Ĉi tiu teksto aperis en la maja-junia kajero de La Ondo de Esperanto (2009). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte en paperaj (ne en la retaj) eldonaĵoj, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2009, №5–6).


La nova prezidento de Litovio kaj Esperanto

la 17an de majo per grandega plejmulto da voĉoj (pli ol 68%) kiel la nova prezidento de Litovio estis elektita 53-jara Dalia Grybauskaitė — membro de la Eŭropa Komisiono (EK) pri financaj programoj kaj buĝeto.

Antaŭ ol fariĝi membro de EK (en 2004) ŝi okupis gravajn postenojn en la registaro de Litovio. Pri ŝia rilato al Esperanto afable konsentis respondi la prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio (LEA), Povilas Jegorovas, kiu havis kun ŝi tri kontaktojn pro Esperanto.

La unua kontakto estis komence de januaro 2001, kiam ŝi estis vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj prezidanto de itala-litova fondaĵo. Tiam LEA petis monon de tiu fondaĵo por eldoni du tradukojn el la itala: La serĉado de perfekta lingvo en Eŭropa kulturo de Umberto Eco kaj Unu voĉo por la tuta mondo (romano pri Zamenhof) de Vitaliano Lamberti. “Ŝi invitis min kaj interesiĝis pli detale pri la projekto kaj pri eblecoj de ĝia bonkvalita efektivigo, — rakontas Jegorovas. — Post kelkaj tagoj aperis ŝia decido doni al nia asocio por tiu projekto 27262,50 USD. Estas interese, ke ĝi estis la sola kultura projekto, kiun financis tiu fondaĵo, ĉiuj aliaj estis teknikaj, medicinaj k.s.” La subvencio sufiĉis por eldoni la du librojn kaj ankaŭ lernolibron de Esperanto de Antanas Mekys.

“Duafoje ni kontaktiĝis en printempo 2003, kiam komenciĝis preparlaboroj por la 90a Universala Kongreso de Esperanto, — daŭrigas la prezidanto de LEA. — Tiam Dalia Grybauskaitė estis ministro de financoj de Litovio. Litova Esperanto-Asocio tiam petis de la litovia registaro monon por komencaj preparlaboroj. La financa ministerio, kiun ŝi gvidis, subtenis nian peton, kaj la registaro en majo asignis al LEA 50 mil lidojn por komencaj organizaj aferoj”.

“La tria fojo estis en 2005 antaŭ la 90a UK en Vilno, — fine diras Jegorovas, kiu estis la ĉeforganizanto de tiu sukcesa kongreso. — Mi proponis al ŝi iĝi membro de la Honora Komitato de la Kongreso. Tiam ŝi jam laboris en EK. Ŝi volonte konsentis kaj skribe konfirmis la konsenton”.

Tio klare montras la pozitivan rilaton al Esperanto de Dalia Grybauskaitė, kiu, interalie, parolas (vere parolas) litove, ruse, pole, angle kaj france.

La Ondo de Esperanto, 2009, №5-6 (175-176).


Novaĵoj | Enirpaĝo