioza, pli grandsinjorece prizorgata, ol la pola Versajlo, en kiu loĝis tiutempa Granda Hetmano, Jan Klemens el Ruszcza Branicki, la lasta heredanto de la malnova familio, kiu eĉ en la epoko de Pjastoj estis unu el la plej riĉaj, — ankaŭ heredanto de Hetmano Czarniecki laŭ la patrina linio. Veras, ke tiu grandioza palaco estis tute freŝa, kaj ne troveblis en ĝi spuroj de antikveco: ĝi estis loko kvazaŭ tuŝita de magia vergo kaj al podlaĥia ebenaĵo transportita de sub alia ĉielo. — La magia vergo estis volo de unu homo kaj liaj milionoj. Oni rakontis tiutempe, ke iom pli frue, probable antaŭ la kreo de la Versajlo, kiam la urbeto bruliĝis, Hetmano Branicki diris, ke li preskaŭ ĝojas pro tiu fakto, ĉar jen li povas, laŭ sia imago, nove el cindroj ĝin centoble pli grandiozan fari.

Ankaŭ nun la stratoj de Bjalistoko aspektis kvazaŭ en fremda loko, plenaj de elegantaj biendomoj kun ĝardenoj, blankaj, puraj, ridetantaj: kaj tre multaj el tiuj dometoj, posedataj de oficistoj, korteganoj, oficialuloj, francoj kaj germanoj, konsistigantaj la tre grandan kortegon de la Hetmano, estis dekoritaj laŭ la maniero ĉe ni eksterordinara, kaj estis plenaj je komfortaĵoj en nia lando neatenditaj.5


Ankaŭ la juna frato de Józef, fama roman- kaj dramverkisto Kajetan Kraszewski, ofte priskribis la riĉan historion de la bjalistoka palaco:

Fieris tiutempa Bjalistoko ankaŭ pri grandega brikdomo uzata kiel gastejo aŭ kafejo. Tiu taverno, preparita laŭ fremda maniero, troviĝis apud la ĉefa, larĝa vojo angule, regis ĝin Andruszko aŭ lia edzino, kies pasinta vivo onidire fiŝarĝis la pasintecon de Branicki.6
Pli diskreta en siaj memorlibroj estis grafino Anna Wąsowiczówna. Pri la bjalistoka palaco ŝi skribis:
Valoraj francaj tapetoj, speguloj, iloj, dekoraĵoj similis la versajlan stilon. Oni eĉ ne povas imagi grandiozon de ludsalonoj kaj antaŭĉambroj dekoritaj per marmoraj kolonoj.7
Plurajn mirojn pri la palaco de Branicki ni trovas en memorlibroj, same interesa ŝajnis esti vivo de ĝiaj loĝantoj, pri kio pli aŭ malpli diskrete skribis, ekzemple, fratoj Kraszewski kaj Hanna Muszyńska-Hofmanowa. Tamen la urbo mem estis neglektata kompare kun la belega palaco, kaj tia ĝi restis longe, eĉ dum la tempo de la plej granda prospero en la epoko tre interesa en si mem.

La fino de la 19a jarcento estis por Bjalistoko tempo de eksterordinare dinamika evoluo. Danke al la konstruo de la fervojo inter Varsovio kaj Peterburgo la urbo fariĝis Promesita Tero al multaj serĉantoj de laboro kaj de socia promociiĝo. Ĉi tie kruciĝis religioj: romkatolika kaj juda, protestanta kaj ortodoksa. En la ĉefa foirplaco, nomata Bazara Placo, super kiu altis la Urbodomo, kvazaŭ en la legenda Babelturo sonis multaj lingvoj. Ĉi tiu loko tiom fascinis la dek-jaran Ludovikon Zamenhof, ke pri ĝi li verkis sian unuan verkon. Ĝi estis kvinparta dramo Babelturo, kies ideofonto estis bjalistoka Urbodomo kaj ĝin ĉirkaŭanta bazaro.

La teksa industrio iĝis la ĉefa industrio de la Manĉestro de la Nordo, kiel oni nomis Bjalistokon. Aperis novaj fabrikoj: de Małka Blochowa, Eugeniusz Becker, Hendricks, fratoj Commichau, Ch. Nowik, B. Polak, D. Szapiro, O. Trylling. Bjalistoko dankoŝuldas al tiuj alvenintoj (el multaj eŭropaj lokoj) ne nur evoluon de industrio, sed ankaŭ grandan influon al kultura vivo, tre riĉan, ĉar kreatan ja de multaj nacioj. Apud fabrikoj aperis belegaj urbopalacoj iĝantaj kulturdiskutejoj de la urbo, ekzemple, la domo de Commichau ĉe la strato Warszawska. Hugo Commichau lasis jenan priskribon de Bjalistoko:

La urbo Bjalistoko tiam havis eble 20 mil loĝantojn, almenaŭ tri kvaronoj da ili estis judoj. Ĉar estis ĉi tie preskaŭ nur unuetaĝaj domoj, la urbo estis pli vasta ol urboj same homplenaj en la okcidenta Eŭropo. La stratojn kovris malebena pavimo, same kiel trotuarojn. Ĉar mankis akvotuba sistemo, preskaŭ ĉiu domo estis ekipita de puto. Stratoj ne estis lumigitaj, nur sur la ĉefa placo kaj ĉe la policejo brulis kerosena lampo, sed nur dum senlunaj noktoj. Stratojn oni balais unufoje tage.8
Pri sia familia urbo skribis verkisto kaj poeto Zusman Segałowicz en sia membiografia trilibro Zeliks jorn. Elstara muzikisto Nicolas Slonimsky en sia libro Absoluta aŭdokapablo lasis tre interesan rememoron pri Bjalistoko, la familia urbo de sia avo, Ĥaim Zelig Słonimski, matematikisto, verkisto kaj inventisto.

Verŝajne la plej interesan kaj la plej profundan vidon al la urbo lasis Maria Dąbrowska en la jaro 1924. Ŝajnas ke rimarkoj de la verkistino ne estis nur ŝia persona opinio pri Bjalistoko:
 

Jam post sunsubiro ni alvenas al Bjalistoko. Al tiu abomena urbetaĉo, al tiu malpura truo, al tiu rubujo kun nedifinita, kameleona vizaĝo… En Bjalistoko, se oni sin prezentu “ĉe iu” — oni sin prezentu ĉe Ritz. Jen estas unuaklasa personeco de Bjalistoko, ĉar hotelon kun tia komforto kaj pureco havas neniu provinceca urbo en la landoparto iam okupata de Ruslando. Jen estas la sama Ritz al kiu en Londono oni iras al “five o clock tea”.9
Rimarkoj de Maria Dąbrowska pri promenado en la urbo, bedaŭrinde, ne montras Bjalistokon bone:
Aĉaj, trietaĝaj brikdomoj estas konstruitaj el kremkoloraj, pale rozkoloraj kaj ruĝaj brikoj, metataj strie, estas trapikitaj, trodekoritaj, troabomenaj,
sed poste ŝi skribas ankaŭ:
Bjalistoko havas potencon iĝi tre bela — kontraŭ tre malgranda prezo. Ĝi havas ĉion, kio mankas en Varsovio — larĝajn perspektivojn, malplenajn terenojn, multan arboverdon, oni eĉ la urbon ne devas alikonstrui.9
La intermilita Bjalistoko estis speciala loko, kie videblis kunlaborado de ĉiuj nacioj loĝantaj tiuurbe. La ligilo estis kulturo — ankoraŭ nova, formiĝanta post la regajno de la sendependeco, serĉanta apogon en iama, forgesita grandiozeco de Bjalistoko, sed ankaŭ pliriĉigata de freŝaj aspektoj alportataj de novaj urbanoj.

Komunaj bildekspozicioj, poeziaj vesperoj, fine teatro kaj Esperanto-movado, tre grava por promociado de Bjalistoko — ĉio ĉi formis novan personecon de la urbo. Sed la Dua Mondmilito kripligis Bjalistokon — 80% de la konstruaĵoj estis tute detruitaj. De la centmilhoma loĝantaro restis malpli ol duono. Unu el la plej bonaj postmilitaj polaj poetoj, Wiesław Kazanecki, naskiĝinta en Bjalistoko, skribis en sia poemo Foto — Malnova Bjalistoko:

Sed ne plu estas la urbo
kun vojetoj inter lignaj palisaroj,
kun tegoloj flikitaj de neĝo.
Kaj pavimaj ŝtonoj en judaj ĉapetoj
kverelis
kontraŭ ĉaraj radoj dum foirtago.
Kaj ne plu estas la hospitalo
kiu aŭdis mian unuan krion,
eltranĉita funiklo,
per ruboj cikatriĝis la tegmento.
Karbiĝintaj judaj manteloj
kolektiĝas dum sunsubiro,
sepopan kandelingon volvas
per luna lumo,
kiel erojn de rosario kalkulas
bruligitajn ripojn de la sinagogo.


La nuntempa Bjalistoko estas moderna urbo, kreanta daŭre sian historian kaj kulturan personecon. Multaj junaj verkistoj kaj poetoj, naskiĝintaj en aŭ ligitaj kun la urbo, subtenas ĉi-procezon, pli kaj pli da spaco dediĉante en sia verkaro al Bjalistoko.

Tradukis el la pola Przemysław Wierzbowski


Pri la aŭtoro

Jolanta Szczygieł-Rogowska, naskiĝinta en Bjalistoko, estas historiistino. Dum 25 jaroj ŝi laboras en la Podlaĥia Muzeo. Ŝi serĉas spurojn de iamaj loĝantoj de Bjalistoko kaj priskribas ilin en siaj verkoj. Kune kun Daniel Boćkowski ŝi eldonis la libron Iam okazis… Kun profesoro Adam Dobroński ŝi priskribis historion de La 1920-aj, la 1930-aj jaroj. Kun Barbara Tomecka ŝi verkis Protestantan tombejon en Bjalistoko ĉe la str. Wasilkowska. En 1999 ŝia verko estis ekspozicio Bjalistokano Ludoviko Zamenhof kaj lia verkaro. Nun, kune kun Andrzej Lechowski, ŝi preparas scenaron de multmedia ekspozicio en la Centro Zamenhof en Bjalistoko. 

Referencoj

1. Moscicki H., Białystok. 1933, p. 51.

2. Polska stanisławowska w oczach cudzoziemców. PIW, 1963, Vol. II, p. 399.

3. Samloke, Vol. I, p. 677.

4. Samloke, Vol. I, p. 344.

5. Kraszewski J.I. Grzechy hetmańskie: obrazy z końca XVIII wieku. Warszawa, 1975, dtr. 10.

6. Dunin Koziecki Z. Białystok w XVIII w. Białystok, 1932, p. 61.

7. Dziennik Białostocki, 8. 03. 1936, №67, p. 4.

8. Tomecka B., Szczygieł-Rogowska J. Cmentarz ewangelicki w Białymstoku. Białystok, 2008, p. 11.

9. Dobroński A. Cz., Szczygieł-Rogowska J. Białystok, lata 20-te, lata 30-te. Białystok, 2003, p. 91.

La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174).


Novaĵoj | Enirpaĝo